Saltu al enhavo

Latinameriko

El Vikicitaro
Latinameriko
Latinameriko
Latinameriko
Aliaj projektoj
Latinameriko en Vikipedio
Latinameriko en Komunejo
Latinameriko en Komuneja kategorio
Latinameriko en Vikivortaro
Latinameriko en Vikinovaĵoj

Latinameriko estas parto de Ameriko, enloĝata de portugal- kaj hispanlingvaj popoloj.

Citaĵoj

[redakti]

Samuel P. Huntington

[redakti]
Citaĵo
« Latinamerikon oni povas konsideri subcivilizacio ene de la okcidenta civilizacio aŭ kiel apartan civilizacion, proksime ligitan al la Okcidento kaj ne decidintan ĉu ĝi apartenas al la Okcidento aŭ ne. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Nombro de protestantoj tie kreskis de proksimume 7 milionoj da homoj en 1960 ĝis 50 milionoj en 1990. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Disvastiĝo de protestantismo inter la malriĉularo de Latinameriko estas fakte ne anstataŭigo de unu religio per alia, sed ĉefe drasta kresko de religia fideleco kaj partopreno, okazantaj dum formalaj kaj pasivaj katolikoj iĝis aktivaj kaj ardaj evangeliistoj. Tiel en Brazilo komence de la 1990-aj jaroj 20% de la loĝantaro konsideris sin protestantoj, 73% katolikoj, sed dimanĉe en protestantaj preĝejoj estis pli ol 20 milionoj da homoj dum en la katolikaj ĉirkaŭ 12 milionoj. Same kiel aliaj mondreligioj, kristanismo trapasas etapon de renaskiĝo, ligita al moderniĝo, kaj en Latinameriko ĝi prenis formon pli protestantan ol katolikan. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Historie la Okcidento havis kutime kelkajn akso-landojn; nun ĝi havas du aksojn: Usono kaj franca-germana akso en Eŭropo, plus drivanta inter ili aldona povocentro forme de Britio. Islamo, Latinameriko kaj Afriko ne havas akso-landojn. Parte tio klarigeblas per imperiismo de la okcidentaj potencoj, kiuj estis kundividantaj Afrikon, Proksiman Orienton kaj en antaŭaj jarcentoj malpli grandskale ankaŭ Latinamerikon. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Brazilo por Latinameriko estas same kiel Irano por islamo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Fine latinamerika civilizacio povos aldoniĝi al triaksa okcidenta civilizacio kaj iĝi ĝia subvarianto. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Krom kelkaj latinamerikaj landoj, registaroj ne deziras aliĝi al lukto por tio, kion ili konsideras “imperiismaj homaj rajtoj”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Dum Latinameriko iĝas ĉiam pli simila al la Okcidento, Afriko iĝas ĉiam malpli simila al ĝi. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Henry Kissinger

[redakti]
Citaĵo
« La militoj inter la landoj de Latinameriko fakte estas ekskluditaj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Argentino kaj Brazilo superis tion kio en iu momento ŝajne aŭguris komencon de nuklearmila konkuro. Ambaŭ landoj oficiale promesis ĉesigi iujn ajn strebojn al la kreado de nukleaj armiloj aŭ sistemoj de ilia sendado. Tiukampe ili aliĝis al Meksiko, kiu deklaris sian sindevigon rezigni je la kreado de nuklea potencialo jardekon pli frue. La aliaj landoj de Latinameriko sekvis la ekzemplon. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aliaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Rimarkinda fenomeno observeblas tre proksime al ni: en Latinameriko fortiĝas ligo inter evoluo de demokratio kaj kresko de kontraŭusona humoro. »
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]

Vidu ankaŭ

[redakti]