Saltu al enhavo

Rilatoj de Barato kaj Ĉinio

El Vikicitaro
Rilatoj de Barato kaj Ĉinio
Rilatoj de Barato kaj Ĉinio
Rilatoj de Barato kaj Ĉinio
Aliaj projektoj
Rilatoj de Barato kaj Ĉinio en Vikipedio
Rilatoj de Barato kaj Ĉinio en Komuneja kategorio

Rilatoj de Barato kaj Ĉinio ampleksas ĉiujn rilatojn inter Barato kaj Ĉinio.

Citaĵoj

[redakti]

Zbigniew Brzeziński

[redakti]
Citaĵo
« Usono ne povas subteni Baraton kontraŭ Pakistano, nek kontraŭ Ĉinio, sen pagi neakcepteble altan strategian prezon aliloke: en Afganio, se ĝi elektos la kontraŭpakistanan kurson, aŭ en Fora Oriento, se temos pri la kontraŭĉina alianco. Pro ĉiuj ĉi internaj kaj eksteraj faktoroj Barato nur en limigita kadro povas esti aliancano de Usono en longdaŭra politiko de formado — jam sen paroli pri perforta starigado — de pli stabila sistemo de rilatoj ene de la Tutmonda Balkanio»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« La leviĝanta ŝtatego Ĉinio memorigas la Kaiser-an Germanion, kiu enviis Brition, malamikis kun Francio kaj malestimis Rusion; la nuna Ĉinio, ĉiam pli pragmate konsiderante rolon de Usono en Pacifika regiono, nervoze reagas al Japanio, orgojle rigardas al Barato kaj malestimegas Rusion. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« La plej probablan konkurencon al Ĉinio povus konsistigi la evoluanta demokratia Barato, tamen konsiderante neceson solvi ŝlosilajn sociajn problemojn kiel analfabeteco, malsato, malriĉeco, kadukeco de la infrastrukturo, Barato estas ankoraŭ for de egala rivaleco kun Ĉinio. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« Eŭropo bedaŭrinde ne vidas pli for ol ĝia nazo, Rusio retrorigardas pasintecon, Ĉinio rigardas propran estontecon kaj Barato kun envio rigardas Ĉinion. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« …stabileco de Azio parte dependos de tio kiel reagos Usono al eventoj en du kruciĝintaj regionaj trianguloj kun la centro en Ĉinio. La unuan triangulon konsistigas Ĉinio, Barato kaj Pakistano. La duan — Ĉinio, Japanio kaj Koreio akompane de la ŝtatoj de Sud-Orienta Azio. En la unua kazo la ĉefa streĉocentro kaj fonto de malstabileco estos Pakistano. En la dua — Koreio (ambaŭ Koreioj, la Norda kaj Suda) kaj (aŭ) eble Tajvano»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Henry Kissinger

[redakti]
Citaĵo
« Ĉinio bonvenigas engaĝiĝon de Usono je aferoj de Azio kiel kontraŭpezilo al la timindaj najbarojJapanio kaj Rusio kaj ankaŭ – en malpli alta grado – de Barato. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Ĉinio havas sufiĉe milite fortajn najbarojn, inkluzive de Barato, Vjetnamio, Japanio, Rusio kaj du Koreioj, ĉiun el kiuj estus malfacile venki je lukto unu kontraŭ unu, kaj eĉ pli malfacile se ili estos organizitaj je iuj grupoj. Tio almenaŭ postulas de Ĉinio efektivigon de diplomatio, kiu ne sekvigas minacojn al ĉiuj ĝiaj najbaroj samtempe. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« En la nordo je Himalajo Usono havas neniujn naciajn interesojn, kiuj ebligus al ĝi sin engaĝi je lima diskuto inter Ĉinio kaj Barato antaŭ ol unu el la landoj provos atingi siajn celojn per forto. Tiu ĉi demando ne apartenas al tiuj por kiuj Usono indus riskigi siajn rilatojn kun ĉiu el tiuj ĉi landoj. Tio estas klasika kazo de neceso kompreni limojn de la usonaj interesoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Rilatoj de Ĉinio kaj Barato influas Usonon nur en tiu kazo se iu ajn el tiuj ĉi ŝtatoj provos domini super la alia. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Vidu ankaŭ

[redakti]