Saltu al enhavo

Pakistano

El Vikicitaro
Pakistano
Pakistano
Pakistano
Aliaj projektoj
Pakistano en Vikipedio
Pakistano en Komunejo
Pakistano en Komuneja kategorio
Pakistano en Vikivortaro
Pakistano en Vikinovaĵoj

Pakistano estas la lando en Suda Azio.

Citaĵoj

[redakti]

Zbigniew Brzeziński

[redakti]
Citaĵo
« En Pakistano oni diras ke la lando ekzistas danke al tri “a”: Alaho, Ameriko kaj armeo. Alaho estas malproksima, Ameriko ankaŭ fora kaj krome malklera. Sed la armeo estas surloke. Kaj pro tio monolita karaktero de la armeo restas por iu tempo centra faktoro de la pakistana politiko»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« En Pakistano la landon regas armeo, ne Pervez Muŝaraf. Muŝaraf ne regas eĉ la armeon. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Samuel P. Huntington

[redakti]
Citaĵo
« Angla advokato Muhammad Ali Jinnah iĝis pakistanano Quaid-i-Azam... Ateisto Jinnah iĝis fervora adepto de islamo kiel bazo de la Pakistana ŝtato»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Laŭ sia esenco sufiĉe proksimaj restis rilatoj inter Pakistano, Irano kaj Ĉinio, kiuj kristaliĝis komence de la 1990-aj jaroj post vizitoj de prezidanto Yang Shangkun al Irano kaj Pakistano kaj de prezidanto Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani al Pakistano kaj Ĉinio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Brent Scowcroft

[redakti]
Citaĵo
« Pakistano dum dispartigo de Hindio en 1947 ricevis, se diri figursence, malbonajn kartojn. Ĝi ricevis areojn, enloĝatajn de triboj — la plej malkvietajn regionojn. Ĝi ne ricevis partion la Barata Nacia Kongreso, kiu donis al Barato senton de unueco. Pakistananoj malsukcesis krei demokration — tie ĉiam okazis ŝtatrenversoj; civila registaro estis malkapabla funcii kaj dronis en korupto, kaj militistoj estis renversantaj ĝin kaj iun tempon regantaj memstare, poste ili estis denove fordonantaj la potencon al civilaj registaroj — kaj ĉio komenciĝis denove. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« La sola akso de la pakistana unueco estas armeo»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭ

[redakti]