Pactraktatoj de Camp David

El Vikicitaro
Pactraktatoj de Camp David
Pactraktatoj de Camp David
Pactraktatoj de Camp David
Aliaj projektoj
Pactraktatoj de Camp David en Vikipedio
Pactraktatoj de Camp David en Komuneja kategorio

Pactraktatoj de Camp David estis subskribitaj de la prezidento de Egiptio Anŭar al-Sadat kaj la ĉefministro de Israelo Menaĥem Begin la 17-an de septembro 1978 en Camp Davi, Usono.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Anŭar al-Sadat deziris revenigi Sinajon sen iuj ajn kompromisoj. Israelanoj deziris subfosi la araban koalicion tiel ke ĝi neniam formiĝu denove. »
— Zbigniew Brzeziński, Potenco kaj principoj: Memuaroj de la konsilisto pri nacia sekureco 1977-1981 [1983]
Citaĵo
« Kiam mi unuan fojon venis al Proksima Oriento por admoni arabojn akcepti pactraktatojn inter Israelo kaj Egiptio en Camp David, iuj araboj diris al mi: “Vi scias, krucmilitistoj sidis en Jerusalemo 90 jarojn kaj poste ili malaperis. Ni ne hastas”. Do malkvieto de Israelo ne estas tute senbaza. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

David Ignatius[redakti]

Citaĵo
« Sed radikale ŝanĝis la pacprocezon ne skemo de intertraktoj kun perado de la superpotencoj, ellaborita de Zbigniew Brzeziński, sed la revo de Anŭar al-Sadat liberiĝi de sovetia aŭspicio kaj revenigi Sinajon danke al propra diplomatio»
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Anŭar al-Sadat efektivigis sian kuraĝan planon kaj vizitis Jerusalemon la 20-an de novembro 1977, tiele detruinte la tutan planon de Zbigniew Brzeziński rilate grandajn intertraktojn. »
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« La intertraktoj [en Camp David] spegulis interesan dinamikon: Anŭar al-Sadat en sia rondo estis la sola kiu vere deziris pacon kun Israelo; Begin inverse evidente sincere dubis pri neceso subskribi packontrakton kun la araba ŝtato. En la centro troviĝis Jimmy Carter, ludante rolon de siaspecia svatisto, edifisto kaj diplomatia peranto. »
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Zbigniew Brzeziński estis prava, asertante ke sen palestina komponanto la egipta-israelaj interkonsentoj ne akcelos, sed frostigos la ĝeneralan pacprocezon; li klare vidis tiun ĉi problemon, sed ne povis ŝanĝi logikon de la intertraktoj en Campd David aŭ admoni Jimmy Carter ne fari kontrakton tiom efektan kaj laŭdatan — sed, kiel estis komprenanta Brzeziński, sufiĉe limigitan kaj iusence eĉ kontraŭproduktivan. »
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Sed la plej granda kaj plej konata sukceso de la Carter-epoko estis tiu, pro kiu oni plej ofte rememoras lin — la tridektaga intertrakta maratono en la eksterurba rezidejo Camp David en Marilando»
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Ŝajnas al mi ke mi ne damaĝos la veron, se mi diros ke israela ĉefministro Menaĥem Begin opiniis ke ni preparas por li en Camp David siaspecan kaptilon. En iu ajn kazo li aŭdis multe da negativaj rakontoj pri Brzeziński kaj mi. »
— William B. Quandt, Proksimorientaj aferoj // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭ[redakti]