David Ignatius

El Vikicitaro
David Ignatius
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

David Ignatius (naskiĝis la 26-an de majo 1950) estas usona politika ĵurnalisto.

Citaĵoj[redakti]

Usono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008][redakti]

Citaĵo
« [pri la 1990-aj jaroj] Jes, rusoj sendube rememoras tiun tempon kiel grandan nacian humiligon. Ili parolas pri Boris Jelcin kiel pri hontinda simbolo de la tiama stato de sia lando — simbolo kompatinda, ebria, malforta… »
— David IgnatiusUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« [pri usonaj militaj flugrobotoj Predator en Pakistano] Ĉu tio ne estas provoko — nevidebla armilo, deplojita de Usono en teritorio de suverenaj landoj kiel Pakistano? Ĉu ni bezonas tiujn flugojn? »
— David IgnatiusUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Nia politiko en Proksima Oriento estas tre influata de internaj lobiistaj grupoj kaj iliaj kvereloj»
— David IgnatiusUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Rusio plonĝis je demokratio kaj tio finiĝis per ĥaoso, preskaŭ ekonomia kolapso en la 1990-aj jaroj ĉe Jelcin. Neniu lando en la mondo deziros ripeti tiun scenaron. »
— David IgnatiusUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Armeo sentas kiun ĝi pafcelas. Kaj se sento sugestas al ĝi ke temas pri relative eta segmento de la socio, ĝi ekpafas. »
— David IgnatiusUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Kaj tiu ĉi procezo de vastigo de NATO al la pordoj de Rusio neimageble kolerigas Putinon. Propono vastigi NATOn per akcepto de Kartvelio kaj speciale de Ukrainio efektive furiozigis rusojn. Iusence tio estis atendebla. Se iu potenciala malamiko de Usono kreus aliancon, inkluzivintan Kanadon kaj Meksikon, ankaŭ ni ne ŝatus tion. »
— David IgnatiusUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Iuj opinisondoj montras ke plejparto de la ukrainoj kontraŭas membriĝon en NATO kaj ke splitiĝo estas sufiĉe drasta. »
— David IgnatiusUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« [pri membriĝo de Ukrainio en NATO] Sed Zbig, ĝis kiam ni povos kraĉi al Rusio sen ricevi reagon? Dum la jaroj de rusia malforteco ĉe Jelcin ni ellaboris tian kutimon kaj tio restis senpune, sed ĉu tiu periodo ne estas finiĝanta? Kaj kiam rusoj diras: “Tio estas neglektado de niaj vive gravaj interesoj kaj ni rezistos tion, ĉu ne indas trakti iliajn vortojn serioze? »
— David IgnatiusUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Unu el paradoksoj de la sovetia Moskvo estis ke tio estis la plej intelekta urbo en la mondo. Veni tien estis kiel vojaĝi al Greenwich Village. En apartamentoj de inteligentaj disidentoj, kulturaj, neimageble multe legintaj, ofte verkantaj sekretajn verkojn, noktoj pasis dum konversacioj pri grandaj ideoj kaj revoj. Nun en Moskvo neono pli multas ol en Las Vegaso — kaj estas sento de kompleta senspiriteco. »
— David IgnatiusUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« [pri eŭropanoj] Ofte ili rigardas nin kaj forturniĝas. Ili ne deziras vivi kiel usonanoj, ili deziras vivi kiel eŭropanoj. »
— David IgnatiusUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« En la araba lingvo digno tradukeblas kiel ‘karameh’ kaj por la araboj tio estas tre forta vorto. Dum 30 jaroj de vojaĝado tra la arabaj landoj mi komprenis, ke ĉi tie tio estas la sola afero, kiun la homo cedos neniam. »
— David IgnatiusUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013][redakti]

