Miĥail Gorbaĉov

El Vikicitaro
(Alidirektita el Gorbaĉov)
Miĥail Gorbaĉov
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Novaĵartikoloj en Vikinovaĵoj
Medaglia del Premio Nobel
Medaglia del Premio Nobel
Pri paco (1990)

Miĥail Sergejeviĉ GORBAĈOV (ruse: Михаил Сергеевич Горбачёв, foje erare nomata Gorbaĉev en la okcidentaj amas-komunikiloj; naskiĝis la 2-an de marto 1931 - mortis la 30-an de aŭgusto 2022) estas sovetia politikisto, lasta ŝtatestro de Sovetunio.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Mi kredas je la kosmo. Ni ĉiuj estas ligitaj al la kosmo. Rigardu la sunon. Se ne estas suno, tiam ni ne povas ekzisti. Do la naturo estas mia dio. Por mi, naturo estas sankta. Arboj estas miaj temploj kaj arbaroj estas miaj katedraloj. »
— Miĥail Gorbaĉov

Pri sekureco en Eŭropo kaj dialogo inter Rusio kaj NATO[redakti]

Citaĵo
« La disfalo de Sovetunio malfortigis Rusion. Detruante la Union, oni promesis: post unu kaj duono aŭ du jaroj estos forta, prospera Rusio. Anstataŭe ni ricevis la kolapson de la ekonomio, kaoson. Ĉu eblas kalkuli je egalaj rilatoj kun Usono kaj Okcidento en tia situacio? Ĉi tio estas la unua afero. La dua, kaj ne malpli grava afero, estas la triumfa humoro en Okcidento, precipe en Usono. Ili ebriiĝis de sia aroganteco, memfido. Ili deklaris sian venkon en la Malvarma Milito[1]. Sed ni ja kune eltiris la mondon el konfrontiĝo, el la nuklea vetkuro. Tamen la „gajnintoj“ decidis konstrui novan imperion. Tio sekvigis la ideon pri vastigo de NATO. Komence, la rusiaj instancoj reagis al tio tre malvigle, kaj poste decidis „kulpigi Gorbaĉov-on“. Ili ne elpensis ion pli inteligentan. Kaj la Pariza Ĉarto, la ideoj pri kolektiva sekureco, la kreado de Sekureca Konsilio por Eŭropo, kiuj estis serioze diskutitaj en 1991, estis forgesitaj. Tamen mi kredas, ke ne estas tro malfrue por reveni al ĉi tiuj ideoj. Mi ne scias, ĉu tio okazas nun, post la interparoloj inter la prezidentoj de Rusio kaj Usono, sed ia procezo komenciĝis[2]. Mi subtenas ĉi tion, mi esperas, ke estos rezulto. Tia, ke ĉiuj eŭropaj landoj sentos sin sekuraj. » « Распад СССР ослабил Россию. Те, кто разваливал Союз, обещали: через полтора-два года будет сильная, процветающая Россия. А получили коллапс экономики, хаос. Как в таком положении рассчитывать на равноправные отношения с США, с Западом? Это первое. Второе, и не менее важное, это триумфаторские настроения на Западе, особенно в США. Им ударило в голову высокомерие, самоуверенность. Объявили победу в холодной войне. А ведь мы вместе вытаскивали мир из конфронтации, из ядерной гонки. Нет, «победители» решили строить новую империю. Отсюда пошла идея расширения НАТО. Российское руководство сначала на это очень вяло реагировало, а потом решило «валить вину на Горбачева». Ничего умнее не придумали. А Парижскую Хартию, идеи коллективной безопасности, создания Совета Безопасности для Европы, которые серьезно обсуждались в 1991 году, предали забвению. И все-таки я считаю, что вернуться к этим идеям еще не поздно. Не знаю, происходит ли это сейчас, после переговоров президентов России и США, но какой-то процесс начался. Я это поддерживаю, надеюсь, что будет результат. Такой, чтобы все европейские страны чувствовали себя в безопасности. »
— Miĥail Gorbaĉov, [Responde al demando de agentejo RIA Novosti, 2021][3]

Pri la aŭtoro[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« [pri Miĥail Gorbaĉov post lia enposteniĝo] Ne indas tro atente rigardi la kostumon, kiel li tenas sin, kiel li mansvingas al okcidentaj ĵurnalistoj aŭ tion ke lia edzino portas mansakon Gucci. Necesas rigardi kiujn vidpunktojn li subtenas kaj kia estis lia kariero»
— Zbigniew Brzeziński


