Gilbert Keith Chesterton

El Vikicitaro
G. K. Chesterton
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Gilbert Keith CHESTERTON (naskiĝis la 29-an de majo 1874 - mortis la 14-an de junio 1936) estis brita ĵurnalisto kaj verkisto.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Homoj, komencantaj lukton kontraŭ eklezio je la nomo de libereco kaj humaneco, pereigas liberecon kaj humanecon nur por batali kontraŭ la eklezio [...] Sekularigistoj ne detruis la diajn valorojn, sed (se tio povus konsoli ilin) ili ŝanceligis la valorojn surterajn. »
— Gilbert Keith Chesterton, Ortodoksio // Eterna homo
Citaĵo
« Ni amas ion, kiam ni pensas, ke ni povas perdi ĝin. »
Citaĵo
« En ĉiuj religioj, la malriĉuloj pli kredas ol la riĉuloj. »
Citaĵo
« La aventuro eble estas freneza, sed la aventuristo devas esti prudenta. »
Citaĵo
« La naturo ne estas patrino, sed fratino. »
Citaĵo
« Ideoj estas danĝeraj, sed la viro por kiu ili estas plej danĝeraj estas la viro sen ideoj. »
Citaĵo
« La malbona afero ne estas, ke ili ne kapablas trovi la solvon. La malbona afero estas, ke ili ne povas vidi la problemon»
Citaĵo
« Ĉiuj viroj en la historio, kiuj faris ion por la estonteco, havis siajn okulojn direktitajn al la pasinteco»
Citaĵo
« Senpartieco estas pompa nomo por indiferenteco, kiu estas eleganta nomo por nescio. »
— The Speaker (15-an de decembro 1900)
Citaĵo
« Nur unu afero postulas veran kuraĝon por diri, kaj tio estas vero» « There is only one thing that it requires real courage to say, and that is a truism. »
— G.F. Watts (1904)
Citaĵo
« La enigmoj de Dio pli kontentigas ol la solvoj de homo. » « The riddles of God are more satisfying than the solutions of man. »
— "The Book of Job: An introduction" (1907)
Citaĵo
« La Biblio diras al ni ami niajn proksimulojn, kaj ankaŭ ami niajn malamikojn; probable ĉar ili ĝenerale estas la samaj homoj. » « The Bible tells us to love our neighbors, and also to love our enemies; probably because they are generally the same people. »
— Illustrated London News (16-an de julio 1910)
Citaĵo
« Ĉiu registaro estas malbela neceso. » « All government is an ugly necessity. »
— A Short History of England (1917)
Citaĵo
« Ŝanĝo de opinioj estas preskaŭ nekonata ĉe maljuna militisto» « A change of opinions is almost unknown in an elderly military man. »
— A Utopia of Usurers (1917)
Citaĵo
« La tuta moderna mondo dividis sin en Konservativuloj kaj Progresemuloj. La afero de Progresemuloj estas daŭre erari. La afero de konservativuloj estas malhelpi korektadon de eraroj. » « The whole modern world has divided itself into Conservatives and Progressives. The business of Progressives is to go on making mistakes. The business of Conservatives is to prevent mistakes from being corrected. »
— Illustrated London News (1924)
Citaĵo
« La malriĉuloj kontraŭas regi malbone, dum la riĉuloj kontraŭas regi entute. » « The poor object to being governed badly, while the rich object to being governed at all. »
— Citita en Grace at the Table: Ending Hunger in God's World (1999)
Citaĵo
« Ĉiuj revolucioj estas doktrinaj - kiel tiu franca, aŭ tiu, kiu enkondukis kristanismon. » « All revolutions are doctrinal — such as the French one, or the one that introduced Christianity. »
— The Defendant (1901)
Citaĵo
« La plej nekredebla afero pri mirakloj estas, ke ili okazas. »
— The Innocence of Father Brown (1911)
Citaĵo
« Arĝento estas kelkfoje pli valora ol oro, tio estas en grandaj kvantoj. »
— The Innocence of Father Brown (1911)
Citaĵo
« Dogmo ne signifas foreston de penso, sed finon de pensado. »
Citaĵo
« Dungantoj donos tempon por manĝi, tempon por dormi; ili timas tempon por pensi. » « Employers will give time to eat, time to sleep; they are in terror of a time to think. »
— Utopia of Usurers (1917) p. 31
Citaĵo
« Materiistoj kaj frenezuloj neniam havas dubojn. » « (angle) Materialists and madmen never have doubts. »
— Gilbert Keith Chesterton
Citaĵo
« Estas vojo de la okulo al la koro, kiu ne iras tra la intelekto. » « (angle) There is a road from the eye to the heart that does not go through the intellect. »
— Gilbert Keith Chesterton