Barack Obama

El Vikicitaro
Barack Obama
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Verkoj en Vikifontaro
Novaĵartikoloj en Vikinovaĵoj
Medaglia del Premio Nobel
Medaglia del Premio Nobel
Pri paco (2009)

Barack Hussein OBAMA II (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1961) estis prezidanto de Usono (2009-2017).

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« La gajno de mono kiel sola fokuso de onia vivo demonstras certan mankon de ambicio. Ĝi postulas tro malmulte de vi. Estas nur kiam oni aliĝas al pli granda kaŭzo ke oni plenumas sian veran kapablon. » « Focusing your life solely on making a buck shows a certain poverty of ambition. It asks too little of yourself. Because it's only when you hitch your wagon to something larger than yourself that you realize your true potential. »
Citaĵo
« Miaopinie estas parto de mia respondeco kiel Prezidento de Usono batali kontraŭ negativaj kliŝoj rilate al islamo kiam ajn ili aperas. » « I consider it part of my responsibility as President of the United States to fight against negative stereotypes of Islam wherever they appear. »
Citaĵo
« Ŝanĝo ne venos, se ni atendos alian personon aŭ alian tempon. Ni estas tiuj, kiujn ni atendis. Ni estas la ŝanĝo, kiun ni serĉas. » « Change will not come if we wait for some other person or some other time. We are the ones we've been waiting for. We are the change that we seek. »

Pri la aŭtoro[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Bone, mi riskos agnoski persone: kialo pro kiu mi ekde komence estis ĉe la flanko de Barack Obama — krom lia akra intelekto — estas ke lia elekto mem estos elmontro de estimo al alies digno»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Se Barack Obama aŭ George W. Bush atingus almenaŭ duonon de tio kion atingis Jimmy Carter, por ili tio estus grandega sukceso»
— Zbigniew Brzeziński, En konversacio kun Charles Gati // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Li estis konscianta ke pro diversaj kialoj tutmonda hegemonio de unu povo, interalie de la Okcidento, ne plu eblas. En la tutmonda sistemo okazis ŝovo de la Okcidento al la Oriento»
— Zbigniew Brzeziński, En konversacio kun Charles Gati // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« […] malgraŭ ĉiuj siaj konvinkaj paroladoj, li montris ke li ne tre bone efektivigas siajn strategiojn»
— Zbigniew Brzeziński, En konversacio kun Charles Gati // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]