« [pri membriĝo de Ukrainio en NATO] Sed Zbig, ĝis kiam ni povos kraĉi al Rusio sen ricevi reagon? Dum la jaroj de rusia malforteco ĉe Jelcin ni ellaboris tian kutimon kaj tio restis senpune, sed ĉu tiu periodo ne estas finiĝanta? Kaj kiam rusoj diras: "Tio estas neglektado de niaj vive gravaj interesoj kaj ni rezistos tion", ĉu ne indas trakti iliajn vortojn serioze? »
« Plua vastigo de la infrastrukturo de la Nordatlantika alianco, komenciĝinta milita alproprigo de la teritorioj de Ukrainio estas por ni neakcepteblaj, La problemo estas ne la organizaĵo NATO — ĝi estas nura ilo de la ekstera politiko de Usono. La problemo estas ke sur la najbaraj teritorioj — mi rimarkigu ke temas pri niaj historiaj teritorioj — estas kreata malamika al ni "kontraŭ-Rusio", kiu estas metita sub kompletan eksteran regadon, estas aktive enloĝata de la armitaj fortoj de la NATO-landoj kaj plenigata per la plej modernaj armiloj. Por Usono kaj ĝiaj aliancanoj tio estas la tiel nomata politiko de detenado de Rusio, evidentaj geopolitikaj dividendoj. Sed por nia lando tio estas la afero de la vivo kaj morto, la afero de nia historia estonteco kiel popolo. Kaj tio ne estas troigo, tio estas ĝuste tiel. Tio estas reala minaco ne simple al niaj interesoj, sed al la ekzistado mem de nia ŝtato, al ĝia suvereneco. Tio estas la ruĝa limo pri kiu ni plurfoje parolis. Ili transiris ĝin. »
« Дальнейшее расширение инфраструктуры Североатлантического альянса, начавшееся военное освоение территорий Украины для нас неприемлемы. Дело, конечно, не в самой организации НАТО — это только инструмент внешней политики США. Проблема в том, что на прилегающих к нам территориях, – замечу, на наших же исторических территориях, — создаётся враждебная нам «анти-Россия», которая поставлена под полный внешний контроль, усиленно обживается вооружёнными силами натовских стран и накачивается самым современным оружием. Для США и их союзников это так называемая политика сдерживания России, очевидные геополитические дивиденды. А для нашей страны — это в итоге вопрос жизни и смерти, вопрос нашего исторического будущего как народа. И это не преувеличение — это так и есть. Это реальная угроза не просто нашим интересам, а самому существованию нашего государства, его суверенитету. Это и есть та самая красная черта, о которой неоднократно говорили. Они её перешли. »
— Vladimir Putin, [Intervjuo de Vladimir Putin al usona ĵurnalisto Charlie Rose, la 29-an de septembro 2015][1]
« Insistante je membriĝo de Ukrainio [en NATO] ni kreos por ni problemojn, des pli ke en orienta parto de Ukrainio, kiom mi scias, plejparton de loĝantaro konsistigas rusoj. »
« Mi tutcerte estas subtenanto de membriĝo de Ukrainio en Eŭropa Unio — ĝi garantius ĉion pri kio ni parolis, sen krei antagonismon kontraŭ Rusio. NATO estas tute alia instrumento. Por Rusio ĝi simbolas mortdanĝeran malamikon el la tempo de la Malvarma milito. Ni ne plu pensas en tiuj terminoj, sed por kio provoki la aliajn? Prefere en tiuj regionoj agu Eŭropa Unio kaj la situacio evoluos paŝon post paŝo. »
« La demando estas ne tio, ĉu Kartvelio aŭ Ukrainio iĝos membroj de NATO jam nun. La demando estas ĉu ili akiros tiun eblecon estonte. Ukrainio havas programon, aprobitan de ne prezidanto Viktor Juŝĉenko, sed de lia porrusia konkuranto Viktor Janukoviĉ, kiu starigis jenajn tempolimojn: 2006 (antaŭ du jaroj) — aliĝo al programo "Plano de membriĝo je NATO" (kaj ĝuste tiu aliĝo hodiaŭ estas ŝlosila demando), 2008 — membriĝo je NATO. Tion faris Janukoviĉ, ne Juŝĉenko. »