Citaĵo
« Multon klarigas la fakto ke Zbigniew Brzeziński iĝis subtenanto de Jimmy Carter en 1975 post ilia interparolo pri neceso starigi pacon inter la araboj kaj israelanoj»
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« En Zbigniew Brzeziński ĉiam estis forta sento de kontraŭdiro — lia batalema trajto pro kiu li ŝajnas trovis plezuron en diskutoj, speciale se defendante malpopularan vidpunkton. »
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Vidpunktoj de Zbigniew Brzeziński pri la araba-israela konflikto ekformiĝis post la milito en 1967»
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« En 1973 unu monaton post la milito de Jom Kippur li [Zbigniew Brzeziński] skribis en redakcia kolumno de The Washington Post ke “la venkintoj en la milito de Jom Kippur iĝis araboj kaj Sovetoj”. La araboj, laŭ lia opinio, venkis politike, evitinte plian grandan malvenkon, dum Sovetunio akiris poentojn perante pafĉesigon. »
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Zbigniew Brzeziński inter la unuaj usonaj intelektuloj akceptis la ideon ke plej bona vojo eniri el la araba-israela sakstrato estas kreado de palestina ŝtato. Li proponis tiun argumenton en januaro 1974 kadre de pacpropono publikigita en magazino New Leader. En ĝi li skribis pri kreado de aŭtonoma palestina ŝtato en Cisjordanio, kadre de federacio kun Jordanio, pri hibrida statuso de Jerusalemo, kiu ebligus al ĝi iĝi samtempe ĉefurbo de Palestino kaj Israelo»
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Vizito de israela ĉefministro Jicĥak Rabin al la Blanka Domo en marto [1977] okazis malsukcese, Rabin eĉ rifuzis proponon de Jimmy Carter ekrigardi lian dormantan en sia ĉambro filinon Amy. Kolera reago de Rabin evidente pruvis kiom persista estis Carter [...] Vizito de prezidanto de Egiptio Anŭar al-Sadat al la Blanka Domo en aprilo inverse pasis “bonege”, kreinte humoron por la paca reguligado dum sekvaj du jaroj. »
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Ekde tiam [1977] Brzeziński-on ĉiam akompanadis akuzoj ke lia pola-katolika deveno igas lin subkonscie subteni kontraŭisraelajn opiniojn. »
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Sed radikale ŝanĝis la pacprocezon ne skemo de intertraktoj kun perado de la superpotencoj, ellaborita de Zbigniew Brzeziński, sed la revo de Anŭar al-Sadat liberiĝi de sovetia aŭspicio kaj revenigi Sinajon danke al propra diplomatio»
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Anŭar al-Sadat efektivigis sian kuraĝan planon kaj vizitis Jerusalemon la 20-an de novembro 1977, tiele detruinte la tutan planon de Zbigniew Brzeziński rilate grandajn intertraktojn. »
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« La intertraktoj [en Camp David] spegulis interesan dinamikon: Anŭar al-Sadat en sia rondo estis la sola kiu vere deziris pacon kun Israelo; Begin inverse evidente sincere dubis pri neceso subskribi packontrakton kun la araba ŝtato. En la centro troviĝis Jimmy Carter, ludante rolon de siaspecia svatisto, edifisto kaj diplomatia peranto. »
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Zbigniew Brzeziński estis prava, asertante ke sen palestina komponanto la egipta-israelaj interkonsentoj ne akcelos, sed frostigos la ĝeneralan pacprocezon; li klare vidis tiun ĉi problemon, sed ne povis ŝanĝi logikon de la intertraktoj en Campd David aŭ admoni Jimmy Carter ne fari kontrakton tiom efektan kaj laŭdatan — sed, kiel estis komprenanta Brzeziński, sufiĉe limigitan kaj iusence eĉ kontraŭproduktivan. »
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Por definitiva karakterizo de la diplomatio de Brzeziński en la Blanka Domo oni povas mencii vortojn de Hamilton Jordan, eble la plej proksima konsilisto de Jimmy Carter, kiu en siaj rememoroj skribis ke Brzeziński ludis tenison same kiel li okupiĝis pri la politiko. Kiam Brzeziński bonanime respondis ke tio verŝajne signifas ke li klare kaj pure respondas al ĉiu bato, Jordan respondis, ke tio signifas ke la konsilisto pri nacia sekureco batas tutforte ĉiun pilkon, sed iuj el ili ne atingas la reton. »
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« [pri artikolo de Zbigniew Brzeziński en februaro 1984] Li asertis ke Usono devas agnoski ke la invado de Israelo al Libano en 1982 estis eraro, same kiel plejparto de la provoj de Usono reguligi la situacon en Libano; en liaj okuloj Usono el peranto estis transformiĝanta je militflanko. »
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭ[redakti]