Rilatoj de Ĉinio kaj Usono

El Vikicitaro
Rilatoj de Ĉinio kaj Usono
Rilatoj de Ĉinio kaj Usono
Rilatoj de Ĉinio kaj Usono
Aliaj projektoj
Rilatoj de Ĉinio kaj Usono en Vikipedio
Rilatoj de Ĉinio kaj Usono en Komuneja kategorio

Rilatoj de Ĉinio kaj Usono ampleksas politikajn, ekonomiajn kaj aliajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Potenciale la plej danĝera scenaro de evoluo de la eventoj povus esti kreado de “kontraŭhegemonia” koalicio kun partopreno de Ĉinio, Rusio kaj eble Irano, kiujn unuigos ne ideologio, sed interligantaj ilin ofendiĝoj. Tia evoluo de la eventoj povos memorigi per sia skalo kaj grandeco problemon, kiun foje kreis jam la ĉino-sovetia bloko, kvankam ĉi-foje Ĉinio, plej verŝajne, estos gvidanto kaj Rusio gvidato. Por preventi kreadon de tiu ĉi bloko, kiom ajn malverŝajne tio estu, Usono devos montri geopolitikan lertecon samtempe en la okcidenta, orienta kaj suda limoj de Eŭrazio»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Geografie pli limigitan, sed potenciale eĉ pli gravan problemon povus reprezenti la ĉino-japana “akso”, kiu povus aperi sekvante ruiniĝon de la usonaj pozicioj en Fora Oriento kaj revoluciajn ŝanĝojn en vidpunkto de Japanio pri la tutmondaj problemoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« …koalicio de Rusio samtempe kun Ĉinio kaj Irano povas aperi nur en tiu kazo, se Usono estos tiom mallongvida, ke kaŭzos antagonismon kun Ĉinio kaj Irano samtempe. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« [pri Meza Azio kaj Proksima Oriento] Kreskanta ekonomia ĉeesto de Ĉinio en la regiono kaj ĝia politika subteno de la regiona sendependeco ankaŭ koincidas kun la interesoj de Usono. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« [pri Orienta Azio] Tamen en pli malproksima estonteco, laŭ ĉinaj strategiaj kalkuloj, la usona hegemonio ne povos daŭri… Tio donos al Ĉinio eblecon kunpuŝigi Usonon kaj Japanion unu kontraŭ la alia, kiel ĝi jam faris antaŭe, kunpuŝiginte Usonon kaj Sovetunion. Laŭ opinio de Pekino, venos tempo kiam Usono komprenos ke por konservi sian influon en Azio-Pacifika regiono ĝi ne havos alian elekteblon krom sin turni al sia natura partnero en la kontinenta Azio [do al Ĉinio]. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« La nuna usona timo antaŭ dominado de Ĉinio memorigas la relative antaŭnelongan usonan paranojon rilate Japanion. La japanofobio transformiĝis nun je ĉinofobio»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« La Granda Ĉinio, speciale post digestado de Honkongo, preskaŭ tutcerte pli energie postulos reunuiĝon de Tajvano kun la kontinento. Necesas ĝuste pritaksi la fakton, ke Ĉinio neniam aprobis porĉiaman apartiĝon de Tajvano. Do en iu momento tiu demando povus kaŭzi rektan konfrontiĝon de la usonanoj kontraŭ la ĉinoj. Sekvoj de tio estus por ĉiuj engaĝitaj flankoj la plej malbonaj: la ekonomiaj perspektivoj de Ĉinio estos prokrastitaj, rilatoj de Usono kun Japanio povus iĝi tre streĉaj, kaj klopodoj de la usonanoj pri kreado de stabila ekvilibro de la fortoj en Orienta Eŭrazio povus esti fuŝitaj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Usono fakte ne havas specialan intereson pri la apartiĝinta Tajvano. Efektive ĝia reala pozicio estis kaj devas resti la penso, ke ekzistas nur unu Ĉinio. Sed tio kiel Ĉinio postulas la reunuiĝon povas damaĝi vive gravajn interesojn de Usono kaj la ĉinoj devas klare kompreni tion. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Samtempe Usono devas — plenumante promeson, donitan al Ĉinio — sin deteni de rekta aŭ nerekta subtenado de iu ajn internacia altigo de la statuso de Tajvano»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Iel ajn pro historiaj kaj geopolitkaj kialoj Ĉinio devas konsideri Usonon sia natura aliancano. