Angla lingvo

El Vikicitaro
Angla lingvo
Angla lingvo
Angla lingvo
Aliaj projektoj
Angla lingvo en Vikipedio
Angla lingvo en Komunejo
Angla lingvo en Komuneja kategorio
Angla lingvo en Vikivortaro

La angla lingvo estas ĝermana lingvo parolata en kelkdek landoj tra la mondo.

Citaĵoj[redakti]

Samuel P. Huntington[redakti]

Citaĵo
« Parto de la angloparolantoj en la mondo reduktiĝis de 9,8% en 1958 ĝis 7,6% en 1992. Procentaĵo de loĝantaro de la mondo parolanta en la kvin ĉefaj eŭropaj lingvoj (la angla, franca, germana, portugala, hispana) malkreskis de 24,1% en 1958 ĝis 20,8% en 1992. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« [pri la angla] …lingvo, kiu ne estas gepatra por 92% de la monda loĝantaro, ne povas esti mondolingvo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Uzado de la angla lingvo tamen estas interkultura komunikilo; ĉi tie estas supozata ekzistado de diversaj kulturoj. Tio estas komunikilo, ne signo de identeco aŭ komuneco. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Kiel rimarkigis la gvida esploristo-lingvisto Joshua Fishman, lingvo pli probable estos akceptita kiel lingua franca aŭ universala lingvo de vasta komunikado, se ĝi ne estas identigata kun konkreta etna grupo, religioideologio… Uzado de la angla kiel interkultura komunikilo helpas do konservi diferencojn en kultura identeco de la popoloj. Nome pro tio ke homoj deziras konservi sian propran kulturon, ili uzas la anglan por komuniki kun reprezentantoj de la aliaj kulturoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« …parto de la angloparolantoj en la barata loĝantaro restas sufiĉe stabila — de 2 ĝis 4%. Ekster la malvasta elito, uzanta anglalingan dokumentaron, la angla eĉ ne ludas la rolon de lingua franca»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« [pri postkoloniisma epoko] Post akiro de sendependeco tamen elitoj de tiuj ĉi landoj bezonis diferencigi sin de simpla popolo de siaj socioj. Rimedo estis trovita: libera posedo de la angla, franca kaj aliaj okcidentaj lingvoj. Rezulte de tio al reprezentantoj de ne-okcidentaj elitoj ofte oble pli facilas komuniki kun loĝantoj de la Okcidento kaj unu kun alia ol kun popolo de sia lando... »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« La araba forpremas la francan en Nordafriko, la urdua okupas lokon de la angla kiel lingvo de administrado kaj edukado en Pakistano, kaj en Barato amaskomunikiloj, uzantaj lokajn lingvojn, anstataŭas tiujn anglalingvajn. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Dum sia unua vizito al Pekino, okazinta en la 1990-aj jaroj, Lee Kuan Yew ĉiam insistis ke la interparoloj okazu ne en la ĉina, sed en la angla. Apenaŭ li farus tion post du jardekoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« [ Ĉinio klopodos] subteni uzadon de la mandarena versio de la ĉina lingvo kiel dua lingvo kaj laŭgradan anstataŭigon per ĝi de la angla kiel lingvo de internacia komunikado en Orienta Azio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

  • En tiu 21a jarcento, la superreganta povo estas Usono, la superreganta lingvo estas la angla, la superreganta ekonomia modelo estas la angla-saksa kapitalismo.
    • In this twenty-first century, the dominant power is America; the global language is English; the pervasive economic model is Anglo-Saxon capitalism.
    • Margaret Thatcher (Dirite la 19-an de julio 2000, en la Universitato de Stanford)
  • Doni la scipovon de la angla al milionoj da homoj signifas sklavigi ilin. (...) Estas notinde ke per ricevado de angla edukado ni jam sklavigis la nacion.
    • To give millions a knowledge of English is to enslave them. (...) It is worth noting that by receiving English education we have enslaved the nation. (Hind Swaraj Ch.18)
    • Mohandas Karamchand Gandhi

Vidu ankaŭ[redakti]