Gerilo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Gerilano)
Gerilo
Gerilo
Gerilo
Aliaj projektoj
Gerilo en Vikipedio
Gerilo en Komunejo
Gerilo en Komuneja kategorio

Gerilo estas milito fare de partizanoj, kun tekniko de malgrandaj, rapidmovaj grupoj, surprize atakantaj.

Citaĵoj[redakti]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« En ordinaraj militoj sukceso je 75% difinus la venkon. En partizana milito defendo de loĝantaro dum 75% de la tempo garantias malvenkon. 100% sekureco en 75% de la teritorio estas oble pli bona ol 75% defendo en 100% de la teritorio de la lando. Se defendantaj fortoj malkapablas garantii praktike kompletan sekurecon al loĝantaro – almenaŭ en teritorioj kiujn ili konsideras vive gravaj por si – partizanoj pli aŭ malpli frue venkos. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Baza ekvacio de la partizana milito estas same simpla kaj malfacile plenumebla en praktiko: partizana armeo estas venkanta ĝis ĝi estos venkita; ordinara armeo estas venkita se ĝi ne venkos. Preskaŭ neniam okazas sakstrataj situacioj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« [formulo de la gerila milito] Malamiko avancas — ni retiriĝas; kiam la malamiko laciĝis — ni atakas, li retiriĝas — ni avancas. »
— Mao Zedong

Vidu ankaŭ[redakti]