Vastigo de NATO

El Vikicitaro
Vastigo de NATO
Vastigo de NATO
Vastigo de NATO
Aliaj projektoj
Vastigo de NATO en Vikipedio

Vastigo de NATO estas procezo kiu komenciĝis post la fino de la Malvarma milito kaj foriro de sovetiaj trupoj el Eŭropo.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Ne eblas malagnoski, ke ne al ĉiuj timoj de Rusio rilate vastigon de NATO mankas rezonaj fundamentoj aŭ ke ili estas kaŭzitaj de malbonaj intencoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Kiam prezidanto Lech Wałęsa esprimis deziron de Pollando iĝi membro de NATO, ĉiujn mirigis pozitiva reago de la rusia prezidanto Boris Jelcin. Dum sia vizito al Varsovio en aŭgusto 1993, kiam trupoj ankoraŭ restis en Orienta Germanio, Jelcin publike deklaris ke li ne konsideras tian perspektivon kontraŭa al la interesoj de Rusio. Tamen la ĉefaj konsilistoj de Bill Clinton pri rusiaj aferoj, same kiel lia Ŝtata Sekretario alvokadis al singardemo. Do proksimume dum unu plia jaro Usono koncentris siajn klopodojn je serioza “preparado” al la vastigo de NATO, ne sen ruzeco nomita “Partnereco por paco”, kiu faris la vastigon pli probabla, ĉe tio prokrastante ĝian komencon. Sed tiutempe rilato de Rusio ŝanĝiĝis, ĝi transiris al pozicio de malkaŝa kontraŭstaro kaj fine de 1994 Clinton devis garantii al Jelcin ke estos plenumita triobla “ne”: ne okazos subitaj eventoj, nek estos hasto kaj nek okazos ekskludo de Rusio. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« [pri parolado de Bill Clinton en januaro 1994] Klarigante kial Usono ne bonvenigias akcepton de Pollando, Hungario, Ĉeĥio kaj Slovakio al NATO, li asertis ke la Nordatlantika alianco ne povas “fari novan dividlinion inter la Oriento kaj la Okcidento, kiu per si mem iĝos antaŭsigno de novaj konfrontiĝoj”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« ...limo de Estonio troviĝas 50 km for de Sankt-Peterburgo. Avanco de la unuiĝinta komandaro de NATO tiom proksime al la ŝlosilaj centroj de Rusio povus bloki eblecon ligi Rusion al la naskiĝanta monda ordo kiel konstrua membro. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Konsiderante sian historian sperton, Rusio devas montri specialan zorgitecon pri siaj vastaj randaj areoj kaj, kiel ni diris komence, la Okcidento devas montri singardemon kaj ne vastigi sian unuigitan militan sistemon tro proksime al la limoj de Rusio. Sed ĝuste same la Okcidento devas instigi Rusion rezigni je sia strebo domini super la najbaroj. Se Rusio eksentos sin trankvila en siaj nunaj limoj, ĝiaj rilatoj kun la ekstera mondo rapide pliboniĝos. Sed se rezulte de reformoj Rusio iĝos pli forta kaj revenos al hegemonia politiko — kion fakte timas plejparto de ĝiaj najbaroj — streĉiteco de la tempo de la Malvarma milito neeviteble reaperos. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Kaj tiu ĉi procezo de vastigo de NATO al la pordoj de Rusio neimageble kolerigas Putinon. Propono vastigi NATOn per akcepto de Kartvelio kaj speciale de Ukrainio efektive furiozigis rusojn. Iusence tio estis atendebla. Se iu potenciala malamiko de Usono kreus aliancon, inkluzivintan Kanadon kaj Meksikon, ankaŭ ni ne ŝatus tion. »
— David IgnatiusUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« …vastigo de NATO estas limigita de landoj, kiuj historie estas parto de la okcidenta kristanismo, kio garantias al Rusio, ke ĝi ne koncernos Serbion, Bulgarion, Rumanion, Moldavion, Belorusion kaj Ukrainion dum ĝi restas unueca. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Vidu ankaŭ[redakti]