Islama fundamentismo

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Islama fundamentismo
Islama fundamentismo
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Islama fundamentismo en Vikipedio
Commons-logo.svg Islama fundamentismo en Komuneja kategorio

Islama fundamentismo aludas al movadoj kiuj sekvas strikte la indikojn de la Korano kaj de la islama leĝaro ŝario.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« …bildo de la islamo en percepto de multaj usonanoj estas preskaŭ speguliĝo de la islamo-fundamentisma bildo de Usono kiel la “granda Satano”. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Efektive antaŭ la okupacio de Irako fare de Usono en 2003, sekve de kiu ŝijaismaj teokratiaj streboj akiris fortan impulson, la fundamentisma fenomeno troviĝis ĉefe en estingiĝanta stato. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Ankoraŭ ne klaras, kia estos plua evoluo de Irano, sed la tagoj de la fundamentisma teokratio en tiu ĉi lando estas kalkulitaj. Ĝi jam eniris la “termidoran fazon”. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« …la islama fundamentismo sukcesas inciti kontraŭokcidentan ksenofobion, kiu estas la ĉefa fonto de ĝia vivkapablo. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Eble la islamismo estas pli ol nura sukcesa rivalo de la islama fundamentismo. Tiu movado povas esti simptomo de tio, ke la iam vivoplena, sed dormanta en lastaj jarcentoj civilizo, ekspiras denove. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Barato estas pli zorgita je la afgana fundamentismo ol je tiu irana kaj oble pli forte maltrankvilas pro financa subteno de islama fundamentismo fare de Sauda Arabio ol pro nepacigeblo de Saddam Hussein»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Vidu ankaŭ[redakti]