« [pri la Golfa milito] Saddam entute neniam batalos kaj la usonanoj eterne batalos nur kontraŭ sia imagita duoblulo sur ekrano. Ili ja vidas Saddamon tia, kia li devas esti, la nuntempa heroo, inda esti venkita (la kvara laŭnombre armeo en la mondo!). »
« [pri la Golfa milito] Ne eblas eĉ diri ke la usonanoj venkis Saddamon: li mem foriĝis, plenumis maleskaladon kaj ili ne sukcesis kreskigi la eskaladon ĝis tioma grado por neniigi lin. »
« [pri la Golfa milito] Plej bone estus daŭrigi detruadon de elitaj irakaj unuoj — de la trupoj de la Respublika Gvardio — kiuj estis kaj plu estas apogilo de la potenco de Saddam Hussein. Se oni sekvus tiun ĉi strategion, tre probable ke la iraka armeo forigus lin. »
« [pri la Golfa milito kaj la araba mondo] Dominanta opinio estis jena: farinte agreson Saddam agis malbone kaj la Okcidento agis eĉ pli malbone, komencinte intervenon, do Saddam estas prava luktante kontraŭ la Okcidento kaj ni estas pravaj, subtenante lin. »
« Li eĉ estas utila por ni, ĉar ĝi fortigas dependecon de la Golfo-landoj kaj de Sauda Arabio de nia defendo — do li eĉ fortigas nian ĉeeston en la regiono, alikaze araboj povus sin forturni de ni, parte pro la Israela konflikto kaj aliaj faktoroj. »
— Zbigniew Brzeziński, Intervjuo al News Hour with Jim Lehrer, PBS [la 21-a de decembro 1998]