Inflacio estas ekonomia malekvilibro, karakterizata de ĝenerala plialtiĝo de la prezoj, kaj atribuata jen al troa plimultiĝo de la papermona kvanto en cirkulado, jen al daŭra maladaptiĝo de la totalaj propono kaj postulo.
« [pri allogeco de la trezoroj] Pasio, kun kiu homoj altiriĝas al tiaj eblecoj, supozigas absolutan kredon je la konsistigantaj trezorojn unuojn. Pri la forto de tiu ĉi fido malfacilas ekhavi troan imagon. La homo mem identigas sin kun sia monunuo. Dubo pri ĝia valoro por li estas ofenda, ĝia malstabileco subfosas lian kredon je si mem. Falo de la monunuo tuŝas la homon proksime, li sentas propran humiliĝon. Kiam tiu ĉi procezo rapidiĝas kaj venas inflacio, la senvaloriĝintaj homoj formas amasajn strukturojn de tia speco, kiujn oni povas rekte kaj senpere identigi kun la amasoj de la fuĝo. Ju pli homoj perdas, des pli similas iliaj sortoj. »
« Oni povas diri, ke en niaj nuntempajcivilizoj, krom la militoj kaj la revolucioj, ekzistas nenio, kion oni povus kompari kun inflacio laŭ ĝiaj longdaŭraj sekvoj. La ŝokoj, kiujn ĝi estigas, estas tiom profundaj, ke pri ili oni preferas silenti aŭ forgesi. Kaj povas esti, oni simple timas agnoski ĉe la mono, kies valoron la homoj mem artefarite difinas, amasoforman efikon, kiu grave superas ilian originan destinon kaj kaŝas en si ion mallogikan kaj senfine hontindan. »
« Inflacion oni povas nomi la sorĉistinasabatorgio de senvaloriĝo, kie la homoj kaj la monunuo je specifa maniero unuiĝis unu al alia. Unu prezentiĝas anstataŭ la alia, la homo sentas sin same malbone kiel la mono, kiu fartas ĉiam pli malbone; kaj ĉiuj kune homoj estas kondamnitaj je tiu aĉa mono, kaj same ĉiuj kune sentas propran neplenvalorecon. »
« [pri inflacio Sed ankaŭ la amaso entute ne forgesas sian senvaloriĝon: la homoj, subiĝintaj al la senvalorigo, ekserĉas iun, kiu estas eĉ malpli signifa ol ili mem, kiun ili povus neglekti kiel oni neglektis ilin mem. Ne sufiĉas aliĝi al tiu neglekto tie, kie ĝi jam haveblas, konservante ĝin je la sama nivelo kiel ĝi ekzistis antaŭe. Aperis bezono pri dinamika procezo de la humiligo: la objekton necesas trakti tiel, ke ĝi signifu ĉiam malpli kaj malpli, kiel la monunuo dum la inflacio, por ke finfine transformi ĝin je kompleta nenio. Poste oni povos forĵeti ĝin kiel malnovan paperon aŭ fordoni por reciklado.
Kiel objekton por kontentigo de tiu ĉi bezono dum la inflacio en GermanioHitlero elektis la judojn. Ili estis kvazaŭ kreitaj por tio: ili havas aferojn pri mono, ili bone oirentiĝas pri translokado de la monamasoj kaj ŝanceliĝoj de la kurzoj, ili estas bonŝancaj spekulantoj, ili amasiĝis en la borsoj, kie ilia tuta konduto kaj aspekto tiom draste kontrastas kun la armeaidealo de la germanoj. »
« Rilate la judojnnacional-socialismo ekzakte reproduktis procezon de la inflacio. Komence oni atakis ilin, reprezentante ilin kiel aĉajn kaj danĝerajn homojn, aljuĝante al ili malamikajn intencojn; la procezo de senvaloriĝo iris plu; ĉar la propraj ne sufiĉis, oni komencis kolekti la judojn el la konkeritaj landoj; finfine oni laŭvorte transformis ilin je lokustoj, kiujn eblas senpune ekstermi milionope. »
« Tiu dueca procezo de paralizo kaj inercio, rapidiĝo en malpleno, troeco de la produktado ĉe manko de la sociala enhavo kaj finaj celoj, spegulas ankaŭ duecan fenomenon, kiun oni kutimas juĝi al la krizo: inflacio kaj senlaboreco. »