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Nome tra proksimaj politikaj rilatoj kun Japanio, Usono povos memfide ekiri renkonte al streboj de Ĉinio en la regiono, kontraŭante ĉe tio elmontrojn de ĝia arbitrado. Nur sur tiu ĉi bazo povas esti atingita komplika triflanka kompromiso, inkluzivanta povon de Usono je la monda nivelo, dominantan pozicion de Ĉinio en la regiono kaj gvidan pozicion de Japanio je la internacia nivelo. Tamen tiu ĝenerala geostrategia kompromiso povas esti detruita de neracia vastigo de milita kunlaboro de Usono kaj Japanio. Japanio ne devas ludi rolon de nesinkigebla aviadila ŝipo en Fora Oriento, ĝi ankaŭ ne devas esti la ĉefa milita partnero de Usono en Azio aŭ potenciale gvidanta ŝtato en Azia regiono. »
— Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Usono ne povas subteni Baraton kontraŭ Pakistano, nek kontraŭ Ĉinio, sen pagi neakcepteble altan strategian prezon aliloke: en Afganio, se ĝi elektos la kontraŭpakistanan kurson, aŭ en Fora Oriento, se temos pri la kontraŭĉina alianco. Pro ĉiuj ĉi internaj kaj eksteraj faktoroj Barato nur en limigita kadro povas esti aliancano de Usono en longdaŭra politiko de formado — jam sen paroli pri perforta starigado — de pli stabila sistemo de rilatoj ene de la Tutmonda Balkanio»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« [antaŭ la Golfa milito] George H. W. Bush ankaŭ sin turnis al ĉinoj, memoriginte pri sia tolerema reago al la buĉado en placo Tian An Men»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Necesas rimarkigi ke kaze de Ĉinio malnova historia ofendo povintus fortiĝi pro persona malkontento, kaŭzita de tute absurda traktado de vizito de prezidanto Hu Jintao al Vaŝingtono fine de printempo 2006 flanke de administracio de George W. Bush. Blanka Domo rifuzis aranĝi oficialan tagmanĝon omaĝe al li; dum ceremonio post lia alveno al la Blanka Domo nacia himno de Ĉinio estis anoncita kiel himno de Respubliko Ĉinio (tiel sin nomas Tajvano); oficiala parolado de Hu responde al la aranĝita por li akcepto estis rompata de krioj kaj diroj kaj sekurecservo de la Blanka Domo bezonis ioman tempon por forigi la kriemulojn. Malfruvespere apud Blair House kie gastis Hu, okazis protesta manifestacio akompanata de krioj; dum neoficiala tagmanĝo aranĝita en la urbo ne okazis tradiciaj por tiaj kazoj plenumado de naciaj himnoj kaj alportado de standardoj. Konsiderante ke formo havas speciale gravan signifon en la ĉina kulturo, tiuj signoj de malestimo malbonigis la situacion. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Tre probable ke en iu momento ni alfrontos koalicion pli klare direktitan kontraŭ Usono, estratan de Ĉinio en Orienta Azio kaj Barato kaj Rusio en Eŭrazio. En ĝi povas esti engaĝita ankaŭ Irano. Kvankam nun tio ŝajnas malproksima […] »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Ĉinoj estas paciencaj kaj kalkulemaj. Do Usono kaj Japanio, same kiel vastiĝanta Atlantika komunumo, havas tempon por engaĝi Ĉinion je komuna respondeco pri tutmonda gvidanteco. En sekvaj jaroj Ĉinio iĝos aŭ ŝlosila ludanto en pli justa tutmonda sistemo aŭ la ĉefa minaco al stabileco de tiu sistemo pro interna krizo aŭ pro ekstera minaco. Pro tio Usono devas stimuli kreskantan partoprenon de Ĉinio en diversaj internaciaj institucioj kaj entreprenoj. »
