Nelson Mandela

El Vikicitaro
Nelson Mandela
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Medaglia del Premio Nobel
Medaglia del Premio Nobel
Pri paco (1993)

Nelson MANDELA, vere Rolihlahla Dalibunga Mandela, (naskiĝis la 18-an de julio 1918 en Mvezo, Transkejo, mortis la 5-an de decembro 2013) estas iama prezidanto de la Sudafrika Respubliko el 1994 al 1999, iama gvidanta kontraŭ-apartisma batalanto kaj politikisto.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Neniu naskiĝas malamante alian personon pro la koloro de lia haŭto aŭ lia kondiĉo aŭ lia religio. Homoj lernas malami, kaj se ili povas lerni malami, oni povas ilin instrui ami, ĉar amo venas pli nature al la homa koro ol ĝia malo. » « No one is born hating another person because of the color of his skin or his background or his religion. People must learn to hate, and if they can learn to hate, they can be taught to love, for love comes more naturally to the human heart than its opposite.[1] »
Citaĵo
« Dum mia vivo mi dediĉis min al tiu ĉi lukto de la afrika popolo. Mi batalis kontraŭ blankan regadon, kaj mi batalis kontraŭ nigran regadon. Mi ŝategis la idealon de demokrata kaj libera socio, en kiu ĉiuj homoj vivos kune en harmonio kaj kun egalaj ŝancoj. Ĝi estas idealo, por kiu mi esperas vivi. Sed, mia sinjoro, se necesas, ĝi estas idealo por kiu mi pretas morti. » « (angle) During my lifetime I have dedicated myself to this struggle of the African people. I have fought against white domination, and I have fought against black domination. I have cherished the ideal of a democratic and free society in which all persons will live together in harmony and with equal opportunities. It is an ideal which I hope to live for. But, my lord, if needs be, it is an ideal for which I am prepared to die. »
— Nelson Mandela
Citaĵo
« Edukado estas la bonega motoro de persona disvolviĝo. Ĝuste per edukado filino de kamparano povas fariĝi kuracisto, filo de ministo povas fariĝi estro de mino, infano de farmistoj povas fariĝi prezidanto de granda nacio. Ĝuste tio, kion ni faras el tio, kion ni havas, ne kion ni donas, apartigas unu homon de alia. » « (angle) Education is the great engine of personal development. It is through education that the daughter of a peasant can become a doctor, that the son of a mineworker can become the head of the mine, that a child of farmworkers can become the president of a great nation. It is what we make out of what we have, not what we are given, that separates one person from another. »
— Nelson Mandela
Citaĵo
« La plej granda gloro en vivado kuŝas ne en neniam fali, sed en restari ĉiufoje kiam ni falas.[2] » « (angle) The greatest glory in living lies not in never falling, but in rising every time we fall. »
— Nelson Mandela
Citaĵo
« Venis la tempo por resaniĝo de la vundoj. Venis la momento por transponti la abismojn, kiuj dividas nin. La tempo por konstrui alvenis. » « (angle) The time for the healing of the wounds has come. The moment to bridge the chasms that divide us has come. The time to build is upon us. »
— Nelson Mandela

Pri la aŭtoro[redakti]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Kariero de Nelson Mandela estas enkorpigo de kuraĝo firmigita per spirita profundeco. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Nelson Mandela plenumis sian promeson. Tri jardekoj de mallibero ne malmoligis lian koron — kiel tio okazis al kelkaj liaj kolegoj, kiuj pasigis la saman tempon en ekzilo»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj

  1. Mandela, 1994
  2. Tre similaj deklaroj estas atribuitaj al aliaj, sed tiu ĉi aparta formo ŝajnas esti alportita al lia membiografio.