Saltu al enhavo

Protestoj sur placo Tian An Men

El Vikicitaro
Protestoj sur placo Tian An Men
Protestoj sur placo Tian An Men
Protestoj sur placo Tian An Men
Aliaj projektoj
Protestoj sur placo Tian An Men en Vikipedio
Protestoj sur placo Tian An Men en Komunejo
Protestoj sur placo Tian An Men en Komuneja kategorio

Protestoj sur placo Tian An Men okazis en Pekino en 1989.

Citaĵoj

[redakti]

Zbigniew Brzeziński

[redakti]
Citaĵo
« Sanga buĉado sur placo Tian An Men en 1989 estigis fortan kritikon fare de homrajtaj defendantoj, deklarintaj ke entuziastoj de tutmondiĝo estas indiferentaj al homaj rajtoj»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« [reago de George H. W. Bush al subpremo de la protestoj sur placo Tian An Men] Fine li elektis relative mildan esprimon de riproĉo kaj sekvis sekreta misio al Pekino fare de Brent Scowcroft, kiu kredigis la ĉinojn ke usona reago estos formala. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« [reago al subpremo de la protestoj sur placo Tian An Men] Esperoj de usonanoj pri mildigo de reprezalioj ne efektiviĝis, sed administracio klarigis la ĉinan nepacigeblon per timoj, kaŭzitaj de renverso kaj ekzekuto de komunista diktatoro Nicolae Ceaușescu, okazinta preskaŭ samtempe. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« [antaŭ la Golfa milito] George H. W. Bush ankaŭ sin turnis al ĉinoj, memoriginte pri sia tolerema reago al la buĉado en placo Tian An Men. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]

Henry Kissinger

[redakti]
Citaĵo
« Eventoj sur la placo Tian An Men havis pli komplikan karakteron ol simple kontraŭkomunista ribelo. Ili havis tri kialojn. Unue, la ribelo de studentoj, kiu sin bazis sur okcidentaj demokratiaj principoj; due ribelo de laboristoj, kiuj insistis pri forigo aŭ almenaŭ malgrandigo de maljustaĵoj, fiagoj kaj problemoj, kaŭzitaj de ekonomia reformo, kaj fine interna lukto en la komunista partio ĉefe koncerne sekvojn de la ekonomia reformo. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Kiam Deng Xiaoping kaj liaj kolegoj decidis rompi la tendencon, akceptinte merkatan ekonomion kaj malcentralizitan decidofaradon, ili unuigis — je la komenca etapo de la reformoproblemojn de la centralizita planado kun problemoj de la libera merkato. Provo fari tiel ke la prezoj spegulu realajn elspezojn kaŭzas prezokreskon, almenaŭ je mallongga distanco. Inflacia eksplodo iĝis unu el lanĉiloj de la tumultoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Deng Xiaoping preferis akcepti paradoksecon de la situacio, insistante je politika stabileco por havi eblecon fini la socio-ekonomian revolucion. Laŭ lia opinio, li luktis kontraŭ ĥaoso, ne kontraŭ demokratio. "Mi restas la reformisto, — diris al mi Deng duonjaron post la subpremo de la ribelo sur Tian An Men, sed se estus perdita la stabileco, por ĝia restarigo necesus la vivo de la tuta generacio". »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aliaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Buĉado sur placo Tian An Men ŝokis Brzeziński»
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Teorio de modernigo de sociaj institucioj instigis supozi ke fine de la 1980-aj kreskanta meza klaso en Ĉinio postulos demokratiigon, sed post murdoj sur placo Tian An Men tio ne okazis. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« [post la protestoj] Ni ne permesos al “abstrakta ideo de homaj rajtoj” influi niajn rilatojn kun Ĉinio»
— Kiichi Miyazawa
Citaĵo
« Dum la eventoj sur placo Tian An Men mi laboris en la registaro. Kaj ni aplikis kontraŭ ĉinoj sankciojn, speciale en milita sfero. Sed ni tuj kontaktis Ĉinion kaj diris: “Jen kio okazas: ni ne ŝatas kion vi faris. Ni malkonsentas kun viaj agoj. Sed niaj rilatoj estas tiom gravaj por ni ambaŭ, ke ni devas trovi elirejon el tiu ĉi situacio”. Tio okupis certan tempon, sed ni sukcesis konservi la rilatojn — parte fuŝinte nian imagon de plendantoj por homaj rajtoj»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭ

[redakti]