« Maldeziro de la usona gvidantaro kompreni kaj solvi la problemon, kiu havas historiajn radikojn, enigis ĝin je senfunda abismo de balkaniaj perturboj. En alparolo al la popolo de Bosnio Bill Clinton komparis ĝian staton kun la stato de Usono dum la enlanda milito, el kiu Usono eliris "kompreninte ke ekzistas grandaj avantaĝoj, kiuj rezultiĝas el eltrovo de komunaj vidpunktoj". La analogio estis tute malĝusta. La Usona enlanda milito daŭris ĝis la venka fino; ĝia rezulto estis ne kompromiso, sed senkondiĉa kapitulaco. »