Ŝijaismo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Ŝijaistoj)
Ŝijaismo
Ŝijaismo
Ŝijaismo
Aliaj projektoj
Ŝijaismo en Vikipedio
Ŝijaismo en Komuneja kategorio
Ŝijaismo en Vikivortaro
Ŝijaismo en Vikinovaĵoj

Ŝijaismo estas formo de islamo, reganta ĉefe en aziaj landoj, kiu rifuzas la sunaon kaj agnoskas kiel legitiman posteulon de Mahometo nur la duan kalifon Ali (ŝi’at ‘Ali = aniĝi al Ali).

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« El islamo, en kies karaktero senerare videblas la milita religio, danke al skismo naskiĝis la religio de la priploro, la plej koncentrita kaj klare esprimita el ĉiuj ekzistantaj — la ŝijaismo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« En interparolo kun pia ŝijaisto pri lia religio, fojfoje li rememoros la pasintan tempon kaj kun larmoj en la okuloj rakontos detale la masakron apud Karbalo, kiam oni senkapigis Husejnon. Tiu skeptika, ironia eŭropano pensos — ho, Dio, kiun signifon tio havas nun! Kaj se li aŭdigos ĉi penson, li vekos koleregon kaj malamon ĉe la ŝijaisto. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
Citaĵo
« La sorto de la ŝijaistoj ĉiurilate estas tragika, kaj la sento pri la tragikeco, historia maljusteco kaj senĉesa malfeliĉo profunde enradikiĝis en la konscion de ĉiu ŝijaisto. En la mondo vivas popoloj, kiuj de jarcentoj sukcesas pri nenio, ĉio estis fuŝita, eĉ se brilas radio de espero, ĝi estingiĝos tuj, ventoj ĉiam kontraŭblovas — mallonge dirite — ĉi tiuj popoloj ŝajnas markitaj de fato. Ĝuste tiel okazas pri la ŝijaistoj. Eble pro tio ili impresas nin kiel homoj tre seriozaj, malcedemaj, fervore defendantaj la propran opinion kaj severe, eĉ minace obeemaj al siaj principoj, kaj ankaŭ malgajaj (kompreneble tio estas nur la impreso). »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
Citaĵo
« Regas la ĝenerala opinio, ke la ŝijaistoj kiel la unuaj en la mondhistorio kreis teorion kaj praktikis individuan teroron kiel batalmetodon. La tiel nomita terorismo estas produkto de la ideologiaj disputoj, okazantaj dum jarcentoj en la ŝijaismo mem. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
Citaĵo
« Ŝijaisto vizitas moskeon ankaŭ tial, ke ĝi troviĝas ĉiam proksime, en la najbareco de lia domo, dumvoje. En Teherano mem estas milo da moskeoj. La nelertaj okuloj de ĉiu turisto vidas nur kelkajn, plej grandiozajn. Dume la plimulto da moskeoj, precipe en la malriĉaj kvartaloj, troviĝas en mizeraj, nefacile alireblaj ejoj inter malaltaj domaĉoj, kie nestiĝas la popolamaso. Ili estas konstruitaj el la sama argilo kaj tiel fandiĝintaj kun monotona bildo de la stratetoj, ke oni iras preter multaj preĝlokoj, sen rimarki ilin. Tio kreas laboran, intiman ligon inter ŝijaisto kaj lia moskeo. Li ne devas iri kilometrojn for, nek vesti sin kiel por festotago, la moskeo estas ĉiutaga vivo. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho

Vidu ankaŭ[redakti]