Citaĵo
« [pri la disfalo de Sovetunio] Jelcin unue telefonis al George H. W. Bush, poste li telefonis al Gorbaĉov kaj diris al li ke li jam interparolis kun Bush. Kaj Gorbaĉov tre ekkoleris: “Ĉu vi unue interparolis kun Bush, ne kun mi?” »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Post kiam li perdis la potencon en Rusio ni renkontiĝis en diversaj konferencoj tra la mondo… Sekvan tagon en sia parolado li diris: “Interparolu kun la ĉeestanta ĉi tie Zbigniew Brzeziński, li revas pri la tempo de la malnova bona Malvarma milito, kiu tiom plaĉis al li”. Post la fino de la aranĝo mi venis al li, metis la manon sur lian ŝultron kaj demandis: “Miĥail, kial vi diris tion pri mi? Al mia parolado tio havis neniun rilaton”. Li respondis: “Zbig, ili pagis al ni kaj atendis ke ni diskutos”. [Charles Gati: “Ĉu oni vere pagis multe al vi?” Brzeziński: “Ne, sed al li evidente ŝajnis ke jes”. »
— Zbigniew Brzeziński, En konversacio kun Charles Gati // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Gorbaĉov jam diris al la hungaraj partiaj gvidantoj — kiuj baldaŭ transdonis al mi liajn vortojn — ke ĉio farita post 1928 estis eraro»
— Zbigniew Brzeziński, dum renkontiĝo kun sovetia estraro en Moskvo [aŭtuno 1989][4]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Nikita Ĥruŝĉov estis antaŭulo de Miĥail Gorbaĉov tiusence ke li ekis procezon de la ŝanĝoj, kies sencon li ne komprenis kaj kies direkton li poste kondamnus. De tiu ĉi vidpunkto oni povus diri ke kolapso de komunismo komenciĝis de Ĥruŝĉov. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Kaj Ronald Reagan kaj Miĥail Gorbaĉov kredis je sia fina venko. Tamen ekzistis principa diferenco inter la du tiom neatendeblaj partneroj: Reagan estis komprenanta kiaj fortoj movas lian socion dum Gorbaĉov absolute perdis ligon al sia socio. Ambaŭ gvidantoj alvokis al tio kion ili konsideris la plej bona en siaj sistemoj. Sed se Reagan liberigis spiriton de sia popolo, malferminte kluzojn de iniciato kaj certeco pri si mem, do Gorbaĉov draste akcelis pereon de la sistemo kiun li reprezentis per alvokoj al reformoj, al kiuj ĝi evidentiĝis ne kapabla. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Tre inteligenta kaj ĝentila, li similis al iom abstraktaj figuroj el rusaj romanoj de la 19-a jarcento – samtempe kosmopolita kaj provincieca, inteligenta kaj tamen iom loza; sagaca, sed sena je kompreno de la esenco de defio staranta antaŭ li. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Ĝis la fino de 1991 Miĥail Gorbaĉov estis konsiderata en Vaŝingtono neanstataŭigebla partnero en konstruado de nova monda ordo – ĝis tia grado, ke prezidanto George H. W. Bush elektis la ukrainan parlamenton, kiom ajn neimagebla tio aspektas, kiel konvena loko por nome de sur tiu tribuno laŭdi bonajn flankojn de la sovetia gvidanto kaj deklari pri graveco de konservado de la unueca Sovetunio. Konservado de Gorbaĉov ĉe la potenco transformiĝis je la ĉefa celo de la okcidentaj politikistoj, konvinkitaj ke trakti ĉiun alian estos pli malfacile. Dum stranga, videble kontraŭ-Gorbaĉova puĉo en aŭgusto 1991 ĉiuj gvidantoj de la demokratiaj landoj unuiĝis flanke de “laŭleĝeco” subtene de la la komunista konstitucio, enpotenciginta Gorbaĉovon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Kvin monatojn post la fiaskinta komunista puĉo li estis devigita foriri kaj cedi al Boris Jelcin per la proceduro same “kontraŭleĝa” kiel tiu, kaŭzinta indignon de la Okcidento antaŭ kvin monatoj. Ĉi-foje la demokratiaj landoj rapide subtenis Jelcinon, prezentante subtene al siaj agoj fakte la samajn argumentojn, kiujn ili uzis antaŭnelonge rilate Gorbaĉovon. La ignorita de la ekstera mondo, kiu ĵus estis bonveniganta lin, Gorbaĉov eniris restadejon de fiaskintaj ŝtataj agantoj, persekutintaj celojn troviĝantaj ekster limoj de iliaj eblecoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Miĥail Gorbaĉov meritas nek ekzaltitajn admirojn, nek malhonoron, kiuj alterne lin trafis, ĉar li heredis vere komplikan kaj eble nesupereblan aron da problemoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Miĥail Gorbaĉov estis la unua sovetia gvidanto, komplete rifuzinta nocion de klasa lukto kaj proklaminta pacan kunekzistadon kiel la memstaran celon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri deklaro de Miĥail Gorbaĉov en 1988] En programa parolado en Unuiĝintaj Nacioj la 7-an de decembro li anoncis samtempan redukton [de sovetiaj armitaj fortoj] je 500 mil homoj kaj 10 mil tankoj, inkluzive duonon de la tankoj kontraŭstarintaj al NATO… Tamen unuflankaj reduktoj de tia skalo atestas esceptan certecon pri si mem aŭ esceptan malfortecon. En tiu etapo de la evoluo certeco apenaŭ estis propra al Sovetunio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« La ŝtataj agantoj bezonas bonŝancon same kiel sobran kalkulon. Fortuno ne deziris rideti al Miĥail Gorbaĉov. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri intertraktoj de Miĥail Gorbaĉov kun Ĉinio en 1986] Ĉinaj gvidantoj starigis tri kondiĉojn de plibonigo de la rilatoj: ĉesigo de la vjetnama okupacio de Kamboĝo; foriro de la sovetiaj trupoj el Afganio; kaj retiriĝo de la sovetiaj trupoj de la ĉino-sovetia limo. Tiuj kondiĉoj ne povis esti plenumitaj tuj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Espero de Miĥail Gorbaĉov pri liberlaigo devis neeviteble fiaski. Tuj post kiam la komunista partio estis perdinta sian monolitan karakteron, ĝi iĝis senmoralizita. Liberaligo evidentiĝis nekombinebla kun la komunista regado – komunistoj ne povis transformiĝi je demokratoj sen ĉesi esti la komunistoj. Tiun ekvacion Gorbaĉov neniam komprenis, kvankam komprenis ĝin Boris Jelcin»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Miĥail Gorbaĉov komenis de konvinko, ke la reformita komunista partio povos movi la sovetian socion al la moderna mondo. Sed li malsukcesis kompreni ke komunismo estas problemo, ne solvo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Dum la lasta jaro de sia ofico li estis trafita de koŝmaro de homo, kiu vidas proksimiĝantan katastrofon, sed malakapblas preventi ĝin aŭ eviti persone. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [Povas esti ke en iu momento sovetiaj gvidantoj konkurante] …sin turnas al politike nematuraj kaj malspertaj amasoj por ekhavi ilian subtenon. Se la lasta estas vera, do la komunista partio devos atendi neprognozeblajn sekvojn: ja ordinaraj partianoj lernis labori nur en kondiĉoj de fera disciplino kaj subiĝo, kaj estas tute senpovaj je arto de atingado de kompromisoj kaj interkonsento… Se do okazos io rompinta unuecon kaj efikecon de la partio kiel politika ilo, do Sovetia Rusio povos tuj transformiĝi el unu el la plej povaj al unu el plej malfortaj kaj kompatindaj landoj de la mondo.
Komento de Henry Kissinger: Neniu el la dokumentoj antaŭvidis tiom ĝuste tion, kio efektive okazos post enposteniĝo de Miĥail Gorbaĉov. »
— George F. Kennan, La fontoj de sovetia konduto [Julio 1947]

