« Maldeziro de la usona gvidantaro kompreni kaj solvi la problemon, kiu havas historiajn radikojn, enigis ĝin je senfunda abismo de balkaniaj perturboj. En alparolo al la popolo de BosnioBill Clinton komparis ĝian staton kun la stato de Usono dum la enlanda milito, el kiu Usono eliris "kompreninte ke ekzistas grandaj avantaĝoj, kiuj rezultiĝas el eltrovo de komunaj vidpunktoj". La analogio estis tute malĝusta. La Usona enlanda milito daŭris ĝis la venka fino; ĝia rezulto estis ne kompromiso, sed senkondiĉa kapitulaco. »
« Profunde enradikiĝinta malamo de ĉiu flanko al la du aliaj daŭris longan tempon, ĉar ilia konflikto pli proksimas al la Tridekjara milito ol al iu ajn alia nuntempa politika konflikto. »
« Por malobservi embargon de Unuiĝintaj Nacioj je liverado de armiloj, kiun ĝi ne deziris rompi rekte, administracio de Bill Clinton en 1994 asistis sekretan sendadon de armiloj el Irano al Bosnio, elirante el tio ke principo de pluretneco en Bosnio estos konsiderata pli grava ol strategia celo kontraŭstari la radikale fundamentisman Iranon. »
« [ekde averto al Slobodan Miloŝeviĉ en 1992] Dum sekvaj kvin jaroj administracio de Bill Clinton kaj NATO "parolis laŭte, tamen minacis per vergeto", dirante per la vortoj de brita historiisto Timothy Garton Ash, eble la plej sinsekva sagaca observanto de la Balkania krizo. »
« Manko de aksa islama ŝtato, kiu povus oficiale kaj laŭleĝe subteni bosnianojn, same kiel Rusioserbojn kaj Germaniokroatojn, igis Usonon provi ludi tiun ĉi rolon. Neefikeco de tiaj agoj klarigeblas per tio, ke Usono ne havis strategiajn interesojn ene de la limoj de eksa Jugoslavio, nek kulturajn rilatojn kun Bosnio, kaj eŭropanoj kontraŭis establon de islama ŝtato en la teritorio de Eŭropo. »
« Fortiĝo de religia identeco, kaŭzita de milito kaj etnaj purigadoj, preferoj de ŝtatestroj kaj subteno kaj premo fare de aliaj islamaj ŝtatoj, malrapide sed senhalte estis transformantaj Bosnion el la balkana Svislando je la balkana Irano. »
« Ŝlosilan rolon en formiĝo de la germana publika opinio pri la agnosko de Kroatio kaj Slovenio ludis bavariajamaskomunikiloj. “Kiam komenciĝis serioza milito [kontraŭ serboj], — rimarkigis Flora Lewis [en 1994], — televidajn raportaĵojn por la tuta Germanio provizis bavaria televido, kiu grandparte troviĝis sub forta influo de la tre konservativisma bavaria registaro kaj de memfida bavaria katolika eklezio, kiu havis proksimajn rilatojn kun la eklezio en Kroatio. Raportado pri la eventoj estis ege unuflanka”. »
«Germanio premis Eŭropan Union por ke ĝi agnosku sendependecon de Slovenio kaj Kroatio kaj poste, garantiinte plenumon de tiu ĉi decido, ĝi mem hastis agnoski ilin, ĉe tio ĝi faris tion pli frue ol EU en decembro 1991. “Dum la tuta daŭro de la konflikto, — kundividis en 1995 siajn observojn germana sciencisto, — Bonno konsideris Kroation kaj ĝian estron Franjo Tuđman protektatoj de la germana ekstera politiko; lia senprudenta konduto ĉagrenas, sed li pli povas kalkuli pri senŝanĝa subteno de Germanio”. »
« Unuiĝo de la islamanoj subtene al Bosnio havis grandegan influon al la paso de la milito… Kaj danke al ĝi Usono ekhavis kialon kunsente trakti la bezonojn de bosnianoj. »
« Tuj post la komenco de la milito bosnia registaro invitis muĝahidojn kaj suma nombro de la volontuloj, kiel oni raportis, atingis 4 000 — ili pli multis ol eksterlandanoj, batalintaj por serboj aŭ kroatoj. »
« [pri helpo de Irano al Bosnio] Parto de la militaj kargoj estis direktita per aviado rekte al Bosnio, sed plejparto de la liverado okazis per Kroatio: per aviado al Zagrebo kaj plu surtere aŭ mare tra Splito aŭ aliaj kroataj havenoj kaj plu surtere. Permeson por tia transporta itinero kroatoj donis ne senprofite — laŭ raportoj, trionon de ĉiuj kargoj ili lasis por si kaj, memorante ke estonte eble ili mem devos militi kontraŭ Bosnio, ili malpermesis transportadon de tankoj kaj peza artilerio tra sia teritorio. »
« En iu ajn konflikto ekster sia lando usonanoj strebas difini fortojn de la bono kaj malbono kaj okupi flankon de la unuaj. Kruelaĵoj de serboj komence de la milito kaŭzis tion, ke oni bildigis ilin kiel “malbonajn bubojn”, kiuj murdas senkulpulojn kaj faras genocidon, dum la bosnianoj sukcesis prezenti sin kiel senpovajn viktimojn… Por usonanoj la bosnianoj, laŭ esprimo de Rebecca West, transformiĝis je “favoratoj, je tiu balkana popolo, kiu enradikiĝis en iliaj animoj kiel suferanta kaj senkulpa, kiu eterne estas viktimo de buĉado kaj neniam ĝia faranto”. »
« Usona elito ankaŭ favore traktis la bosnianojn, ĉar ĝi ŝatis la ideon de la pluretna lando kaj en fruaj etapoj de la milito bosnia registaro sukcese ekspluatis tiun ĉi bildon. Dum la milito usona politiko restis senŝanĝe ligita al la pluretna Bosnio, malgraŭ la fakto ke bosniaj serboj kaj bosniaj kroatoj plejparte estis rifuzantaj tian ŝtatsistemon. Malgraŭ la fakto ke kreado de la pluretna ŝtato estas tute evidente malebla, se — kiel opiniis usonanoj — unu etna grupo faras genocidon rilate la alian, en menso de la usona elito tiuj kontraŭdiraj imagoj pace kunvivis, naskante profundan kunsenton al lukto de la bosnianoj. Usona idealismo, emo al moraligo, humanismaj instinktoj, naiveco kaj malklereco rilate Balkanion, kaŭzis ke Usono okupis pozicion porbosnian kaj kontraŭserban. »
« Ne dezirante agnoski la militon tia kia ĝi estis, usona registaro forpuŝis de si siajn aliancanojn, longigis la sangoverŝadon kaj kontribuis al apero en Balkanio de la islama ŝtato, grande influata de Irano. »
« Kaj masko de la viktimo, sub kiu bosnianoj sukcesis kaŝi sin, plu malfaciligis al Usono premadon de la nepacigeblaj. Do bosnianoj povis rifuzadi proponojn pri paco, helpe de siaj islamajamikoj kreskigadis militpovon kaj finfine ili transkaptis iniciaton kaj revenigis signifajn teritoriojn perditajn pli frue. »