Usama bin Laden

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Usama bin Laden
Osama bin Laden portrait.jpg
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Biografio en Vikipedio
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komunejo
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komuneja kategorio
Wikinews-logo.svg Novaĵartikoloj en Vikinovaĵoj

Usama bin Laden (naskiĝis la 10-an de marto 1957 — mortis la 2-an de majo 2011) estis araba teroristo, estro de Al-Kaido, kulpa interalie pri atencoj de la 11-a de septembro 2001.

Citaĵoj[redakti]

Pri la aŭtoro[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Mi opinias ke ĝuste niaj respondaj agoj bedaŭrinde transformis la 11-an de septembro je triumfo — almenaŭ taktika — de Usama bin Laden. Se ne estus nia reago, tio ne okazus. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Akuzoj ke Saddam ilin subtenas ŝajnis al mi absurdaj. Usama bin Laden estis religia fanatikulo dum Saddam estis kontraŭklerikulo. Partio Baazo, kiom mi scias, estis malamata de bin Laden. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« [pri Zbigniew Brzeziński] Troa zorgiteco de Usono pri aferoj de interna sekureco post la terorisma atako de la 11-a de septembro igis lin moki nenecesajn sekurecajn preventagojn en la Blanka Domo — foje dum vizito al administra korpuso en Vaŝingtono li registris sin sub la nomo Usama bin Laden kaj neniu haltigis lin. »
— Charles Gati, Enkonduko al Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Usama bin Laden klare komprenigis ke lia atako laŭsence estis direktita ne kontraŭ Usono. Li deziras forpeli nin el la regiono, ĉar li opinias: la registaroj en la regiono estas koruptitaj kaj necesas renversi ilin, kaj ni ilin protektas. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭ[redakti]