Aleksej Navalnij[redakti]

Citaĵo
« Mi ne kredas je ĉiuj ĉi paroladoj, ke Putin ĉesis pensi pri la mono, ke li pensas pri io granda, pri restarigo de Sovetunio ktp — ĉio ĉi estas stultaĵoj. Ĉio ĉi okazas sole pro tio, ke Putin deziras resti ĉe la potenco kaj deziras sian potencon cementi. Ĝuste li memoras Gorbaĉovon tre bone kaj li komprenas perfekte, ke iuj ajn politikaj malseverecoj kaj paŝetoj kondukos al tio, ke nenio restos de lia potenco. Pro tio oni malgraŭ ŝajne alta populareco [de Putin] tamen ne allasas [liajn konkurantojn] al balotoj» « Я не верю во все эти разговоры, что Путин перестал думать о деньгах, а думает о чем-то великом, о восстановлении Советского Союза и так далее — все это ерунда. Все это происходит исключительно потому, что Путин хочет остаться у власти и хочет свою власть цементировать. Он-то как раз Горбачева помнит очень хорошо, и он понимает отлично, что любые политические поблажки и шажки приведут к тому, что он его власти ничего не останется. Поэтому вроде бы, несмотря на высокие рейтинги, на все равно на выборы не пускают. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Eĥo de Moskvo la 15-an de oktobro 2014][5]
Citaĵo
« Vi scias, mi nun aprezas Gorbaĉovon oble pli ol mi aprezis lin tiam... Sed nun mi rigardas al Gorbaĉov kiel al la homo, kiu havis eblecon neimageble riĉiĝi aŭ iĝi tirano, aŭ iĝi diktatoro kaj en iu ajn kazo havis eblecon uzi en privataj celoj tiujn grandajn eblecojn, kiujn li havis, sed li ne faris tion. Li ja estas mizerulo nun aŭ praktike mizerulo. Li ricevis nenion. » « Знаете, я сейчас ценю Горбачёва гораздо больше, чем я ценил его тогда... Но сейчас я смотрю на Горбачёва как на человека, который имел возможность немыслимым образом обогатиться или стать тираном, или стать диктатором и в любом случае имел возможность использовать в личных целях те грандиозные возможности, которые у него были, но не сделал этого. Он же нищий человек сейчас или практически нищий человек. Он не получил ничего. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Eĥo de Moskvo, la 15-an de septembro 2013][6]
Citaĵo
« Sovetunion ja disfaligis ne Gorbaĉov. Sovetunion disfaligis stultulaĉoj el KPSU, omaĝe al kiuj oni nun memortabulojn faraĉas. » « Советский Союз ведь развалил не Горбачев. Советский Союз развалили придурки из КПСС, которым сейчас мемориальные доски лепят. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Republic.ru la 9-an de oktobro 2014][7]

