Konkurenco

El Vikicitaro
(Alidirektita el Konkuranto)
Konkurenco
Konkurenco
Konkurenco
Aliaj projektoj
Konkurenco en Vikipedio
Konkurenco en Vikivortaro

Konkurenco estas komerca, industria, negoca konkurado, do strebas pene superi alian, kiu havas la saman difinitan celon.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« La nelimigita konkurenco tiel ofte defendata ne lasas al ni la postvivadon de la plej taŭgaj. La senskrupuloj plej bone sukcesas amasigi riĉaĵojn» « The unrestricted competition so commonly advocated does not leave us the survival of the fittest. The unscrupulous succeed best in accumulating wealth. »
— Rutherford B. Hayes
Citaĵo
« Tiuj kiuj plej bruas pri libereco ofte havas malpli da ŝancoj esti feliĉaj en libera socio. Malkontentuloj, subpremataj de siaj mankoj, sian malsukceson atribuas al ekzistanta ordo. Efektive ilia pleja deziro estas fini per “libereco por ĉiuj”. Ili volas likvidi liberan konkurencon kaj aliajn severajn ekzamenojn, al kiuj senĉese subiĝas persono en libera socio. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]