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Ambaŭ usonaj partioj havas deziron asimili Ĉinion en la internacia sistemo. Por tio kompreneble necesas preteco de Usono adaptiĝi al realo. Asimilado de Ĉinio en la internacia sistemo malsimilas al asimilado de iu eta lando. Ĝi postulas laŭpaŝan ŝanĝon de la internacia sistemo mem kaj redifinadon de la nocio “usona gvidanteco”. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« [responde al rimarko ke li nomis Ĉinion “senkompata rivalo”] Jes, potenciala rivalo, senkompata kiam temas pri ĝiaj interesoj. Sed ĉu Usono kondutas alie? Niaj internaciaj komercaj operacioj, milde dirite, estas sufiĉe energiaj. Ankaŭ nin nenio haltigas se temas pri niaj vive gravaj interesoj. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Estas klare ke Ĉinio estas nia plej grava partnero en la azia kontinento. Japanio estas nia plej grava partnero en Pacifiko»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Se niaj rilatoj kun Ĉinio komencos malboniĝi, povos aperi tento restarigi la malnovan ĉina-sovetian aliancon. Mi persone ne opinias ke tio estas tre probable. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« …kiel konduti kun ĉinoj. Unuavice — kun estimo. Tio ne estas civilizacio, kiu ne permesos sin timigi aŭ edifi al si. Ĉinoj neimageble fieras pri siaj historio kaj kulturo kaj tute prave. Tio estas historio kaj kulturo de unu el plej grandaj landoj en la mondo. Se ni edifos al ili kiel ili devas konduti, ni nur incitos ilin. Due, ili estas inteligentaj. Tre inteligentaj estas iliaj gvidantoj… Se ni orgojle komencos instrui ilin, ili donos al ni rezolutan respondon kaj eĉ ne pritraktos niajn proponojn»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Se ni montros al ĉinoj iliajn erarojn kaj instruos ilin kiel konduti, ili ankaŭ povos respondi al ni — se ili entute respondos: “Kio pri viaj nigruloj? Kiel statas la aferoj pri maljusteco en Usono? Ĉu abismo de enspezoj inter riĉuloj kaj malriĉuloj plu kreskas?” »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Estas klare ke Ĉinio estas nia plej grava partnero en la azia kontinento. Japanio estas nia plej grava partnero en Pacifiko»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Kaj kvankam klare esprimita ideologia alternativo al Usono en tiu ĉi jarcento ankoraŭ ne aperis, se la usona sistemo perdos en la okuloj de la amasoj sian aktualecon, ĝin povas ombrigi per siaj sukcesoj la ĉina sistemo. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« …se Ĉinio ne flankeniros de sur komencita vojo kaj evitos grandan ekonomiansocian kolapson, ĝi povos iĝi la ĉefa rivalo de Usono en lukto por la tutmonda politika influo kaj eĉ finfine por la ekonomia kaj milita povoj. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« Nome post la financa krizo de 2007 flanke de Ĉinio oftiĝis kaj iĝis pli malkaŝa kritiko de la usona sistemo kaj de la tutmonda pozicio de Usono. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« …Barato, Rusio kaj Ĉinio preferis teniĝi flanke de rekta partopreno en penaj (ofte neadekvataj) klopodoj de Usono deteni la regionon [ Eŭrazion ] droni en maturiĝantaj etnaj kaj religiaj konfliktoj. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« …stabileco de Azio parte dependos de tio kiel reagos Usono al eventoj en du kruciĝintaj regionaj trianguloj kun la centro en Ĉinio. La unuan triangulon konsistigas Ĉinio, Barato kaj Pakistano. La duan — Ĉinio, Japanio kaj Koreio akompane de la ŝtatoj de Sud-Orienta Azio. En la unua kazo la ĉefa streĉocentro kaj fonto de malstabileco estos Pakistano. En la dua — Koreio (ambaŭ Koreioj, la Norda kaj Suda) kaj (aŭ) eble Tajvano»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« [pri problemoj de Ĉinio] …nenio el tio similas al la sistema kolapso de Sovetunio. La kreskanta influo de Ĉinio je la internacia situacio estas realo, kiun Usono devos akcepti, ne demonizante kaj nek preskaŭ nemaskite revante pri ĝia subita malapero. