Iraka milito

El Vikicitaro
(Alidirektita el Milito en Irako)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Iraka milito
Iraka milito
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Iraka milito en Vikipedio
Commons-logo.svg Iraka milito en Komunejo
Commons-logo.svg Iraka milito en Komuneja kategorio

Iraka milito estas milita konflikto kiu komenciĝis dum la jaro 2003 en la teritorio de Irako.

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Efektive antaŭ la okupacio de Irako fare de Usono en 2003, sekve de kiu ŝijaismaj teokratiaj streboj akiris fortan impulson, la fundamentisma fenomeno troviĝis ĉefe en estingiĝanta stato. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« …se Eŭropo iĝos ekonomia giganto kaj granda militforto samtempe, la sfero de la dominado de Usono verŝajne limiĝos ĉefe je la Pacifika regiono… Tamen nuntempe al la eŭropanoj mankas motivado kaj unueco, necesaj por kreado de pova milita ŝtatego… Tamen, memorante pri reciprokaj ofendoj, kaŭzitaj de transatlantikaj kvereloj ĉirkaŭ Irako, por la usonanoj estus verŝajne pli racie malpli riproĉi Eŭropon pri “nesufiĉo” de ĝiaj militaj klopodoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« …la invado je Irako [en 2003], finiĝinta per milita sukceso, sed kaŭzinta kontraŭdiran internacian reagon, estigis perpleksigan paradokson: la milita aŭtoritato de Usono neniam estis tiom alta dum ĝia politika aŭtoritato neniam estis tiom malalta. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« En 2010 la Afgana kaj Iraka militoj jam eniris liston de la plej longaj en la tuta usona historio»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« [pri la Iraka milito] Siajn agojn la prezidanto de Usono [ George W. Bush ] pravigis per senbazaj suspektoj, kiuj post kelkaj monatoj malaperis senspure, ĉar ĉeesto de la armiloj de amasa detruado en la okupita de la usonaj trupoj Irako neniam estis konfirmita. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« Ĉe tio la Afgana kaj la Iraka konfliktoj — same kiel siatempe iamaj ekspediciaj militoj de la Okcidento — praktike ne influis la internan vivon de Usono (se ne konsideri la militistojn kaj iliajn familiojn). Kaj kvankam ambaŭ militoj eltiris miliardojn da dolaroj el la usona buĝeto, postultante pli altajn elspezojn ol ĉiuj antaŭaj militoj krom la Dua mondmilito, elspezoj en procentoj de la usona Malneta Enlanda Produkto estis malaltaj — pro nekredebla kresko de la usona ekonomio»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« Demagogio, nutrata de timoj, estas pova armilo, rapide donanta fruktojn, sed ĉe tio kapabla kaŭzi gravajn internajn kaj eksterajn problemojn en longdaŭra perspektivo. Kiel ekzemplo de ĝia detrua influo povas servi la plej famaj kazoj de misuzoj de irakaj militkaptitoj, inkluzive iujn superajn oficirojn. Tio estas flankefikoj de perceptado de malamiko kiel enkorpigo de la malbono, al kiu do rajte aplikeblas kruelaj rimedoj. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« Unuavice, la milito en Irako estis nenecesa kaj oni devis eviti ĝin… Due, jam antaŭe Usono ne de devis lasi senatente Afganion post foriro de tie de la sovetiaj trupoj. La lando laŭvorte estis ruinigita, despere bezonis ekonomian helpon por stabiligi situacion almenaŭ minimume. Tamen kaj George H. W. Bush kaj Clinton montris pasivan indiferentecon. La kreiĝintan vakuon en la 1990-aj jaroj plenigis la taliboj, malantaŭ kiuj staris Pakistano, strebinta tiamaniere okupi geostrategie valorajn poziciojn rilate Baraton. Baldaŭ Talibano prenis sub sian aŭspicion Al-Kaidon — la sekvintaj eventoj estas konataj al ĉiuj. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Diversaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« [komparo de Usono kaj la Romia imperio] La mondŝtategoj, ne havantaj egalajn al si, konsistigas apartan klason. Ili neniun konsideras al si egala kaj tre facile alkalkulas siajn subtenantojn al siaj amikojamicus populi Romani [amiko de la Romia popolo]. Al ili mankas malamikoj, ekzistas nur ribeluloj, teroristoj kaj ŝtatoj-parioj. Ili jam ne militas, sed nur punas. Ili sincere indignas, kiam vasaloj rifuzas konduti kiel tio decas al la vasaloj. [komento de Zbigniew Brzeziński] Tiuj ĉi vortoj estis skribitaj de la aŭtoro antaŭ la 11-a de septembro, sed ili mirinde precize esprimis pozicion de iuj [usonaj politikistoj, kun kiu ili insistis dum la diskuto en la Unuiĝintaj Nacioj en 2003 pri la decido pri la milito kontraŭ Irako. »
— Bender P., America: the New Roman Empire? // Orbis. 2003. Winter. p. 155.
Citaĵo
« Lastaj grandaj teroraj atakoj en Eŭropo okazis en Hispanio en 2004 kaj en Londono en 2005. Neniu Islama Ŝtato tiam ekzistis, mankis kontraŭ kiu militi, la terorajn atakojn organizis ĉelo de Al-Kaido en Jemeno. Kontraŭ Jemeno neniu militis, sed teroraj atakoj ne okazis 10 jarojn. La 11-a de septembro ankaŭ estas kulpo de ne Islama Ŝtato, kontraŭe — la Islama Ŝtato elkreskis el milito kontraŭ Irako (kiu havis nenian rilaton al la eventoj de la 11-a de septembro). » « Последние крупные теракты в Европе были в Испании в 2004 году и в Лондоне в 2005-м. Никакого ИГИЛ тогда не было, войну было вести не с кем, организовала теракты ячейка «Аль-Каиды» в Йемене. С Йеменом никто не воевал, но терактов не было 10 лет. 11 сентября — тоже не на совести ИГИЛ, напротив — ИГИЛ вырос из войны с Ираком (который к событиям 11 сентября был непричастен). »
— Andrej Movĉan, Terorismo. Ni kaj ili [la 15-a de novembro 2015]

Vidu ankaŭ[redakti]