Saltu al enhavo

Rilatoj de Barato kaj Usono

El Vikicitaro
Rilatoj de Barato kaj Usono
Rilatoj de Barato kaj Usono
Rilatoj de Barato kaj Usono
Aliaj projektoj
Rilatoj de Barato kaj Usono en Vikipedio
Rilatoj de Barato kaj Usono en Komuneja kategorio

Rilatoj de Barato kaj Usono ampleksas ĉiujn rilatojn inter Barato kaj Usono.

Citaĵoj

[redakti]

Zbigniew Brzeziński

[redakti]
Citaĵo
« Usono ne povas subteni Baraton kontraŭ Pakistano, nek kontraŭ Ĉinio, sen pagi neakcepteble altan strategian prezon aliloke: en Afganio, se ĝi elektos la kontraŭpakistanan kurson, aŭ en Fora Oriento, se temos pri la kontraŭĉina alianco. Pro ĉiuj ĉi internaj kaj eksteraj faktoroj Barato nur en limigita kadro povas esti aliancano de Usono en longdaŭra politiko de formado — jam sen paroli pri perforta starigado — de pli stabila sistemo de rilatoj ene de la Tutmonda Balkanio»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« …Barato, Rusio kaj Ĉinio preferis teniĝi flanke de rekta partopreno en penaj (ofte neadekvataj) klopodoj de Usono deteni la regionon [ Eŭrazion] droni en maturiĝantaj etnaj kaj religiaj konfliktoj. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« …stabileco de Azio parte dependos de tio kiel reagos Usono al eventoj en du kruciĝintaj regionaj trianguloj kun la centro en Ĉinio. La unuan triangulon konsistigas Ĉinio, Barato kaj Pakistano. La duan — Ĉinio, Japanio kaj Koreio akompane de la ŝtatoj de Sud-Orienta Azio. En la unua kazo la ĉefa streĉocentro kaj fonto de malstabileco estos Pakistano. En la dua — Koreio (ambaŭ Koreioj, la Norda kaj Suda) kaj (aŭ) eble Tajvano»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Henry Kissinger

[redakti]
Citaĵo
« ...milita alianco de Usono kun Pakistano en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, kvankam ĝi estis direktita kontraŭ Sovetunio kaj Ĉinio, damaĝis la usono-baratajn rilatojn dum la Malvarma milito»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« En la nordo je Himalajo Usono havas neniujn naciajn interesojn, kiuj ebligus al ĝi sin engaĝi je lima diskuto inter Ĉinio kaj Barato antaŭ ol unu el la landoj provos atingi siajn celojn per forto. Tiu ĉi demando ne apartenas al tiuj por kiuj Usono indus riskigi siajn rilatojn kun ĉiu el tiuj ĉi landoj. Tio estas klasika kazo de neceso kompreni limojn de la usonaj interesoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Vidu ankaŭ

[redakti]