Saltu al enhavo

Novkonservativismo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Novkonservativuloj)
Novkonservativismo
Novkonservativismo
Novkonservativismo
Aliaj projektoj
Novkonservativismo en Vikipedio
Novkonservativismo en Komuneja kategorio

Novkonservativismo estas politika movado kiu aperis en Usono dum la 1960-aj jaroj dum la Vjetnama milito kaj kombinas subtenon de demokratio kaj homaj rajtoj kun preteco disvastigi ilin per eksterlandaj intervenoj kaj kun rigora kontraŭkomunismo.

Citaĵoj

[redakti]

Zbigniew Brzeziński]

[redakti]
Citaĵo
« Malsame ol ekonomia determinismo, adorata de adeptoj de tutmondiĝo (siaspecaj marksistoj), adeptoj de novkonservativismo estis pli militemaj (do leninistoj). »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« [pri novkonservativismo] Esprimante kritikan humoron rilate de la postmilita Atlantika alianco surbaze de tio ke eŭropanoj estas eldorlotitaj kaj senvolaj (subiĝante al influo de Venuso malsame ol la fortaj, influataj de Marso, usonanoj), nova doktrino alvokas pli kuraĝe sin apogi sur la usonan politikan kaj militan povon. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« [pri novkonservativismo] Sen la 11-a de septembro doktrino verŝajne plu aspektus kiel malgrava fenomeno, sed tiu katastrofa evento donis al ĝi ŝajnon de aktualeco. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« [post la 11-a de septembro] Aktive propagandata timo de terorismo kreis novan politikan kulturon, en kiu morala konvinkiteco troviĝas rande de socia maltoleremo, speciale rilate tiujn kies etna deveno aŭ aspekto donas bazon por suspektoj… Eĉ civilaj rajtoj foje estas traktataj kiel obstaklo al la efika nacia sekureco. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« …Francis Fukuyama, kiu komence estis proksima al novkonservativismaj rondoj, sed poste iĝis la plej aktiva kontraŭulo de la koncepto de Charles Krauthammer, gvida populariganto de novkonservativismo. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« [pri libro La fino de historio de Francis Fukuyama] Ajnakaze nocio “demokratia fino de historio” kiel fina momento de la granda kolizio kun fundamentista islamo, iĝis por novkonservativuloj lumradio penetrinta tra nebulo post la Malvarma milito»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« [pri milito kontraŭ teroro] Aperinta strategio estis miksaĵo de intence imperiaj vortumoj el malneto de la dokumento pri nacia sekureco farita en 1991, preparita de oficistoj de la Ministerio pri defendo dum prezidenta oficperiodo de Bush I (multaj el kiuj iĝis konsilistoj de Bush II) kaj militemaj deklaroj de adeptoj de la novkonservativisma politiko kun propra al ĝi fervoro rilate Proksiman Orienton. Strategie la “milito kontraŭ teroro” spegulis do zorgojn de la superpotenco pri konservado de kontrolo super resursoj de la Persa golfo kaj deziron de reprezentantoj de la novkonservativisma tendaro fortigi sekurecon de Israelo per forigado de minaco flanke de Irako. La unuaj rezultoj de tia kombino neeviteble kaŭzis orgojlon»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Miksaĵo de novkonservativisma maniĥeismo kaj akirita de George W. Bush emo al katastrofaj decidoj sekvigis falon de solidareco kun Usono, aperinta post la 11-a de septembro, de historia zenito ĝis la plej malalta nivelo. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« [pri la Iraka milito] Eble la sola praviga aspekto de tiu ĉi milito konsistas en tio ke ĝi faris Irakon tombejo de novkonservativismaj revoj»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Esprimante kritikan humoron rilate de la postmilita Atlantika alianco surbaze de tio ke eŭropanoj estas eldorlotitaj kaj senvolaj (subiĝante al influo de Venuso malsame ol la fortaj, influataj de Marso, usonanoj), nova doktrino alvokas pli kuraĝe sin apogi sur la usonan politikan kaj militan povon. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« [pri novkonservativismo] Sen la 11-a de septembro doktrino verŝajne plu aspektus kiel malgrava fenomeno, sed tiu katastrofa evento donis al ĝi ŝajnon de aktualeco. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« [pri la Iraka milito] Novkonservativuloj havis ideon ke Irako estas ideala loko por kreado de demokratio en la regiono, kaj estos avangarda tereno de kiu ĝi disvastiĝos tra Proksima Oriento… Grupo de novkonservativuloj kun tiu strategia koncepto estis la centra. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Richard Nixon konsideris malstreĉiĝon taktiko en longdaŭra strategia konfrontiĝo; liaj liberalaj kritikantoj traktis la malstreĉiĝon kiel la celon per si mem dum la konservativuloj kaj novkonservativuloj rifuzis la geopolitikan aliron kiel, nek pli nek malpli, historian pesimismon, preferante politikon de senbrida ideologia konfrontiĝo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ

[redakti]