«Elektro ne centralizas; ĝi malcentralizas… Elektra energio, egale alirebla en farmista dometo kaj en luksa ĉambro de altranguloj, ebligas al iu ajn loko esti centro kaj ne postulas grandajn amasiĝojn.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Akcelo kreas strukturon, kiun iuj ekonomikistoj nomas modelo “centro — periferio”. Kiam ĝi iĝas tro granda por kreanta kaj reganta ĝin centro, de ĝi ekapartiĝas fragmentoj, kiuj starigas novajn sistemojn “centro — periferio”, jam siajn proprajn.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Elektraj rapidecoj kreas centrojn ĉie. Periferioj sur nia planedo malaperas.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]