Fundamentismo

El Vikicitaro
Fundamentismo
Aliaj projektoj
Fundamentismo en Vikipedio
Fundamentismo en Komuneja kategorio
Fundamentismo en Vikivortaro

Fundamentismo estas reveno al supozata fundamento de ideologio, religio ks, por interpreti ties instruojn laŭvorte kaj realigi ties preskribojn en la nuno, eĉ se la ĝenerala evoluo kontraŭas ilin.

Citaĵoj[redakti]

Jean Baudrillard[redakti]

Citaĵo
« Ni ne praktikas striktan fundamentisman tradiciismon, ni praktikas mildan, rafinitan kaj hontindan demokratian tradiciismon de totala konsento. Tamen tiu ĉi konsenta tradiciismo (la fundamentismo de la Klerismo, homaj rajtoj, maldekstreco de la potencoj, intelekta memskoldado kaj sentimentala humanismo) estas same severa kiel ĉiu ajn religia fundamentismo aŭ triba tradiciismo de la prahistoriaj socioj… Diferenco inter tiuj du tipoj da tradiciismo (la strikta kaj milda) konsistas en tio, ke la nia (milda) havas ĉiujn resursojn por ekstermi la alian kaj ne rezignas je tiu ebleco. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« …la liberala ideo, ankoraŭ nova kaj freŝa, jam ekmortas en konscio kaj moroj, kaj la liberala tutmondiĝo estos plenumata en la formo tute mala: forme de politika tutmondiĝo, totala kontrolado kaj teroro de sekureco. Liberaligo finiĝos per maksimuma subigo kaj limigo kaj kaŭzos kreadon de socio, kiu estos maksimume proksima al la fundamentisma. »
— Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Barato estas pli zorgita je la afgana fundamentismo ol je tiu irana kaj oble pli forte maltrankvilas pro financa subteno de islama fundamentismo fare de Sauda Arabio ol pro nepacigeblo de Saddam Hussein»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Vidu ankaŭ[redakti]