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« …klopodante altigi probablecon de la tutmonda partnereco kun Ĉinio, Usono devas neoficiale akcepti la geopolitikan dominadon de Ĉinio en la kontinenta Azio kaj ĝian stariĝon kiel la dominanta ekonomia povo en tiu ĉi regiono. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« Nemalgravan rolon en konstruado de stabilaj partneraj rilatoj inter Usono kaj Ĉinio ludos Japanio… Do laŭgrada repaciĝo de Ĉinio kaj Japanio ankaŭ estas inter la ĉefaj interesoj de Usono. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« Se la maltrankviliĝinta Usono kaj la tro memfida Ĉinio ne sukcesos bridi politikan malamikecon, ambaŭ landoj kun granda probableco dronos en la detrua por ambaŭ ideologia konfilkto. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« …se Ĉinio ne flankeniros de sur komencita vojo kaj evitos grandan ekonomiansocian kolapson, ĝi povos iĝi la ĉefa rivalo de Usono en lukto por la tutmonda politika influo kaj eĉ finfine por la ekonomia kaj milita povoj. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« Nome post la financa krizo de 2007 flanke de Ĉinio oftiĝis kaj iĝis pli malkaŝa kritiko de la usona sistemo kaj de la tutmonda pozicio de Usono»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« Ĉu povas Usono kaj Ĉinio — du esceptaj povoj — kunekzisti? Mi rifuzas la supozon ke ili ne povas, same kiel mi rifuzas la ideon ke ili ne devas. Mi opinias ke ni nepre devas provi kaj mi opinias ke ambaŭ flankoj estas sufiĉe raciaj, do ni sukcesos. Ĉe tio tamen necesas aldoni ke ĉe la horizonto videblas certaj nuboj. Bedaŭrinde rimarkindas tendenco demonigi unu la alian. »
— Zbigniew Brzeziński, En konversacio kun Charles Gati // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker[redakti]

Citaĵo
« Konatiĝo de Zbigniew Brzeziński kun Ĉinio okazis post kiam li iĝis rekonita fakulo pri la ekstera politiko kaj sovetologo. Unue li traktis Ĉinion kiel parton de la malamika al Usono sovetia bloko. Mankas iuj ajn informoj ke Brzeziński esploradis historion, ekonomion, kulturon kaj sociologion de Ĉinio kaj ŝajnas ke lin interesis nur kiel tiu ĉi lando disvastigas influon de Moskvo»
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« [pri Zbigniew Brzeziński kaj lia rilato al Ĉinio] Li traktis kvazaŭaliancon kontraŭ Sovetunio kiel rimedon garantii venkon en la Malvarma milito kaj pro tio li kroĉiĝis al la ideo fortigi diplomatiajn rilatojn kun Pekino, do li prenis sur sin la taskon kiun komencis plenumi, sed lasis nefinita Richard Nixon en 1971-1972. Li superis rezistadon en la administracio kaj kontraŭojn de la kongreso kaj Tajvano»
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« [pri Zbigniew Brzeziński kaj lia rilato al Ĉinio] Finfine, asertis li, tio estas la plej gravaj duflankaj rilatoj de Usono. Zorgiteco rilate la homajn rajtojn, minacon al la demokratia Tajvano kaj angoro pro la kreskanta povo de Ĉinio — ĉio ĉi estas duaranga; Brzeziński eĉ insistis pri kreado de G-2 — ĉina-usona “Granda Duopo” — por defendo de la usonaj interesoj»
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« [pri Zbigniew Brzeziński Eĉ pli, li konsilis al la usonanoj ne esperi pri disfalo de la [ĉina-sovetia] bloko. “Malkonsenta, sed solula Ĉinio” ene de sovetia orbito estas preferinda ol la sendependa Ĉinio, deziranta ekgvidi pli militeman alon de la komunista movado»
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Laŭe al la ĝenerala opinio de la usonaj analizistoj post la Kuba krizo, Brzeziński traktis Ĉinion kiel pli danĝeran minacon al la paco en pli fora perspektivo kompare al Sovetunio. Laŭ lia opinio necesis daŭrigi politikon de izolado de Ĉina Popola Respubliko. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Brzeziński subtenis la entreprenitan de Johnson-administracio grandskalan invadon en Vjetnamio, argumentante ke alikaze venkus Ĉinio»
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Ĝis 1968 Brzeziński kontraŭis paŝojn direkte al Ĉinio. Li ne traktis serioze supozojn ke post la morto de Mao Ĉinio ŝanĝiĝos kaj transiros al pli “evolua” politiko simila al la Ĥruŝĉov-“reviziismo”. Sed lian opinion kontraŭis opinio de la usona elito, esprimita dum kunsidoj de la Komitato pri internaciaj aferoj en la Senato en 1966 dum kiuj lia kolego laŭ la Universitato Kolumbio kaj ĉefa fakulo pri la nuntempa Ĉinio A. Doak Barnett plendis pri ĉesigo de ĉiuj provoj izoli Ĉinion. Barnett alvokis al kurso kiun oni povus nomi “detenado sen izolado”. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Laŭ ĵurnalistino kaj verkistino Elizabeth Becker, Brzeziński fanfaronis ke li kvazaŭ kuraĝis peti la ĉinojn subteni Pol Pot, kion Brzeziński kategorie neadis. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« [pri la unua renkontiĝo de Deng Xiaoping kaj Zbigniew Brzeziński] Deng Xiaoping tuj donis sinceran kaj rektan respondon: se Usono estas preta fari paŝon, ĝi devas rezigni je subteno de Tajvano. Tiukaze ankaŭ Ĉinio estos preta fari paŝon. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« [pri la unua renkontiĝo de Deng Xiaoping kaj Zbigniew Brzeziński kaj interparolo pri Tajvano] Deng Xiaoping ne kontraŭis ke iu esprimu “esperon” pri paca solvo de la afero. Sed Ĉinio neniam konsentos promesi pacan solvon kiel kondiĉon de normaligo [de rilatoj kun Usono]. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Brzeziński ellaboris formulon, kiu, kiel evidentiĝis poste, estis efika: Usono kritikas militagojn de Ĉinio kaj samtempe kondamnas okupadon de Kamboĝo fare de Vjetnamio — kaj postulas ke ambaŭ landoj forigu siajn trupojn. Li sciis ke vjetnamoj rifuzos plenumi tian postulon kaj per tio ili donos al Ĉinio siaspecan diplomatian ŝirmon, kio ebligos al Usono “iom kliniĝi” favore al la ĉinoj. Gvidantojn de Sovetunio li ordonis averti ke iu ajn milita respondo iliaflanke puŝos Usonon eĉ pli proksime al Ĉinio. Brzeziński nomis tian aliron “formale kritikanta, sed fakte helpanta” — tio estis signalo al la ĉinoj, ke ili trovis fidindan amikon»
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« [pri Zbigniew Brzeziński en administracio de Jimmy Carter] Li sukcesis interkonsenti pri vendado al ĉinoj de aparataro de duobla destino, nealirebla por Sovetunio. Post kiam Sovetunio donis al li neatenditan “helpon” forme de interveno al Afganio, li senprobleme konvinkis la Ŝtatan Departementon liberaligi regulojn pri eksportado al Ĉinio, inkluziviginte en la liston punktojn kiel rimedoj de radioelektronika defendo kaj radarojn de kontraŭaviada defendo, kiuj havis klare militan destinon. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« En majo 1980 Brzeziński renkontiĝis en Vaŝingtono kun la ĉefo de la Pekina Milita Komisiono kaj klarigis ke Sovetunio ellaboras dudirektan strategion de aliro tra Afganio al la Persa golfo kaj tra Kamboĝo al la Malaka markolo. Kiom ajn dubinda estus tia analizo, ĝi ekplaĉis al la ĉinoj, ili akceptis ĝin kiel uzeblan, kaj Deng Xiaoping ripetis ĝin al Brzeziński dum lia vizito al Pekino en 1981. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Dum la prezidenta oficperiodo de Bill Clinton, Brzeziński denove komencis rekte paroli pri neceso fortigi rilatojn kun Ĉinio, speciale kiam li estis komparanta Ĉinion kaj Rusion. Li asertis ke Ĉinio, la ĉefa milita kaj ekonomia potenco, pli ol Rusio meritas esti inkluzivigita en la Granda Sepopo”. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« En 1999 Brzeziński kritikis “teorion de du ŝtatoj” de la prezidanto de Tajvano Lee Teng-hui kiel provon laŭleĝigi konstantan dispartigon de Ĉinio. Li neniam rezignis je sia opinio, laŭ kiu interesoj de Tajvano havas duarangan signifon kompare al bezono de Usono je bonaj rilatoj kun Ĉinio. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« [pri artikolo de Brzeziński en 2000 en National Interest] Laŭ lia opinio, venis tempo ĉesigi plendojn pri internacia konduto de Ĉinio — ĝi almenaŭ estis pli bona ol konduto de Barato»
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Laŭ Brzeziński kunpuŝiĝo [de Usono] kun Ĉinio] okazos neniam. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« [pri Zbigniew Brzeziński] Li tiom multe ŝercis pri Sovetunio, ke la ĉinoj kromnomis lin “Dresanto de blanka urso”. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Samuel P. Huntington[redakti]

Citaĵo
« Rilatoj de Usono kaj Ĉinio dum la fino de la 1980-aj kaj komenco de la 1990-aj ankaŭ iĝis ĉiam pli malamikaj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Ofte usonaj politikistoj agis kvazaŭ provokante Ĉinion… »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« En plejparto de la kazoj tamen azia flanko traktis cedon kiel signon de malforteco de usonanoj kaj sekve plu rifuzadis usonajn postulojn. Tio estis speciale klare videbla en rilatoj kun Ĉinio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Usonaj kontraŭdiroj kun Ĉinio ampleksas pli vastan gamon da aferoj ol kaze de Japanio, inkluzive de ekonomiaj aferoj, homaj rajtoj, situacio en Tibeto, problemoj de Tajvano kaj la Sudĉina maro kaj disvastigo de [nukleaj] armiloj. Tamen la kontraŭdiroj inter Usono kaj Ĉinio ankaŭ inkluzivas pli fundamentajn aferojn. Ĉinio ne deziras akcepti la usonan dominadon; Usono ne deziras akcepti ĉinan hegemonion en Azio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« La vera kaŭzo de la konflikto inter Usono kaj Ĉinio estas radikala malsameco de iliaj pozicioj rilate tion, kia devas esti povekvilibro en Orienta Azio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Senforma unuiĝo de Okcidenta Eŭropo, proksime ligita al Usono per kulturaj, politikaj kaj ekonomiaj ligoj, ne povas minaci la usonan sekurecon. Sed la unueca, povega kaj memfida Ĉinio povas. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Leviĝo de aliaj povofortoj – Okcidenta Eŭropo, Japanio kaj Ĉinio – ne devas zorgigi la usonanojn. Finfine komuna uzado de la mondaj resursoj kaj evoluigo de la aliaj socioj kaj ekonomioj estis tipe usona tasko jam ekde la tempo de la Marshall-plano»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri usona politiko de izolado de Ĉinio] Trafa simbolo de tia humoro estis rifuzo de John Foster Dulles premi la manon de Zhou Enlai dum la Ĝeneva konferenco pri Hindoĉinio en 1954 – rememoro pri tio longe restis en la memoro de la ĉina ĉefministro, kiam tiu salutis min en Pekino 17 jarojn poste kaj demandis, ĉu mi apartenas al la usonanoj, kiuj rifuzas manpremi la ĉinan gvidanton»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Dum longa tempo usonaj politikistoj, blindigitaj de ideologiaj antaŭjuĝoj, ne povis kompreni ke la sovetio-ĉina disiĝo prezentis