Saltu al enhavo

Liberiga Armeo de Kosovo

El Vikicitaro
Liberiga Armeo de Kosovo
Liberiga Armeo de Kosovo
Liberiga Armeo de Kosovo
Aliaj projektoj
Liberiga Armeo de Kosovo en Vikipedio
Liberiga Armeo de Kosovo en Komuneja kategorio

Liberiga Armeo de Kosovo estis albana kvazaŭarmea terorisma organizaĵo batalinta por sendependiĝo de Kosovo disde Jugoslavio.

Citaĵoj

[redakti]

Henry Kissinger

[redakti]
Citaĵo
« ...gerilaj grupoj lernis ekspluati zorgitecon de okcidentaj defendantoj de homaj rajtoj por provoki enmiksiĝon (kiel en Kosovo) aŭ kaŭzi foriron de la trupoj (kiel tio okazis en Vjetnamio). »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« La Liberiga Armeo de Kosovo (LAK) ne estis ordinara politika movado, luktanta por aŭtonomio. La armeo, kiu komencis sian vojon kiel lernintoj de la albana senkompata stalinista reganto Enver Hoĝa, estis karakterizita de speciala reprezentanto de Bill Clinton en Balkanio, ambasadoro Robert S. Gelbard ne pli frue ol en 1998 kiel "sendube terorista grupo". Ĝia celo estis la sendependa Kosovo kaj eble Granda Albanio, inkluzivanta la nunan Albanion kaj albanajn partojn de Makedonio. Pluralisma, pluretna demokratio, inkluzivanta serbojn, ne estis koncepto konvena al la spirito de LAK. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« La Liberiga Armeo de Kosovo estis plena je decidemo uzi zorgitecon de la Okcidento pri homaj rajtoj por altigi nivelon de perforto ĝis la punkto, devigonta NATO komenci invadon. Politiko de NATO do donis al ambaŭ flankoj stimulon sekvi la tute senkompromisan vojon»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Vidu ankaŭ

[redakti]