Rilatoj de Pakistano kaj Usono

El Vikicitaro
Rilatoj de Pakistano kaj Usono
Rilatoj de Pakistano kaj Usono
Rilatoj de Pakistano kaj Usono
Aliaj projektoj
Rilatoj de Pakistano kaj Usono en Vikipedio
Rilatoj de Pakistano kaj Usono en Komuneja kategorio

Rilatoj de Pakistano kaj Usono ampleksas politikajn, ekonomiajn kaj aliajn rilatojn inter Pakistano kaj Usono.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Usono ne povas subteni Baraton kontraŭ Pakistano, nek kontraŭ Ĉinio, sen pagi neakcepteble altan strategian prezon aliloke: en Afganio, se ĝi elektos la kontraŭpakistanan kurson, aŭ en Fora Oriento, se temos pri la kontraŭĉina alianco. Pro ĉiuj ĉi internaj kaj eksteraj faktoroj Barato nur en limigita kadro povas esti aliancano de Usono en longdaŭra politiko de formado — jam sen paroli pri perforta starigado — de pli stabila sistemo de rilatoj ene de la Tutmonda Balkanio»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« …ni devas esti tre singardaj kaj en neniu ajn kazo engaĝiĝi je interna politiko de Pakistano. Pakistano estas tro granda, tro dense enloĝata kaj tro komplike aranĝita por ke ni povu efike solvi ĝiajn internajn politikajn problemojn»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« En Pakistano oni diras ke la lando ekzistas danke al tri “a”: Alaho, Ameriko kaj armeo. Alaho estas malproksima, Ameriko ankaŭ fora kaj krome malklera. Sed la armeo estas surloke. Kaj pro tio monolita karaktero de la armeo restas por iu tempo centra faktoro de la pakistana politiko»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« …prudento, prudento kaj denove prudento — kaj lasu pakistananojn memstare solvi iliajn problemojn. Sufiĉas instrui demokration al ili. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Unuavice, la milito en Irako estis nenecesa kaj oni devis eviti ĝin… Due, jam antaŭe Usono ne de devis lasi senatente Afganion post foriro de tie de la sovetiaj trupoj. La lando laŭvorte estis ruinigita, despere bezonis ekonomian helpon por stabiligi situacion almenaŭ minimume. Tamen kaj George H. W. Bush kaj Clinton montris pasivan indiferentecon. La kreiĝintan vakuon en la 1990-aj jaroj plenigis la taliboj, malantaŭ kiuj staris Pakistano, strebinta tiamaniere okupi geostrategie valorajn poziciojn rilate Baraton. Baldaŭ Talibano prenis sub sian aŭspicion Al-Kaidon — la sekvintaj eventoj estas konataj al ĉiuj. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« …stabileco de Azio parte dependos de tio kiel reagos Usono al eventoj en du kruciĝintaj regionaj trianguloj kun la centro en Ĉinio. La unuan triangulon konsistigas Ĉinio, Barato kaj Pakistano. La duan — Ĉinio, Japanio kaj Koreio akompane de la ŝtatoj de Sud-Orienta Azio. En la unua kazo la ĉefa streĉocentro kaj fonto de malstabileco estos Pakistano. En la dua — Koreio (ambaŭ Koreioj, la Norda kaj Suda) kaj (aŭ) eble Tajvano»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Brent Scowcroft[redakti]

Citaĵo
« [pri usonaj militaj flugrobotoj Predator en Pakistano] Unuavice ni ne devas fanfaroni pri tio, prefere ŝajnigi simplnaimecon. “Kio estas tiuj Predators?” Sed se ni skrupule elektados la celojn, ili certe estos utilaj. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Sed ni tre forte brakumis Baraton. Kiel evidentiĝis, tio havas negativajn sekvojn por la ilatoj kun Pakistano. Nuin ni pagas tion. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« [pri la milito en Afganio (1979-1989)] …Pakistano estis prokuristo kaj kanalo laŭ kiu alvenis usona mono kaj ĝi konscie transigis 75% de la monfluo al la plej fundamentismaj islamistaj grupoj, ĉe tio 50% de tiu ĉi mono ricevadis la plej ekstremisma sunaisma fundamentisma frakcio subestre de Gulbuddin Hekmatjar»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« [pri usonaj militaj flugrobotoj Predator en Pakistano] Ĉu tio ne estas provoko — nevidebla armilo, deplojita de Usono en teritorio de suverenaj landoj kiel Pakistano? Ĉu ni bezonas tiujn flugojn? »
— David IgnatiusUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« ...milita alianco de Usono kun Pakistano en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, kvankam ĝi estis direktita kontraŭ Sovetunio kaj Ĉinio, damaĝis la usono-baratajn rilatojn dum la Malvarma milito»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Vidu ankaŭ[redakti]