strategiajn eblecojn por la Okcidento»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Usono grandparte implikiĝis en Hindoĉinio por detrui komunistan komploton, aranĝitan de Ĉinio, kiel oni supozis, por kapti Sud-Orientan Azion»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Printempe de 1969 okazis serio da konfrontiĝoj inter ĉinaj kaj sovetiaj trupoj en fora parto de la ĉino-sovetia limo laŭlonge de rivero Ussuri en Siberio. Pro sperto de du pasintaj jardekoj Vaŝingtono unue ne dubis ke tiuj konfrontiĝoj estis provokitaj de la fanatika ĉina gvidantaro. Sed nome pezega sovetia diplomatio dubigis pri tio. Ĉar sovetiaj diplomatoj komencis prezentadi detalajn atestojn de la sovetia versio de la eventoj al Vaŝingtono kaj interesiĝis pri tio kiel Usono rilatos al eskaliĝo de tiuj ĉi konfrontiĝoj. La senprecedenca sovetia preteco konsulti Vaŝingtonon rilate la aferon pri kiu Usono ne montris specialan zorgiĝon, igis nin demandi nin, ĉu tiuj ĉi prezentadoj ne estas preparado de grundo por la sovetia atako kontraŭ Ĉinio. La suspektoj nur fortiĝis kiam esplorado de la afero fare de la usona spionservo, al kiu ĝin stimulis la sovetiaj prezentadoj, montris ke la konfrontiĝoj ĉiam okazis proksime al grandaj sovetiaj bazoj de milita provizado kaj for de la centroj de ĉinaj vojoj – tia skemo kongruis al la ideo ke la agresinto efektive estis ĝuste la sovetiaj trupoj. Plia konfirmo de tiu ĉi konkludo iĝis la fakto de senprecedenca koncentriĝo de sovetiaj trupoj laŭlonge de la tuta sovetio-ĉina limo 650 km longa, kies nombro en mallonga periodo superis 40 diviziojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri restarigo de rilatoj inter Usono kaj Ĉinio komence de la 1970-aj jaroj] Tio signifis revenon de Usono al la mondo de Realpolitik»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Mi ankoraŭ ne renkontis kunparolantojn kiuj estus tiom akceptemaj rilate la Nixon-stilon de la diplomatio ol la ĉinaj gvidantoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Grave impresita de klareco de pensado de la ĉinaj gvidantoj, speciale de ĉefministro Zhou Enlai, Richard Nixon havis neniun imageblan intereson por sendiskute meti Usonon al unu el la flankoj de la konflikto inter Ĉinio kaj Sovetunio. La pozicio de Usono dum la intertraktoj iĝus plej forta se Usono estus pli proksima al ambaŭ komunistaj gigantoj ol ili mem unu al la alia. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la 1970-aj jaroj] Interproksimiĝo kun Ĉinio ofendis la ĉinan lobion»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Ĉinio jam troviĝas laŭvoje al la statuso de superpotenco. Dum tempoj de kresko je 8%, kiuj estas malpli altaj ol ĝi havis en la 1980-aj jaroj, indico de la malneta enlanda produkto en Ĉinio proksimiĝos al la indico de Usono fine de la dua jardeko de la 21-a jarcento. Longe antaŭe tio milito-politika ombro de Ĉinio falos sur la tutan Azion kaj influos kalkulojn de la aliaj potencoj, iom ajn sindetena efektive estus la ĉina politiko. La aliaj aziaj landoj ŝajne estos serĉantaj kontraŭpezilon al la ĉiam pli pova Ĉinio, kiel ili jam faras tion rilate Japanion. Kvankam landoj de Sud-Orienta Azio nepre malvalidigos tiun deklaron, sed ili jam inkludis la antaŭe terurintan ilin Vjetnamion, en sian grupon (ASEAN) ĉefe por ekvilibrigi povon de Ĉinio kaj Japanio. Kaj nome pro tio ASEAN petas Usonon konservi implikiĝon je la aferoj de tiu ĉi regiono. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Bonaj longdaŭraj usonaj rilatoj kun Ĉinio do estas premiso de bonaj longdaŭraj rilatoj kun Japanio, cetere same kiel de bonaj ĉino-japanaj rilatoj. Formiĝis triangulo, kiun ĉiu flanko povus forlasi nur kun granda risko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« El ĉiuj grandaj kaj potenciale grandegaj potencoj Ĉinio en plej alta grado troviĝas je la stato de leviĝo. Usono jam atingis la povon, Eŭropo devos ankoraŭ labori por forĝi pli grandan unuecon, Rusio estas ŝanceliĝanta giganto kaj Japanio estas riĉa, sed ankoraŭ timema»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Politiko de konfrontiĝo kontraŭ Ĉinio portas riskon de izolado de Usono en Azio. Neniu azia lando dezirus – aŭ ne povus permesi al si – helpi al Usono en iu ajn konflikto kontraŭ Ĉinio, kiun ĝi konsiderus rezulto de erara politiko de Usono. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Ĉinio bonvenigas engaĝiĝon de Usono je aferoj de Azio kiel kontraŭpezilo al la timindaj najbarojJapanio kaj Rusio kaj ankaŭ – en malpli alta grado – de Barato»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Ĉinio konsideras humiliga por si kondiĉon laŭ kiu ĉino-usonaj rilatoj baziĝas sur ne reciprokaj interesoj, sed sur bonvolemo flanke de Usono, kiu povas esti jen farita, jen ĉesigita laŭ plaĉo de Vaŝingtono. Tia rilato faras Usonon samtempe malfidinda kaj trudiĝinta je fremdaj aferoj, kaj malfidindeco estas la plej granda eraro laŭ opinio de la ĉinoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Ĉe Ĉinio, lando historie ĉiam dominanta en sia regiono – fakte en la konata al ĝi mondo – ĉia provo trudi de flanke siajn instituciojn kaj internan politikon nepre kaŭzos profundegan indignon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Richard Nixon[redakti]

Citaĵo
« Hodiaŭa ekonomia povo de Ĉinio faras lekciojn de Usono pri homaj rajtoj senraciaj. Post 10 jaroj ĝi faros ilin malkonvenaj. Post 20 jaroj ili ridos pri ni. »
— Richard Nixon, Beyond Peace [1994]
Citaĵo
« Tiu ĉi planedo estas tro malgranda por ke unu miliardo de potenciale plej kapablaj homoj vivu en ĝi je malica izolado. »
— Richard Nixon, Asia after Viet Nam [Oktobro 1967]

Brent Scowcroft[redakti]

Citaĵo
« Ni konvinkis ĉinojn, ke japanoj ne minacas ilin, ĉar Japanio ne povas kreskigi militpovon laŭe al nia interkonsento pri sekureco. Ĉinojn tio konvinkis. Al japanoj ni sugestis certecon ke ni estas kun ili, ke ni ne interŝanĝis ilin kontraŭ Ĉinio, ke Japanio estas unu el bastionoj de nia ĉeesto en Azio»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« …kvankam ĉinoj posedas pli ol trilionon da usonaj dolaroj en biletoj de la Usona Departemento de la Trezorejo, ili ne povos uzi ilin kiel armilon kontraŭ Usono, sen detrui proran bonfarton. Iusence tio faras nin partneroj. Ni dependas unu de la alia. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« [pri statuso de la favorata nacio provizore donita al Ĉinio] Mi esperas ke post la fino de tiuj ĉi dekdu monatoj, se en Ĉinio establiĝos gazetarlibereco kaj estos plenumataj la aliaj kondiĉoj en la sfero de la homaj rajtoj, ni povos solvi kelkajn aliajn problemojn, kiujn havas kongresanoj. »
— Nancy Pelosi [majo 1993]
Citaĵo
« [pri la Vjetnama milito] Neenmiksiĝo de Ĉinio, atingita kaj konkretigita post plurjara studado fare de ĝi de modus vivendi, transiro de la strategio de la tutmonda revolucio al la strategio de disdivido de influsferoj, rifuzo je radikala alternativo profite al ŝanĝoj en la politika sistemo, kiu nun precipe estas aranĝita (normaligo de la rilatoj inter Pekino kaj Vaŝingtono) — nome tio ĉi estis la celo de la Vjetnama milito, kaj en tiu ĉi senco Usono kvankam foriris el Vjetnamio, sed gajnis la militon»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]

Vidu ankaŭ[redakti]