Albanoj

El Vikicitaro
Albanoj
Albanoj
Albanoj
Aliaj projektoj
Albanoj en Vikipedio
Albanoj en Komunejo
Albanoj en Komuneja kategorio

Albanoj estas etno loĝanta precipe en Albanio kaj Kosovo.

Citaĵoj[redakti]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Antaŭ la milita kampanjo fare de NATO prezidanto Bill Clinton en parolo antaŭ la serba popolo konfirmis aktualan politikon de Usono: Aliancanoj de NATO subtenas Kosovon kiel parton de via lando". Kaj li aldonis ke "la interkonsento garantios rajtojn de ĉiuj homoj en Kosovo — de la etnaj serboj kaj albanoj en Kosovo". »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Albanoj militis ne por aŭtonomio, ili militis por sendependeco kaj certe ne por resti sub suvereneco de Jugoslavio. Kaj ili montris sian aliron kiam ili okazigis etnajn purigadojn rilate al ducent mil serboj en sia teritorio post la venko de NATO»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Almenaŭ triono de loĝantaro de Makedonio estas albanoj, ekzistas ankaŭ signifaj albanaj minoritatoj en Montenegro kaj Norda Grekio. Sendependeco de Kosovo tute certe stimulos postulojn de almenaŭ aŭtonomio por tiuj ĉi etnaj minoritatoj — kaj verŝajne sekvigos gerilan militon, speciale en Makedonio. Ĉe tio tre probable povas aperi movado por Granda Albanio, unuigonta la nuntempan Albanion, Kosovon kaj ĉiujn albanajn malplimultojn en la aliaj landoj, kiuj sukcesos atingi aŭtonomion. Realigo de ĉiuj albanaj streboj prezentiĝos por ĉiuj landoj, kiuj luktis por sendependeco en la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcento kvazaŭ filmo, montrita en inversa direkto, en kiu renaskiĝanta islamo refaras rezultojn de sia lukto por sendependeco. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Vidu ankaŭ[redakti]