Islama terorismo

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Islama terorismo
Islama terorismo
Islama terorismo
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Islama terorismo en Vikipedio
Commons-logo.svg Islama terorismo en Komuneja kategorio

Islama terorismo estas terorismo kiu sin bazas sur islamismo kaj pravigas siajn atakojn kiel necesajn por defendo de la islama mondo.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Unuavice ni devas ĉesigi alkroĉi etikedojn. Mi timas ke nia babilado pri islama terorismo fortigis malamikajn humorojn rilate al ni inter la plej granda laŭnombre konfesio en la mondo. Necesas skrupule prikonsideri sekvojn. Se ni uzus la saman terminologion rilate ekzemple al la Irlanda Respublikana Armeo, se ni gurdus ke tio estas katolika komploto, provo starigi en Okcidenta Eŭropo regadon de papo, ni tutcerte forpuŝus de ni katolikojn, inkluzive 65-70 milionojn da katolikoj en Usono. Necesas elekti esprimojn pli skrupule. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭ[redakti]