Saltu al enhavo

Internacia Mona Fonduso

El Vikicitaro
Internacia Mona Fonduso
Internacia Mona Fonduso
Internacia Mona Fonduso
Aliaj projektoj
Internacia Mona Fonduso en Vikipedio
Internacia Mona Fonduso en Komuneja kategorio
Internacia Mona Fonduso en Vikinovaĵoj

Internacia Mona Fonduso estas internacia organizaĵo, establita en 1946 por instigi internacian valutan kunlaboron, borsan stabilecon, kaj ordajn interŝanĝajn aranĝojn; instigi ekonomian kreskadon kaj altajn nivelojn de dungado; kaj provizi provizoran financan helpadon al landoj por faciligi reĝustigon de balancado de pagoj.

Citaĵoj

[redakti]

Henry Kissinger

[redakti]
Citaĵo
« Estas vere ankaŭ ke la internacia financa sistemo, bazita sur la Internacia Mona Fonduso, punas senraciajn pruntantojn oble pli forte ol la senraciajn pruntedonantojn. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Rimedoj celantaj bremsi kaj solvi la krizojn, proponataj de la internacia financa sistemo, tro ofte malbonigis la situacion. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« En la tutmondiĝinta mondo la Internacia Mona Fonduso ĉiam pli iĝas organizanto de savpakaĵoj kaj la lasta kreditoro en la kriza situacio. Tamen ĝiaj kuraciloj pasintece ofte komplikis problemon, ĉar ili laŭ sia senco havas ekonomian karakteron dum ju pli profunda estas la krizo, des pli granda iĝas ĝia politika komponanto. Kaj la IMF estas malbone preparita por pritrakti politikajn sekvojn de siaj programoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« ...en Rusio sub la premo de la registaro de Usono la Internacia Mona Fonduso, rezigninte je propraj ekonomiaj kriterioj, kontribuis al la apero de oligarĥia sistemo al kiu mankis iu ajn ekonomia bazo. Pro ĉiuflanka usona subtenado de prezidanto Boris Jelcin, la IMF donis grandajn kreditojn, por kiuj mankis iu ajn ekonomia pravigo. (Eksa ekonomia konsilanto de Jelcin, Anatolij Ĉubajs, poste fanfaronis sufiĉe sendanke ke Rusio "trompaĉis" la IMF kaj igis ĝin daŭrigi la kreditadon. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aliaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Krome necesas konsideri kiel parton de la usona sistemo la tutmondan sistemon de specialiĝintaj organizaĵoj, speciale la “internaciajn” financajn instituciojn. La Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Banko, oni povas diri, reprezentas tutmondajn interesojn kaj ilia kliento povas esti nomata la tuta mondo. Tamen efektive en ili dominas la usonanoj… »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« [pri oficistoj de la Internacia Mona Fonduso] …novbolŝevistoj, kiuj ŝategas eksproprietigi monon de aliaj, trudas nedemokratiajn kaj fremdajn regulojn de ekonomia kaj politika konduto, kaj strangolas ekonomian liberecon» « Rather, they resemble neo-Bolsheviks who love expropriating other people's money, imposing undemocratic and alien rules of economic and political conduct and stifling economic freedom. »
— Georgij Arbatov, Neo-Bolsheviks of the I.M.F. // New York Times. La 7-a de majo 1992, p. A27

Vidu ankaŭ

[redakti]