Saltu al enhavo

Sauda Arabio

El Vikicitaro
Sauda Arabio
Aliaj projektoj
Sauda Arabio en Vikipedio
Sauda Arabio en Komunejo
Sauda Arabio en Komuneja kategorio
Sauda Arabio en Vikinovaĵoj

Sauda Arabio estas la lando en Azio.

Citaĵoj

[redakti]

Zbigniew Brzeziński

[redakti]
Citaĵo
« [pri la Golfa milito] Mi opinias ke interesoj de Usono […] sendube postulas defendon de Sauda Arabio por garantii senĉesan liveradon de nafto laŭ raciaj prezoj. Tio estas vive gravaj interesoj, kiuj neniukaze devas esti minacataj kaj kiujn ni devas defendi memstare. »
— Zbigniew Brzeziński, Intervjuo dum MacNeil/Lehrer News Hour, PBS [la 21-an de aŭgusto 1990]
Citaĵo
« [sekvoj de la Golfa milito] Lokado de usonaj trupoj sur la sankta tero de Sauda Arabio stimulis religiajn fanatikulojn edifi doktrinon de malamego rilate Usonon. Sunaismaj vahabitoj, uzante nur iom modifitan terminologion, ripetadis la vortojn de irakaj ŝijaistoj, kiuj kondamnis Usonon kiel “grandan satanon”, kaj enigma sauda batalanto por la kredo (el riĉa sauda familio) difinis Usonon kiel malsanktiganton de la sanktaj islamaj lokoj kaj la ĉefan kuratoron de Israelo. Tiel sur la mondscenejo aperis Al-Kaido»
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Neniu sondis kion efektive deziras amasoj en Sauda Arabio, sed mi ne dezirus balotojn en kiuj Usama bin Laden konkurus kun reprezentantoj de sauda reĝfamilio. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Samuel P. Huntington

[redakti]
Citaĵo
« Krom Japanio ankaŭ Singapuro, Tajvano, Sauda Arabio kaj malpli grande Irano iĝis modernaj sen iĝi okcidentaj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« [pri la milito en Afganio (1979-1989)] Flanke de la islamanoj financan subtenon de la milito faris plejparte Sauda Arabio… Totala sumo, kiun ili donis dum la milito, superis 3 miliardojn da dolaroj kaj eble estis eĉ pli granda. Por komparo: Usono elspezis tiucele 3,3 miliardojn da dolaroj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Aliaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Barato estas pli zorgita je la afgana fundamentismo ol je tiu irana kaj oble pli forte maltrankvilas pro financa subteno de islama fundamentismo fare de Sauda Arabio ol pro nepacigeblo de Saddam Hussein»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Vidu ankaŭ

[redakti]