Brent Scowcroft[redakti]

Citaĵo
« Je Kristnasko de 1991 Gorbaĉov telefonis al prezidanto George H. W. Bush kaj diris: mi telefonas la lastan fojon. La flago estas malhisata super la Kremlo, sovetia flago. Mi forlasas mian postenon. Sovetunio foriras al historio. Kaj mia unua penso estis: Jelcin venkis. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Ni vidis ke Gorbaĉov provis krei siajn similaĵojn — malpli grandajn gorbaĉovojn — en landoj de Orienta Eŭropo kaj ĉiumaniere asistis tiun ĉi procezon. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Mi opinias ke Gorbaĉov vidis en glasnost ne vojon al demokratio, sed manieron altigi efikecon de la sovetia sistemo. Ekde Leonid Breĵnev la landon gvidis vico de malsanaj aŭ maljunaj estroj, kaj ĝi dum multaj jaroj spertis stagnadon. Gorbaĉov, mi pensas, vidis sin kiel reformiston, kiu junigas la sistemon, ne ŝanĝas ĝin. Unu el manieroj junigi ĝin estis malfortigi la ŝarĝon de teroro kaj reprezalioj. Problemo konsistis en tio, ke li ne povis devigi la partion sekvi sian volon kaj tiam li minacis aranĝi partiajn balotojn kaj forpeli siajn malamikojn. Ekde tiu momento ekrampis lavango. Per siaj agoj Gorbaĉov ĵetis semojn de detruo — de si mem kaj de Sovetunio»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Gorbaĉovon mi traktis sufiĉe skeptike. Li havis bonegan retorikon, sed en la momento de prezidantiĝo de George H. W. Bush ĝi ne estis konfirmita per iuj ajn realaj agoj. Mi estis certa ke la Malvarma milito okazas pri Orienta Eŭropo kaj la sovetia armeo plu restis tie. Fadenoj de la regado restis la samaj. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Se anstataŭ Gorbaĉov Politburoo enpostenigus ekzemple alian Breĵnev sed nur plenfortan, do en tiu ĉi periodo tiuj eventoj ne okazus. Sovetunio plu ekzistus. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Kiam Gorbaĉov post la disfalo de Sovetunio kandidatiĝis por prezidenta posteno, li ricevis ĉirkaŭ 1% de la voĉoj. Li estas unu el la plej malamegataj homoj en Rusio. Tio ion diras pri la transformiĝo okazinta en Rusio. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Jelcin humiligis Gorbaĉovon, simple humiligis. Tre multaj eventoj klarigeblas per ilia malamo. Iun tempon ili kunlaboris, sed en 1987 Jelcin ribelis. Li paŝon post paŝo pleniĝis je decidemo liberiĝi de Gorbaĉov. Mi supozas ke Sovetunio disfalis tiom rapide ĝuste pro tio ke tio ebligis al Jelcin forigi Gorbaĉovon. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Gorbaĉov estis grave subtaksanta naciisman humorojn en teritorioj de Sovetunio. Li havis ideon rekonstrui Sovetunion je siaspeca konfederacio. Li ellaboris ĝeneralan programon de transiro kaj ĝi estis proponita por voĉdonado en la la respublikoj. Kiam Ukrainio voĉdonis kontraŭ, tio estis signo ke la tempo de Gorbaĉov finiĝis. La projekto estis malkonektita de realo, formiĝinta en Sovetunio. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Dum neoficiala renkontiĝo kun sovetia estraro fine de 1988 Henry Kissinger delikate sugestis eblecon de interkonsento inter la superpotencoj pri neŭtraligo de Orienta Eŭropo, kompreniginte ke pri tio povas interesiĝi administracio de la estonta prezidanto George W. Bush. (Gorbaĉov cetere rifuzis tiun proponon). »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj