Irano

El Vikicitaro
(Alidirektita el Irananoj)
Irano
Irano
Irano
Aliaj projektoj
Irano en Vikipedio
Irano en Komunejo
Irano en Komuneja kategorio
Irano en Vikivortaro
Irano en Vikinovaