Usono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono (angle: America and the World: Conversations on the Future of American Foreign Policy) estas kolekto de registraĵoj de konversacioj, okazintaj inter la usonajpolitikologoj, geopolitikistojZbigniew Brzeziński kaj Brent Scowcroft ĉe perado de ĵurnalisto David Ignatius, aperinta en 2008.
« Antaŭ tagoj mi estis ŝokita kiam la prezidanto en sia alparolo al la lando nomis militon kontraŭ teroro la ĉefa ideologia tasko de la jarcento. Mi demandis min: “Ĉu tio ne estas tro memfide?” Nun estas nur 2008 kaj oni jam diras al ni kio estas la ĉefa ideologia tasko de la tuta jarcento. »
« I was struck the other day that the president, in his State of the Union message, said the war on terror is the defining ideological challenge of the century. And I said to myself, “Isn’t that a little arrogant?” This is the year 2008, and here we are being told what the defining ideological challenge of the century is. »
« [...] centro de la mondpotenco ŝoviĝis de Atlantiko al Fora Oriento. Tio estas ne sunsubiro de la atlantika mondo, sed perdo de dominado, kiun ĝi ĝuis dum la lastaj 500 jaroj. »
« [...] there’s a shift in the center of global power from the Atlantic world to the Far East. Not the collapse of the Atlantic world, but the loss of the domination it’s had for five hundred years. »
« Ni ĉiam penis ekscii kion planas Sovetoj, ĉu ili ne elpensis iun teknikan ennovaĵon, kiu igos nin vundeblaj, anstataŭiginte pariteton per asimetrio? Jena penso estis dominanta. Agante dum iu ajn konflikto, ĉu en Koreio aŭ Vjetnamio, aŭ dum io malpli grandskala, ni ĉiam pensis pri unu afero: “Kiel ni povus montri al Sovetoj ke ili ne restos senpunaj, sed ĉe tio ne tro riski kaj nek peli nin en situacion, en kiu nek ni, nek ili povus cedi?” »
« But it was a combination of that and a struggle to understand what the Soviets were up to, and what was their capability of, for example, a technological development that could suddenly make us vulnerable, and change this standoff to an asymmetry. To me that pervaded everything. When we looked at conflicts, whether it was Korea, Vietnam, all the little pinpricks, it was, “How can we show the Soviets that they can’t get away with anything, without running foolish risks of getting involved in a situation neither of us could back out of?” »
« Inter miaj taskoj estis koordinado de la agoj de ĉiuj prezidentaj servoj kaze de nuklea atako [...] Sen malkaŝi sekretajn informojn, mi priskribu tion tiele: la unuan averton post grandskala lanĉo de sovetiaj misiloj ni devintus ricevi ene de unu minuto. Proksimume ĝis la dua minuto ni havus sufiĉe precizan imagon pri skalo de la atako kaj ĝiaj eventualaj celoj. Ĝis la tria minuto ni pli-malpli precize scius pri la tempo de eksplodo kaj aliaj parametroj. En la sama tria minuto mi devintus sciigi la informojn al la prezidanto. Inter la tria kaj sepa minutoj li devintus fari decidon pri responda atako [...] Proksimume ĝis la sepa minuto ni devintus vortumi batalordonon kaj efektivigi ĝin [...] Proksimume en la 28-a minuto misiloj trafus la celon. Tio signifas ke vi kaj ĉiuj viaj parencoj estas mortaj, Vaŝingtono estas detruita, grandega parto de nia milittekniko estas neniigita. Sed la prezidanto jam faris decidon kaj ni donis respondan salvon. Post ses horoj 150 milionoj da usonaj kaj sovetiajcivitanoj estas mortaj. Jen en kia realo ni vivis. »
« Well, one of my jobs was to coordinate the president’s response in the event of a nuclear attack. [...] I’m not revealing any secrets, but it was something like this: We would have initial warning of an attack within one minute of a large-scale launch by the Soviet Union. Roughly by the second minute we’d have a pretty good notion of the scale and the likely targets. By the third minute, we would know more or less when to anticipate impact and so forth. Also by the third minute, the president would be alerted that we have this information. Between the third and seventh minutes, the president then decides how to respond. [...] By the seventh minute, the order to execute had to be transmitted and whatever was decided had to be carried out. [...] Roughly by the twenty-eighth minute, there’s impact. That is to say, you and your family are dead. Washington’s gone. A lot of our military assets are destroyed. But presumably, the president has in the meantime made the decision how to respond. We’re already firing back. Six hours later, one hundred fifty million Americans and Soviets are dead. That is the reality we lived with. »
« [...] that day was when Jim Baker and Eduard Shevardnadze stood up together and denounced the Iraqi invasion of Kuwait. That, to me, is when the cold war truly ended. »
« Sed kiam falis la [Berlina] muro, sentojn de la prezidanto kaj la miajn oni povus priskribi per la vortoj: “Ne indas malica ĝojo”. Se finiĝis la Malvarma milito, ne indas kiel fine de la Unua mondmilito dividi la popolojn je venkintoj kaj venkitoj. Inverse — venkis ĉiuj. »
« Preskaŭ tutan mian plenkreskan vivon mi okupiĝis pri lukto celinta subfosi la sovetian blokon. Mi ellaboris specialan teorion, kies koncepto formiĝis en la 1960-aj. La ideo estis unuigi la dividitan je du tendaroj Eŭropon per paca kontraŭstaro, penetrante en la sovetian blokon kaj subfosante ĝin por ke ĝi disfalu. Falo de la [Berlina] muro estis plenumo de tiu ĉi revo. Sed kulmino por mi, momento de vere profunda persona kontentiĝo, estis la 25-a de decembro 1991, kiam en la Kremlo estis malhisita ruĝa flago kaj Sovetunio disfalis. »
« [pri la disfalo de Sovetunio] Jelcin unue telefonis al George H. W. Bush, poste li telefonis al Gorbaĉov kaj diris al li ke li jam interparolis kun Bush. Kaj Gorbaĉov tre ekkoleris: “Ĉu vi unue interparolis kun Bush, ne kun mi?” »
« [pri la 1990-aj jaroj] Jes, rusoj sendube rememoras tiun tempon kiel grandan nacian humiligon. Ili parolas pri Boris Jelcin kiel pri hontinda simbolo de la tiama stato de sia lando — simbolo kompatinda, ebria, malforta [...] »
« Mi opinias ke ĝuste niaj respondaj agoj bedaŭrinde transformis la 11-an de septembro je triumfo — almenaŭ taktika — de Usama bin Laden. Se ne estus nia reago, tio ne okazus. »
« Mi forigis reĝimon de Talibano, kiu ne faris komplotojn kontraŭ ni. Tio estis malica, fundamentisma, reakcia reĝimo, sed ĝi estis orientita je si mem. Tamen laŭ sia perversa kodekso de honoro ĝi devis defendi siajn gastojn, nome Al-Kaidon, kaj pro tio ĝi objektive iĝis kompliculo de ĝiaj krimoj. »
« [pri sekvoj de la 11-a de septembro 2001] Nia unua reago estis kaŭzita grandparte de orgojlo: “Ni mem faros ĉion”. Ni refutis la eŭropanojn kaj eĉ diris al ili: “Kiu ne estas kun ni, tiu estas kontraŭ ni” — estis strange aŭdi de usona prezidanto frazon je spirito de Lenino. »
« [pri la Iraka milito] Min plej multe zorgigis nepravigeble hasta decidofarado [...] eĉ se Saddam havus nuklean programon, ĝis armiloj estis ankoraŭ tre for kaj ni havis sufiĉe da tempo por sovi tiun problemon. La dua demando estas rilato de Saddam al Al-Kaido kaj Usama bin Laden. Akuzoj ke Saddam ilin subtenas ŝajnis al mi absurdaj. Usama bin Laden estis religia fanatikulo dum Saddam estis kontraŭklerikulo. Partio Baazo, kiom mi scias, estis malamata de bin Laden. Do mi opiniis ke necesas unue bone kompreni ĉion en tiu afero. Fakte mi havis la saman opinion kiel en 1991: eniri Irakon estas simple, sed post kiam ni eniros tien [...] La lando estas tre maltrankvila, en ĝi mankas iuj ajn premisoj por ekiri la vojon de demokratio. Kaj se ni eniros tien, la problemoj abundegos. »
« [pri la Iraka milito] Novkonservativuloj havis ideon ke Irako estas ideala loko por kreado de demokratio en la regiono, kaj estos avangarda tereno de kiu ĝi disvastiĝos tra Proksima Oriento [...] Grupo de novkonservativuloj kun tiu strategia koncepto estis la centra. »
« Fakte nia strategio asertis ke la sola maniero atingi stabilecon en Proksima Oriento estas malstabiligi ĝin. Tio estas renversu la jamajn reĝimojn, kreu grundon por demokratio kaj vi ricevos ekfloron de libereco. Fruktoj de tiu ĉi politiko jam estas konataj. Ni insistis je baloto inter palestinanoj, kiu venigis al la venko de Hamaso. Ni entreprenis malfruiĝintajn klopodojn puŝi Egiption al demokratio, fortiginte per tio poziciojn de la Islama Frataro. Kaj ili povas iĝi la centra politika forto en Egiptio. »
« Mi dirus ke efiko de tutmondiĝo similas al la efiko de industriigo antaŭ ducent jaroj. La industriigo kreis modernan nacian ŝtaton: grandaj fakoj de industrio postuladis reguligadon. Necesis regi la aperintajn fortojn kaj por tio formiĝis la moderna ŝtato. Nun la tutmondiĝo havas la saman efikon, sed je inversa direkto. »
« En Unuiĝintaj Nacioj ĝuste nun ekzemple senteblas [...] ke UN estas regata de la subevoluintaj landoj kaj je iliaj interesoj. Kaj ĉar ĝuste la subevoluintaj landoj regas la buĝeton kaj personaron, ili kontraŭos ŝanĝojn en UN kiel tio okazis antaŭ du jaroj, kiam Kofi Annan provis reformi UN, farinte ĝin pli efika. (Certe la ĉefa kulpulo de la fiasko estis Usono, kiu prezentis pli ol 700 amendojn al liaj proponoj kelkajn tagojn antaŭ ilia voĉdonado). »
« Nun ni kiel neniam pretas militi en la Dua mondmilito. CIA estis kreita kaj ekzistis por unusola celo — Sovetunio. Nun ĝi pene klopodas kompreni pri kio ĝi okupiĝu nuntempe. »
«G8 — “La Granda Okopo” — ne plu estas funkcianta institucio. Ĝi estas grandparte senkreditigita, ĉar origine ĝi estis kreita kiel organizo de la ĉefaj demokratiaj ŝtatoj de la mondo. Sed oni povus krei G14 aŭ G16 de la plej gravaj landoj de la mondo, kiun enirus aziaj landoj kiel Japanio, Barato kaj Ĉinio, kaj ankaŭ Brazilo, Meksiko, Sud-Afriko ktp. »
« Eble Unuiĝintaj Nacioj estas malbona modelo, sed nun verŝajne tio estas la sola organizo, kiu kontaktas ĉiujn. Mi serĉus manieron reformi UN, ne komenci ĉion ekde nulo. »
« Kiom longe ekzistas Usono, tiom longe ni vivas en sekureco, forbaritaj de du oceanoj kaj ĉirkaŭitaj de malfortaj landoj. Usonanoj ne bezonas lerni la eksterlandajn lingvojn. Ili sen tio povas vojaĝi kien ili deziras, fakte ne forlasante la landon. Instinkta deziro de plejparto de la usonanoj estas ke oni lasu ilin je kvieto. Apenaŭ ili deziras engaĝi sin je la mondaj problemoj [...] Ili interesiĝas sole pri loka politiko. Ili malofte interesiĝas eĉ pri tio, kio okazas en Vaŝingtono. Tia estas nia naturo. »
« [pri Irako] Ni ne povas atingi ke loka politika potenco ĉiam sekvu niajn ordonojn. La irakanoj nenion ŝuldas al ni, ili ne invitis nin al si. Ili havis siajn internajn konfliktojn kaj ili plu havos ilin. »
« Mi tamen asertus ke solvadon de nia problemo, ligita al nia ĉeesto en Irako — kiu evidentiĝis tro multekosta por ni kaj fakte detrua por Irako — necesas komenci de agnosko ke unu el kialoj de tiu ĉi problemo estas la fakto de nia ĉeesto. Oni ne sukcesos unuigi Irakon se ni konservos en la lando nian ĉeeston kun espero ke nia okupado faros Irakon pli stabila kaj kapabla al memregado [...] la prezidanto devas fari sia celo finon de la usona ĉeesto [...] necesas tempo por kreado de politika kunteksto de la foriro de la trupoj. 16 monatoj, laŭ mia opinio, estas sufiĉa tempo. »
« [pri Irako] Kurdion regas kurdoj. Centrajn regionojn je ĉiam pli alta grado regas triboj. Kaj Al-Kaido trafas severan izoladon, ĉar la triboj ne agnoskas ĝin, ili militas kontraŭ ĝi. Kaj la sudo nun estas fortikaĵo de la ŝijaismaj milicoj. »
« [pri Irako] Finfine verŝajne povas okazi io simila al enlanda milito. Ni povas pli aŭ malpli prognozi, kia estos povekvilibro. Plej verŝajne ŝijaistoj kun kurdoj kontraŭ sunaistoj, kaj la sunaistoj malgajnos. Kaj ĝuste pro tio ke ili tion scias, mi vidas bonajn ŝancojn ke post tumulto ĉio stabiliĝos, ĉar ankoraŭ ekzistas tia afero kiel iraka naciismo. »
« [pri eventuala disfalo de Irako] Tio estus katastrofo por la regiono, sed tia rezulto, laŭ mia opinio, estas la plej probabla. Kurdoj ne militos flanke de ŝijaistoj. Ili diros: “Buboj, militu memstare, ni sen tio fartas bone”. Ili jam grandparte estas aŭtonomaj kaj tiukaze ili simple foriros sekvante propran vojon. Certe ŝijaistoj estas pli fortaj ol sunaistoj. Sed ĉe la sunaista flanko estas multe da mono de araboj-sunaistoj. Enlanda milito povos daŭri jarojn. »
« [pri Irako] La situacion minacas konflikto en la tuta Proksima Oriento, kompare al kiu elspezoj en Irako estos bagatelaĵoj. Jen kio devas zorgigi nin. Kaj mi konsentas kun Zbig: Irako estas ne la sola problemo. En la regiono ekzistas aro da diskutindaj aferoj, kiuj povus kaŭzi katastrofon. Irako estas nur unu el ili, sed tiun problemon ni mem kreis kaj pro tio, laŭ mia opinio, ni havas kompletan respondecon pri ĝi. Ni ne povas simple diri: “Irakanoj, prenu respondecon sur vin”. »
«Irakanoj plejparte ne opinias ke ni venis tien laŭ ilia invito kaj apenaŭ ili deziras ke ni senfine troviĝu tie, simbolante nian ĉeeston per giganta fortikaĵo, konstruita de ni en la centro de Bagdado, kaj per fortikigitaj bazoj tra la tuta lando. »
« [pri kion li dirus al prezidanto George W. Bush en ties lasta tago en prezidanta ofico] Se tio efektive okazus en la lasta tago, espereble mi povus diri: “Dankon al vi jam pro tio, sinjoro prezidanto, ke vi ne komencis militon en Irano”. »
« Ni ne devas forgesi ke batalante kontraŭ terorismo kaj poste kontraŭ Irako kaj Afganio, ni neŭtraligis malamikojn de Irano de ambaŭ flankoj. Do sento, kiun oni spertas en Irano, estas “nia momento venis”, kio ĝenerale estas natura afero. Irano estas la ŝtato kiu havas pezon. »
« [pri rilatoj de Irano kaj Usono] Dum regado de la ŝaĥo tio estis nia fundamento de regiona stabileco. Kiam ni anstataŭis en la regiono britojn kiel ekstera forto, por konservi la stabilecon ni nin apogis sur la ŝaĥon. Kiam la ŝaĥo malaperis kaj post sturmo de nia ambasadejo, ni kaj irananoj malŝategis unu la aliajn. »
« Mi opinias ke nia aliro al Irano estis emocia. Se oni superus tiujn ĉi emociojn, do la plej simpla maniero trakti irananojn estus interparoli kun ili. »
« Ne havas iun ajn sencon strebi al izolado de Irano kaj postuli fundamentajn cedojn nur por komenci la intertraktojn. Tio estas malbona politiko, kiu helpos al ni solvi neniun el la problemoj. »
« [pri nuklea programo de Irano] Sed nia nediskutebla postulo kontentigi anticipajn kondiĉojn kreas kontraŭproduktivan sakstratan situacion. Aŭ devas esti anticipaj kondiĉoj por neniu, aŭ devas esti reciprokaj cedoj, kiam haltigo de laboroj pri riĉigado de uranio estas rekompencata per haltigo de sankcioj. »
« [...] post kiam irananoj perdos senton, ke la ekstera mondo, interalie Usono, sieĝas ilin, la lando povos alfronti seriozajn internajn problemojn. Mi opinias ke niaj propraj interesoj postulas ne streĉigi la situacion. »
« Mi persone opinias ke al niaj interesoj ne konvenas malstabiligo de Proksima Oriento kadre de historia centjara milito kontraŭ islama fundamentismo, kiun oni eble iam nomos la Kvara mondmilito. La malstabiligo kiel politiko estas akceptebla nur en ekstremaj cirkonstancoj. Kaj ĝi estas tre danĝera en la regiono, kiu tenas en nafta dependeco tiom da landoj. »
«Irano estas lando ege vundebla, tre malforta interne, kun kreskanta malkontento de loĝantaro, kaj ni mem helpas al ĝia unuiĝo — per troa usona minaco kaj foje — per preskaŭ malraciaj deklaroj. »
« Dum prezidenta oficperiodo de George H. W. BushIrano lanĉis la plej diversajn provbalonojn kun espero komenci intertraktojn. En iu momento mi diris: “Bone, ni komencu intertraktojn, ni renkontiĝos ie sen troa bruo”. Ni jam interkonsentis pri renkontiĝo, ŝajnas en Svislando, sed ili retiriĝis. Mi pensas ke tio okazis ĉar ili timis internan streĉiĝon, kiu povus aperi en la lando pro la intertraktoj kun usonanoj [...] Tio okazis antaŭ Mahmud Ahmadineĵad, eĉ antaŭ Mohammad Ĥatami. »
« Ĉe ni formiĝis impreso ke la virinoj en Irano estas komplete subpremitaj. Tio malkongruas al la vero. Nun en Irano postenon de vic-prezidanto okupas virino. Kaj estas bone se almenaŭ unu procento de la usonanoj scias tiun fakton. »
« Rigardante iom pli al estonteco, necesas agnoski ke Israelo kaj Irano iusence estas naturaj aliancanoj. En la regiono kie mia najbaro emas iĝi mia malamiko, najbaro de mia najbaro estas mia amiko. Tiel estis ĝis la renverso de la ŝaĥo. Kaj eĉ nun en Teherano haveblas signifa juda komunumo, kiu sentas sin sufiĉe libere. Gravajn postenojn okupas riĉaj iranaj judoj. En Irano, se ne konsideri regadon de Mahmud Ahmadineĵad, fakte mankas fanatika antisemitismo, kiu renkonteblas en certaj aliaj arabaj landoj. »
«Rusoj ĝis nun estis singardaj. Ili ne transiris la limon. Ili liveras al la Buŝehra atomstacio uranian fuelon, sed tiu uranio estas luigata kaj post uzado revenigata. Do ili kondutas tre singarde. »
« [pri rilatoj de Irano kaj Usono] [...] mi opinias ke dum intertraktoj ne devas esti eĉ plej eta aludo al apliko de la forto. Unue, apliko de la forto povas havi katastrofajn sekvojn, rezulte de kiuj ni dronos en problemoj en tiu ĉi regiono. Due, tiaj deklaroj fortigos naciisman humoron en Irano kaj helpos al la irana reĝimo krei unuigitan fronton, fortiginte ĉe tio siajn poziciojn. »
« [pri nuklea programo de Irano] Ni devas rekte kaj klare diri: “Ni, nukleaj potencoj, stimulas la nuklean energetikon. Kaj ni pretas liveri al vi riĉigitan uranion laŭ prezo malpli alta ol iu ajn kosto, kontraŭ kiu vi mem povus produkti ĝin. La uzitan uranion ni reprenos. La tutan procezon ni transdonos sub kontrolon de la Internacia Atomenergia Organizo por ke ni, Usono, ne povu ĉesigi la liveradon se al ni malplaĉos via konduto”. »
« [pri nuklea programo de Irano] Komparo kun Nord-Koreio estas erara, ĉar Nord-Koreio estas aparta kazo. Ĝi draste diferenciĝas de ĉiuj najbaraj landoj. Irano estas tute alia afero. »
«Atako — eĉ se ĝi estos direktita nur kontraŭ nukleaj objektoj en Irano — havus grandegajn geopolitikajn sekvojn en la regiono. Kaj ĝi ege komplikus tie niajn problemojn. »
« [...] problemo de la konflikto inter israelanoj kaj palestinanoj estas tiom granda kaj emocia, ĝi tiom profunde enradikiĝis, ke memstare ili ne kapablas ĝin solvi [...] mi venas al firma konkludo ke efika peranto povas esti nur Usono. »
« [pri bazaj principoj de solvo de la araba-israela konflikto] La unua: neniu rajto pri reveno de palestinanoj al Israelo — tio estas amara pilolo por palestinanoj, tre amara pilolo. Necesas bone kompreni kiom amara estas tiu pilolo: la afero konsistas en tio ke la tuta strukturo de la palestina identeco estas bazita sur la ideo de maljusta forpelo el Israelo. La dua: reala divido de Jerusalemo, amara pilolo por israelanoj [...] La tria principo — reveno al limoj de 1967 kun reciprokaj korektoj: grandaj urboj ĉe alia flanko de tiu ĉi limo devas esti inkluzivigitaj en Israelon interŝanĝe al egalaj teritoriaj cedoj de israelanoj en Galileo kaj Negevo por ke palestinanoj ne plu perdu teritoriojn [...] La kvara — malmilitarismigita palestina ŝtato. »
« Kiam mi renkontiĝis unuan fojon kun Menaĥem Begin kiel ĉefministro, li kategorie diris al mi: “Palestinanoj ne ekzistas. Tio estas fikcio. Ekzistas neniuj palestinanoj, ili ĉiuj estas araboj. Kaj ilia natura hejmo estas ĉe alia flanko de Jordano”. »
«Hamaso malpretas agnoski rajton de Israelo pri ekzistado, sed ĝi pretas interkonsenti pri dekjara armistico. Se labori kun Hamaso inteligente, tiu organizo povus, same kiel Fataho kun tempopaso iĝi pli modera. »
« Kiam mi unuafoje ekokupiĝis pri tiu problemo komence de la 1970-aj jaroj, oni ne permesis al ni interparoli kun Fataho, ĉar tio estis terorista organizo. Por komuniki kun ili necesis veturi tra Maroko aŭ aliaj landoj. Nun okazas analogia procezo. Mi opinias ke ni devas esti pretaj al intertraktoj kun Hamaso… Mi opinias ke forigo de Hamaso el la pacprocezo nur fortigas Hamason kaj subfosas Fatahon. »
« Israela publiko okupas rilate al tiu ĉi problemo oble pli fleksan pozicion ol estraro de la ĉefaj usonaj judaj organizoj, kiuj aktive partoprenas en socia-politikaj eventoj, sed ne spegulas ĉe tio opinion de plejparto de la usonaj judoj, oble pli liberalaj. »
« Kiam mi unuan fojon venis al Proksima Oriento por admoni arabojn akcepti pactraktatojn inter Israelo kaj Egiptio en Camp David, iuj araboj diris al mi: “Vi scias, krucmilitistoj sidis en Jerusalemo 90 jarojn kaj poste ili malaperis. Ni ne hastas”. Do malkvieto de Israelo ne estas tute senbaza. »
« Se komplete serioze demandi sin, kia estus probabla rezulto de liberaj balotoj en Egiptio, do diable klare estas ke Islama Frataro povus venki kun granda supereco. Ĉu ni vere deziras tion? Mi eĉ ne certas ĉu tion deziras progresema parto de la egipta socio. Neniu sondis kion efektive deziras amasoj en Sauda Arabio, sed mi ne dezirus balotojn en kiuj Usama bin Laden konkurus kun reprezentantoj de sauda reĝfamilio. »
« Necesas memori ke Sirio estas ne monolita ŝtato. Ĝi multe similas al Libano, se paroli pri kontraŭdiroj. Tiea reĝimo havas internajn malamikojn kaj ĝi estas tre nervoza. »
« Dum iu periodo post la 11-an de septembro sirianoj honeste kunlaboris kun ni, liverante al ni spionajn datumojn kaj helpante identigi agentojn de Al-Kaido. »
« Se niaj trupoj troviĝas en la Persa golfo, se tio estas plejparte mararmeo, se ili estas destinitaj por defendo de tre riĉaj, sed ege vundeblaj etaj ŝtatoj de militemaj najbaroj, inkluzive de Irano, mi ne vidas en tio problemojn. Problemojn kreas politika pakaĵo, kadre de kiu trupoj estas deplojitaj kaj ankaŭ konkreta milito en Irako. »
«Usama bin Laden klare komprenigis ke lia atako laŭsence estis direktita ne kontraŭ Usono. Li deziras forpeli nin el la regiono, ĉar li opinias: la registaroj en la regiono estas koruptitaj kaj necesas renversi ilin, kaj ni ilin protektas. »
«Pakistano dum dispartigo de Hindio en 1947 ricevis, se diri figursence, malbonajn kartojn. Ĝi ricevis areojn, enloĝatajn de triboj — la plej malkvietajn regionojn. Ĝi ne ricevis partion la Barata Nacia Kongreso, kiu donis al Baratosenton de unueco. Pakistananoj malsukcesis krei demokration — tie ĉiam okazis ŝtatrenversoj; civila registaro estis malkapabla funcii kaj dronis en korupto, kaj militistoj estis renversantaj ĝin kaj iun tempon regantaj memstare, poste ili estis denove fordonantaj la potencon al civilaj registaroj — kaj ĉio komenciĝis denove. »
« [...] ni devas esti tre singardaj kaj en neniu ajn kazo engaĝiĝi je interna politiko de Pakistano. Pakistano estas tro granda, tro dense enloĝata kaj tro komplike aranĝita por ke ni povu efike solvi ĝiajn internajn politikajn problemojn. »
« En Pakistano oni diras ke la lando ekzistas danke al tri “a”: Alaho, Ameriko kaj armeo. Alaho estas malproksima, Ameriko ankaŭ fora kaj krome malklera. Sed la armeo estas surloke. Kaj pro tio monolita karaktero de la armeo restas por iu tempo centra faktoro de la pakistana politiko. »
« [pri usonaj militaj flugrobotoj Predator en Pakistano] Ĉu tio ne estas provoko — nevidebla armilo, deplojita de Usono en teritorio de suverenaj landoj kiel Pakistano? Ĉu ni bezonas tiujn flugojn? »
« [pri usonaj militaj flugrobotoj Predator en Pakistano] Unuavice ni ne devas fanfaroni pri tio, prefere ŝajnigi simplnaimecon. “Kio estas tiuj Predators?” Sed se ni skrupule elektados la celojn, ili certe estos utilaj. »
« Ambaŭ usonaj partioj havas deziron asimili Ĉinion en la internacia sistemo. Por tio kompreneble necesas preteco de Usono adaptiĝi al realo. Asimilado de Ĉinio en la internacia sistemo malsimilas al asimilado de iu eta lando. Ĝi postulas laŭpaŝan ŝanĝon de la internacia sistemo mem kaj redifinadon de la nocio “usona gvidanteco”. »
« [...] unu el kialoj de mia optimismo estas sento ke ĉina estraro ne celas subigi la mondon al sia sistemo de valoroj, kiel tio okazis ekzemple al la Rusio de Stalino aŭ Germanio de Hitlero. Ili provas instaliĝi en la internacia komunumo kiel ĝia komponanto kaj serĉas raciajn vojojn atingi tiun celon. Mi pensas ke se ambaŭ flankoj konservos racion kaj ne okazos io katastrofa, tiu ĉi procezo daŭros. »
«Ĉinoj, malsame ol Germanio antaŭ la Unua mondmilito, ne deziras renversi la sistemon. Ili deziras instaliĝi en ĝi kaj, ĉar ĝuste nun la sistemo estas sufiĉe malfermita kaj favora, kvankam certe sufiĉas negativaj deklaroj de ĉiu flanko, mi pensas ke tiom bonan ŝancon eniri la mondan sistemon Ĉinio vidis neniam. »
« [responde al rimarko ke li nomis Ĉinion “senkompata rivalo”] Jes, potenciala rivalo, senkompata kiam temas pri ĝiaj interesoj. Sed ĉu Usono kondutas alie? Niaj internaciaj komercaj operacioj, milde dirite, estas sufiĉe energiaj. Ankaŭ nin nenio haltigas se temas pri niaj vive gravaj interesoj. »
« [pri Ĉinio] Mia propra sperto de komunikado kun iliaj estroj diras ke ili posedas sufiĉe akran menson, ĉiam pretas lerni ion novan kaj realisme pritaksas politikajn cirkonstancojn. Tiun impreson mi ekhavis post la unua renkontiĝo kun Deng Xiaoping. »
« Ĉina historio montras ke hanaj ĉinoj neniam estis speciale agresemaj. Ĉinio estis agresema kutime post kiam ĝin konkeris eksteruloj kaj regis en ĝi “fremduloj”. Jes, post humiligo. Pro kio ĉinoj vere havas malican ofendiĝon kontraŭ la Okcidento, tio estas pro humiligo en la 19-a jarcento. Ĝi estas per arda fero brulmarkita en ilia historia konscienco. »
« [...] kiel konduti kun ĉinoj. Unuavice — kun estimo. Tio ne estas civilizacio, kiu ne permesos sin timigi aŭ edifi al si. Ĉinoj neimageble fieras pri siaj historio kaj kulturo kaj tute prave. Tio estas historio kaj kulturo de unu el plej grandaj landoj en la mondo. Se ni edifos al ili kiel ili devas konduti, ni nur incitos ilin. Due, ili estas inteligentaj. Tre inteligentaj estas iliaj gvidantoj [...] Se ni orgojle komencos instrui ilin, ili donos al ni rezolutan respondon kaj eĉ ne pritraktos niajn proponojn. »
« Se ni montros al ĉinoj iliajn erarojn kaj instruos ilin kiel konduti, ili ankaŭ povos respondi al ni — se ili entute respondos: “Kio pri viaj nigruloj? Kiel statas la aferoj pri maljusteco en Usono? Ĉu abismo de enspezoj inter riĉuloj kaj malriĉuloj plu kreskas?” »
« [...] ĉina estraro alfrontas grandajn problemojn. Se okazos eksplodo de tumultoj, se komenciĝos ribeloj kaj ekregos senleĝeco, ĉinoj povos draste turni dekstren kaj ege, ege severe subpremi la tumultojn. Kaj poste diri: “Ĉio ĉi okazis nur pro tio ke ni malfotigis la kontrolon”. »
« [pri politiko de Ĉinio rilate nuklean programon de Nord-Koreio] Plej gravas ke ili diris al nordkoreoj ke tiuj ne kalkulu pri helpo de Ĉinio se komenciĝos interbatiĝo. Kaj tio estis diable grave. Krome nordkoreoj havas tre seriozajn internajn ekonomiajn problemojn. Ilia komerca fenestro al la mondo estas Ĉinio. Do la ĉinoj tre helpis al ni. Nome ili faris la ĉefan premon al Nord-Koreio. Japanoj subtenis nin, sed iliaj rimedoj de influo al nordkoreoj estas limigitaj. Rusoj ankaŭ subtenis nin, sed ne tre rezolute. Do la ĉefan laboron faris ĉinoj. »
« Se iam aperos unuiĝinta Koreio, ĝi plej verŝajne inklinos al Ĉinio, ne al Japanio aŭ ni. De tiu vidpunkto ĉinoj havas longdaŭran intereson pri konstrua kaj paca rezulto. »
« Ni konvinkis ĉinojn, ke japanoj ne minacas ilin, ĉar Japanio ne povas kreskigi militpovon laŭe al nia interkonsento pri sekureco. Ĉinojn tio konvinkis. Al japanoj ni sugestis certecon ke ni estas kun ili, ke ni ne interŝanĝis ilin kontraŭ Ĉinio, ke Japanio estas unu el bastionoj de nia ĉeesto en Azio. »
«Japanoj havas limigitajn fortojn rilate kutimajn armilojn, sed Japanio estas latenta nuklea potenco en tiu senco ke ĝi kapablas tuj krei nukleajn bombojn dum transportilojn kaj sistemojn de celado ĝi jam havas. »
« [...] ĉinoj ĉe forta aŭtoritataregistaro sukcesis profunde modernigi sian ekonomion. Rusoj inverse: unue ili modernigis sian politikan sistemon, faris ĝin pli demokratia kaj rezulte de tio al ili malsufiĉis centralizita potenco por akceli transformadon de la ekonomio. »
« Se rigardi kolektivan sperton de landoj, en kiuj intelekta ekonomia evoluo komenciĝis de supre kaj okazis en ege aŭtoritataj cirkonstancoj, rimarkeblas mirinda fakto: tuj post kiam ekonomio sufiĉe evoluios, ĝi komencas postuli demokration. »
« [...] multaj landoj devas elekti ne inter aŭtoritatismo kaj demokratio, sed inter stabila evoluo regata de supre ĝis malsupre kaj ĥaosa libereco, kiu alportas totalan detruadon de ekonomio. Kaj mi ne certas ke tiu lasta estas vere bona elekto. »
« Efika maniero profundigi la problemon estus ellabori nocion de komunumo de demokratiaj ŝtatoj kaj dividi la mondon je la ŝtatoj demokratiaj kaj nedemokratiaj. Tio estus tre danĝera vojo. »
« Ni devas klare komprenigi al la mondo: ni opinias ke demokratio estas la vojo irenda kaj ni pretas helpi al ĉiu kiu deziras ekiri ĝin. Sed ne ne devas ĝin trudi. »
« Dum la eventoj sur placo Tian An Men mi laboris en la registaro. Kaj ni aplikis kontraŭ ĉinojsankciojn, speciale en milita sfero. Sed ni tuj kontaktis Ĉinion kaj diris: “Jen kio okazas: ni ne ŝatas kion vi faris. Ni malkonsentas kun viaj agoj. Sed niaj rilatoj estas tiom gravaj por ni ambaŭ, ke ni devas trovi elirejon el tiu ĉi situacio”. Tio okupis certan tempon, sed ni sukcesis konservi la rilatojn — parte fuŝinte nian imagon de plendantoj por homaj rajtoj. »
« Jes, baratanoj estas malfacilaj klientoj kaj ili jam 50 jarojn estas malfacilaj. Dum la Malvarma milito ili obstine ne deziris kunlabori kun ni, same okazis dum la Afgana milito. Mi ne sciias kiom utilaj ili povus esti nun, ĉar ili nature estas interesitaj pri limigado de pakistanainfluo en Afganio. »
« Ne eblas diri ke baratanoj ne esprimis entuziasmon pri proksimaj rilatoj, eble temas pri ilia maldeziro esti boateto, navigante je poststrio de la granda usona ŝipo, ĉar ili havas aliajn alternativojn, unu el kiuj — esti gvidanto de la evoluonta mondo. »
« Loĝantaro de Ĉinio estas je 90% han-ĉinoj. Barato estas oble pli etne diverseca kaj en ĝi loĝas 180 milionoj da islamanoj. Mi pensas ke en Barato ili eĉ pli multas ol en Pakistano. »
« [pri Barato] Imagu kio okazos kiam ĉiuj ĉi amasoj iĝos alfabetaj kaj politike aktivaj. Ĝis tio ne okazis, la sistemo funkcias surbaze de dinastiaj politikaj partioj, hereditaj de la koloniisma regado de Britio, kaj kun demokratia tradicio. Sed la popolajn amasojn de la lando eblas relative facile turni en tiu aŭ alia direkto. Kiam tiuj ĉi amasoj, instigataj de personaj aŭ grupaj preferoj, etna malamo, religiaj fobioj kaj socia indigno, eniros la politikon, en Barato povos iĝi ege malkviete. »
« [...] kvankam ĉinoj posedas pli ol trilionon da usonaj dolaroj en biletoj de la Usona Departemento de la Trezorejo, ili ne povos uzi ilin kiel armilon kontraŭ Usono, sen detrui proran bonfarton. Iusence tio faras nin partneroj. Ni dependas unu de la alia. »
« [pri Usono] Nia konkreta scipovo kiel la lando estas apliki sciencon kaj teknologiojn je produktado [...] Kaj nun ni havas tendencon provi ĉion fari memstare, teni ĉion ĉe ni kaj enkonduki kontrolon super la eksporto. Ni konsideras nin la ĉefaj en ĉiu laboro dum efektive ni bezonas nur unu aferon: resti en la avangardo de la scienca kaj teknika progreso. »
« [pri Usono] Nia lando plej multe ol iu ajn partoprenas en la mondaj aferoj kaj ĉe tio nia publiko estas inter la plej malkleraj en la mondo [...] Sekve de tio usonanoj pli bone scias tion, kion oni montras je televido ol tion kio efektive okazas en la mondo kaj gravas. »
«Usono estis stimulanta satelitojn, kiuj plej ĝenis Sovetunion, do en avangardo de usona “bona” listo estis Rumanio kaj Nicolae Ceaușescu. Ni decidis ke tiu aliro estas malĝusta: necesas subteni strebon al vastigo de la sistemo de interne por fari ĝin pli malfermita. Do Ceaușescu trafis finon de nia listo dum Pollando ĝian komencon. Agmaniero de Solidareco donis certajn esperojn. »
« Ni vidis ke Gorbaĉov provis krei siajn similaĵojn — malpli grandajn gorbaĉovojn — en landoj de Orienta Eŭropo kaj ĉiumaniere asistis tiun ĉi procezon. »
« Mi opinias ke Gorbaĉov vidis en glasnost ne vojon al demokratio, sed manieron altigi efikecon de la sovetia sistemo. Ekde Leonid Breĵnev la landon gvidis vico de malsanaj aŭ maljunaj estroj, kaj ĝi dum multaj jaroj spertis stagnadon. Gorbaĉov, mi pensas, vidis sin kiel reformiston, kiu junigas la sistemon, ne ŝanĝas ĝin. Unu el manieroj junigi ĝin estis malfortigi la ŝarĝon de teroro kaj reprezalioj. Problemo konsistis en tio, ke li ne povis devigi la partion sekvi sian volon kaj tiam li minacis aranĝi partiajn balotojn kaj forpeli siajn malamikojn. Ekde tiu momento ekrampis lavango. Per siaj agoj Gorbaĉov ĵetis semojn de detruo — de si mem kaj de Sovetunio. »
« Mi havis senton ke en la epoko de naciismo la imperio ne eltenos kaj, kiom ajn paradokse tio sonas, transformante dinastian imperion regatan el Moskvo je fikcia federacio de naciaj ŝtatoj, naciaj laŭ formo, sed socialismaj laŭ enhavo (estis tia slogano), Sovetunio fakte stimulis naciismon inter la ne-rusoj. »
« Kiam Gorbaĉov post la disfalo de Sovetunio kandidatiĝis por prezidenta posteno, li ricevis ĉirkaŭ 1% de la voĉoj. Li estas unu el la plej malamegataj homoj en Rusio. Tio ion diras pri la transformiĝo okazinta en Rusio. »
« Antaŭa prezidanto George H. W. Bush estis ĉiam evitanta koncepton: “Ni gajnis la Malvarman militon, Sovetunio ĝin malgajnis”. Li ne deziris ripetiĝon de la sindromo de la Unua mondmilito. Kaj li estis diranta ke kun la fino de la Malvarma milito gajnis ĉiuj. »
« [pri Rusio en la 1990-aj] Ekonomio ekdisfalis je partoj, aperis hordoj de okcidentaj konsultantoj, kiuj konsultadis kaj freneze riĉiĝadis, post ili la samon hastis fari la rusoj. Ni memoras kiel aperis la riĉaĵoj. Homoj de nenie subite iĝis plurmilionuloj, miliarduloj. Kaj ĉio ĉi certe kaŭzis indignon en Rusio, interalie en la socio, ĉar estis komplete ruinigita relative protektita, sed ne tre riĉa sovetia meza klaso. Tiuj homoj suferis plej multe. »
« [pri la aŭgusta puĉo en 1991] Ĝi surprizis nin malpretaj. Ni klopodis kompreni kio efektive okazis, kia estas reala situacio. Ekzemple ni provis kompreni kiu en tiu momento posedis kodojn de lanĉo de sovetiaj misiloj. Ni malsukcesis ekscii tion. »
«Jelcin humiligis Gorbaĉovon, simple humiligis. Tre multaj eventoj klarigeblas per ilia malamo. Iun tempon ili kunlaboris, sed en 1987 Jelcin ribelis. Li paŝon post paŝo pleniĝis je decidemo liberiĝi de Gorbaĉov. Mi supozas ke Sovetunio disfalis tiom rapide ĝuste pro tio ke tio ebligis al Jelcin forigi Gorbaĉovon. »
«Gorbaĉov estis grave subtaksanta naciisman humorojn en teritorioj de Sovetunio. Li havis ideon rekonstrui Sovetunion je siaspeca konfederacio. Li ellaboris ĝeneralan programon de transiro kaj ĝi estis proponita por voĉdonado en la la respublikoj. Kiam Ukrainio voĉdonis kontraŭ, tio estis signo ke la tempo de Gorbaĉov finiĝis. La projekto estis malkonektita de realo, formiĝinta en Sovetunio. »
« Vi ne imagas kiom doloriga estis disfalo de Sovetunio. Mi estis tie baldaŭ post tio, mi vizitis prezidantojn de kelkaj respublikoj. Fine de unu el tiuj ĉi vizitoj oni transportis min al flughaveno, ni kun prezidanto adiaŭis unu la alian, kaj mi rimarkis kelkajn aviadilojn kiuj staris sur la flugkampo. Sur ili oni estis pentrantaj novajn nomojn. Anstataŭ vortoj “Aerofloto” oni skribis, mi ne memoras, ekzemple Uzbek Air aŭ Kirgizstan Air. Mi demandis la prezidanton: “Kiel vi dividis Aerofloton?” Kaj li diris: “Tio estis tre simple. Ĉiu aviadilo, kiu estis sur nia tero en la tago kiam disfalis Sovetunio, eniris nian aerfloton”. Tio estis ĥaosa, konfuza, doloriga procezo. »
« Efektive se paroli pri evoluo de Rusio en longdaŭra perspektivo, mi estas optimisto. Sed ni troviĝas en la mezo de tre kontraŭdira kaj ambigua fazo, en kiu Putin, unuflanke, unuigis Rusion kaj restarigis la ordon, sed, aliflanke, iom prokrastis la memdifinadon — tiun novan konsciadon de si mem, kiu, laŭ mia opinio, malfermos la pordon por Rusio al Eŭropo kaj por Eŭropo al Rusio. »
« [pri Putin] [...] li diris: “Sed nun venis tempo kunlabori. Ni devas kunlabori en sfero de nukleaj armiloj kaj pri nuklea energio tiel ke neniu alia lando sentu bezonon riĉigi uranion memstare”. Ni ignoris tiujn ĉi vortojn. »
« La demando estas ne tio, ĉu Kartvelio aŭ Ukrainio iĝos membroj de NATO jam nun. La demando estas ĉu ili akiros tiun eblecon estonte. Ukrainio havas programon, aprobitan de ne prezidanto Viktor Juŝĉenko, sed de lia porrusia konkuranto Viktor Janukoviĉ, kiu starigis jenajn tempolimojn: 2006 (antaŭ du jaroj) — aliĝo al programo “Plano de membriĝo je NATO” (kaj ĝuste tiu aliĝo hodiaŭ estas ŝlosila demando), 2008 — membriĝo je NATO. Tion faris Janukoviĉ, ne Juŝĉenko. »
« [pri membriĝo de Ukrainio en NATO] Sed Zbig, ĝis kiam ni povos kraĉi al Rusio sen ricevi reagon? Dum la jaroj de rusia malforteco ĉe Jelcin ni ellaboris tian kutimon kaj tio restis senpune, sed ĉu tiu periodo ne estas finiĝanta? Kaj kiam rusoj diras: “Tio estas neglektado de niaj vive gravaj interesoj kaj ni rezistos tion, ĉu ne indas trakti iliajn vortojn serioze? »
« Mi tutcerte estas subtenanto de membriĝo de Ukrainio en Eŭropa Unio — ĝi garantius ĉion pri kio ni parolis, sen krei antagonismon kontraŭ Rusio. NATO estas tute alia instrumento. Por Rusio ĝi simbolas mortdanĝeran malamikon el la tempo de la Malvarma milito. Ni ne plu pensas en tiuj terminoj, sed por kio provoki la aliajn? Prefere en tiuj regionoj agu Eŭropa Unio kaj la situacio evoluos paŝon post paŝo. »
« Mi opinias ke se Rusio havas geopolitikan kontraŭulon, tio estas Ĉinio. Kaj unu el la plej probablaj kialoj de konflikto de tiuj ŝtategoj estas Siberio. Al mi malfacilas imagi longdaŭran partnerecon de tiuj du landoj. »
« [pri respublikoj de Centra Azio] Mi ne pensas ke ni devas starigi kun ili milita-politikajn rilatojn, eble nur sut taktika bazo, por aranĝi helpon en Afganio. Kion ni efektive devas fari — kaj ni jam provis, sed mallerte kaj sen realaj klopodoj je alta registara nivelo — tio estas ricevi rektan aliron al komerco, speciale al eksportado de energiaĵoj. Tio signifas nafto- kaj gasduktojn. »
« [pri nafto- kaj gasduktoj de Rusio al Eŭropo] Sed se haltigi la dukton, sekvoj en la Okcidento venos tuj dum financaj sekvoj en Rusio senteblos post tri, kvar aŭ kvin jaroj, kio donas al rusoj mallongdaŭran avantaĝon je aplikado de la premo [...] Jen kial la Okcidento devas insisti pri aliro al la fontoj: aĉeti naftominejojn, investi je egalaj kondiĉoj — kion ĝi en Rusio ne ricevas — kaj eĉ ricevi rajton de pomalgranda vendado de naftoproduktoj kiel tion ricevis Lukoil. Ĉi tie post angulo troviĝas benzinstacio de Lukoil — benzinstacioj de Texaco en Rusio ne ekzistas. »
« [pri la usona kontraŭmisila defendo en Centra kaj Orienta Eŭropo] Ni asertas ke la proponata nun sistemo, ĝia lasta versio, estas destinita por defendo de la eŭropanoj. Sed la eŭropanoj ne petas tiun defendon. Unue, la sistemo, kiun ni deziras instali, ne ekzistas kaj minaco, kontraŭ kiu ĝi devas esti instalita, ankaŭ ne ekzistas. Do mi ne vidas kiucele hasti. »
« Unu el paradoksoj de la sovetia Moskvo estis ke tio estis la plej intelekta urbo en la mondo. Veni tien estis kiel vojaĝi al Greenwich Village. En apartamentoj de inteligentaj disidentoj, kulturaj, neimageble multe legintaj, ofte verkantaj sekretajn verkojn, noktoj pasis dum konversacioj pri grandaj ideoj kaj revoj. Nun en Moskvo neono pli multas ol en Las Vegaso — kaj estas sento de kompleta senspiriteco. »
« [...] mi amas rusojn, amas ilian akompanon. Por vi povas esti neatendite ke al mi estis facile interkompreniĝi kun ili, ke ili tre varme traktis min, do ofte mi ne ŝatas en ilia lando la samajn aferojn, kiujn ne ŝatas ili. »
« En nia persona vivo vere mankas loko por varmeco, anima proksimeco kaj filozofiaj konversacioj, kiuj nun poiomete malaperas en Rusio. Eble tio estas trajtoj de socio, konstruita surbaze de teknologioj kaj profito, en kiu la ĉefa indikilo de sukceso estas materiala. Tio interalie foje maltrankviligas min ankaŭ rilate nian propran socion. »
«Rusio havis malhumanan historion. Longaj limoj sen naturaj defendolinioj, trans kiuj ĝin plurfoje inundis hordoj de konkerantoj. Regantoj de la lando ne konis kompaton — por sekureco. Do sento de sendefendeco kaj de besta lukto je la vivo estas denaska. Por postvivi la rusoj strebis al ekspansio — ili klopodis laŭeble pli vastigi siajn limojn por havi dum la invadoj manovran liberecon. Rusa animo estas rezulto de tiuj suferoj kaj elprovoj. »
« [pri Eŭropa Unio] De vidpunkto de usonaj interesoj estus bone se tiu Eŭropo, unue, vastiĝus, due, pli klare politike difinus sin, trie, havus pli grandan propran militan potencialon, kvare, estu aliancano de Usono. »
« Bedaŭrinde la transatlantika dialogo ankoraŭ limiĝas al postulo de Usono ke eŭropanoj prenu sur sin parton de nia ŝarĝo — kion ili ne kapablas fari. Eŭropanoj siavice postulas sian partoprenon en la decidofarado, sed ili agnoskas ke ili ne povas surpreni la ŝarĝon. Pli batalpreta Eŭropo povus esti pli bona aliancano. »
« Ni, same kiel eŭropanoj, estis ankaŭ subpremantoj. Ni havas tendencon forgesi tiun ĉi aspekton de nia historio. Ni okupis Havajon, renversis lokan reĝinon kaj detruis lokan kulturon por siaj agrikulturajinteresoj. »
« Rigardu kion ni faris en la Filipinoj post la hispana-usona milito. Estis dirite ke ni liberigis la filipinanojn, sed efektive ni faris militon kontraŭ gerilanoj — energian kaj sangan militon. Kaj liberecon al ili ni donis nur post 40 jaroj, kiam japanoj okupis la insulojn kaj forpelis nin. Reveninte denove ni jam ne estis tiom malatentaj al filipinaj demokratiaj streboj. »
« Mi diras ke manko de fervojo estas malhonoro. Mi ofte devas veturi al Novjorko per Acela. La sento estas tia, kvazaŭ oni veturas laŭ lando de tria mondo; ĝi tremas, rampas, ĉiam malfruiĝas. Orienteŭropa fervojo estas tute alia mondo. Ili havas trajnojn pri kies konstruado ni ankoraŭ eĉ ne revas. »
« Eĉ antaŭ la invado al Irako estis Afganio, kiam NATO unuafoje en sia historio referencis al la kvina artikolo de sia ĉarto. Fakte eŭropanoj diris al ni: “Ni estas kun vi”. Nia respondo estis: “Dankon. Se ni bezonos vin, ni telefonos al vi. Vi mem ne telefonu al ni”. »
« Unuavice ni devas ĉesigi alkroĉi etikedojn. Mi timas ke nia babilado pri islama terorismo fortigis malamikajn humorojn rilate al ni inter la plej granda laŭnombre konfesio en la mondo. Necesas skrupule prikonsideri sekvojn. Se ni uzus la saman terminologion rilate ekzemple al la Irlanda Respublikana Armeo, se ni gurdus ke tio estas katolika komploto, provo starigi en Okcidenta Eŭroporegadon de papo, ni tutcerte forpuŝus de ni katolikojn, inkluzive 65-70 milionojn da katolikoj en Usono. Necesas elekti esprimojn pli skrupule. »
« Abomene — mi intence uzas tiun ĉi vorton — ke altrangaj estroj de bankoj, kiuj efektivigis detruan politikon celante rapidan profiton, forirante el financaj institucioj kiujn ili bankrotigis, ricevas centmilionojn da dolaroj forme de subvencioj. En la mondo kie tio eblas, ekzistas fundamenta maljusteco. »
« Bone, mi riskos agnoski persone: kialo pro kiu mi ekde komence estis ĉe la flanko de Barack Obama — krom lia akra intelekto — estas ke lia elekto mem estos elmontro de estimo al alies digno. »
« Ekde momento de la fondo de nia lando ni deklaris ke ĉiuj homoj estas faritaj egalaj. Sed kiam estis skribitaj tiuj ĉi vortoj, triono de loĝantaro de Usono vivis en sklaveco. Kaj nur kvin jarojn antaŭ mia naskiĝo virinoj en Usono ricevis voĉdonrajton. »
« En la araba lingvodigno tradukeblas kiel ‘karameh’ kaj por la araboj tio estas tre forta vorto. Dum 30 jaroj de vojaĝado tra la arabaj landoj mi komprenis, ke ĉi tie tio estas la sola afero, kiun la homocedos neniam. »
« Min ŝokas kiom forte informa medio de nia lando estas trasorbita de reklamo de alarmosistemoj kaj armiloj — en televido, radio, gazetoj. Nia milita buĝeto laŭvorte superas militbuĝetojn de ĉiuj aliaj landoj kune. »
« Por mi realismo estas provo kompreni limojn de atingebla. Ĝi ne difinas sencon de viaj celoj, sed ĝi montras kion vi reale povus atingi. Idealisto komencas de alia flanko: kiaj ni deziras esti? kion ni deziras atingi? — kaj li ne pensas kiom plenumeblaj estas liaj taskoj. Pro tio provante atingi la celojn li oferas la celojn al kiuj li strebas. »
« [pri ekologio] Ĉinoj kaj baratanoj ekzemple povas diri tiel: “Facilas por vi proponi limigojn, ĉar vi jam trapasis industrian periodon, elĵetis al atmosfero enorman kvanton de poluaĵoj kaj nenion pagis pro tio. Kaj nun okazas ke ni devas pagi por evoluo altan prezon? Dankon, ni ne deziras”. »
« Kiam mi kiel infano venis al Usono, loĝantaro de Usono estis 120 milionoj da homoj. Nun ni estas 300 milionoj. Nian vojon al riĉeco ne eblas ripeti en Barato, Ĉinio aŭ Afriko, kie jam loĝas centmilionoj kaj kelkloke miliardoj da homoj, kaj vivas en malriĉeco. »
« Tuj post kiam registaro de Saddam Hussein estis likvidita, ni starigis en Irako usonan administranton. Por kiu li laboris? Bone, unue por la ministerio pri defendo. Poste por la Konsilio pri Nacia Sekureco. Poste li laboris [...] ne eblas kompreni por kiu. Kaj en Afganio tute mankis la ĉefo kiu regus ĉiujn. »
« Por la prezidanto unu el la ĉefaj trajtoj de la Konsilio pri Nacia Sekureco estas rapideco de reago. Kiam la prezidanto sin turnas al ministerio kun peto fari ion, li povos atendi eterne. La Konsilio pri Nacia Sekureco laboras tre rapide kaj tre gravas konservi tiun ĝian kapablon tuj reagi al la vortoj de la prezidanto. »
« Unu el la fortaj trajtoj de prezidanto Bush — Bush pli Maljuna — konsistis en tio, ke li sciis telefoni. Unue mi kontraŭis tion, mi opiniis ke por la ŝtatestro tia ago estas riska. Sed li brile sciis fari tion kaj sciis krei amikecan atmosferon en rilatoj kun ŝtatestro de ĉiu ajn lando de la mondo. Li telefonis ne nur por ricevi subtenon en tiu aŭ alia afero. Foje li povis telefoni kaj simple demandi: “Kiel estas la vivo, kiel statas la aferoj?” Kaj kiam li telefonis jam pri konkreta afero, oni aŭskultis lin sen streĉiteco. »
«Reinhold Niebuhr havas bonegajn vortojn, skribitajn en 1937 — ke ju pli proksimas civilizacio al sia falo, des pli arde ĝi gurdas pri sia supereco. Tio enhavas averton. Ni en lastaj jaroj havis tendencon paroli pri la internaciaj aferoj en maniĥeismaj terminoj. Ni estas bazo de la justeco. Kiu ne estas kun ni, tiu estas kontraŭ ni. Kiu estas kontraŭ ni, tiu — laŭ difino — estas ĉe la flanko de malbono. Mi pensas ke necesas esti iom pli modestaj. »
« Iam niaj prezidantoj invitadis vespere gvidantojn de la kongreso simple drinki kaj babili. Reprezentantojn de opozicio ili invitadis al kabineto por diskuti. Tiaj aferoj estas kritike gravaj por kreado de kunlabora etoso. »