Kapto de usonaj ostaĝoj en Irano

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kapto de usonaj ostaĝoj en Irano
Kapto de usonaj ostaĝoj en Irano
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Kapto de usonaj ostaĝoj en Irano en Vikipedio
Commons-logo.svg Kapto de usonaj ostaĝoj en Irano en Komuneja kategorio

Kapto de usonaj ostaĝoj en Irano okazis en Irano post la Irana revolucio kaj daŭris de la 4-a de novembro 1979 ĝis la 20-a de januaro 1981.

Citaĵoj[redakti]

David J. Rothkopf[redakti]

Citaĵo
« Carter ne deziris ke la ŝaĥo “ludu tenison” en Usono dum usonanoj riskas esti ostaĝigitaj. »
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« La 5-an de novembro [1979] Brzeziński aranĝis la unuan kunsidon de la Speciala Koordina Komitato, dediĉitan al liberigo de la ostaĝoj. Poste tiaj kunsidoj okazis ĉiumatene, foje ĉiujn sep tagojn semajne. »
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Brzeziński proponis esprimi vualitan minacon al la publika sekureco aŭ minacon bombi Ĥomon aŭ iranajn naftominejojn kaze de murdo de ostaĝoj. Carter ne estis tiom certa pri efikeco de tiaj minacoj: “Ili komplete kaptis nin ĉe la kolo”. »
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« La 17-an de novembro donis fruktojn sekreta iniciato de Usono rilate la Organizaĵo pri Liberigo de Palestino. Estis liberigitaj 13 ostaĝoj, virinoj kaj nigruloj, kiuj la 20-an de novembro atestis en Germanio. »
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« La 27-an de decembro okazis invado de Sovetunio al Afganio kaj la krizo akiris novan dimension. La situacio grave komplikiĝis. La usonaj ostaĝoj plu restis en la tumulta Irano, en naftomerkatoj ekregis malstabileco, Sovetunio komencis malkŝe arogan ludon en la tre malstabila regiono. »
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Krome, fine de 1979 Carter decidis ne plu forlasi la Blankan Domon por koncentriĝi je la ostaĝa krizo (kaj ne aspekti sensenta politikisto, celanta nur propran profiton). Nuntempe multaj konsideras tiun decidon kialo de lia definitiva malvenko en 1980. »
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Post longaj intertraktoj Irano fine formale akceptis la postulojn de Usono. La intertraktoj finiĝis la 19-an de januaro 1980, tuj antaŭ la inaŭguro de la sekva prezidanto de Usono Ronald Reagan. Warren Christopher ordonis ĝiri 7,97 miliardojn da dolaroj (suma enspezo de la frostigitaj aktivoj) al banko de Anglio, poste al la Centra Banko de Alĝerio kaj fine al Teherano — eble tio estis la plej granda privata ĝiro en la historio»
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Kiam la ŝaĥo malaperis kaj post sturmo de nia ambasadejo, ni kaj irananoj malŝategis unu la aliajn. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭ[redakti]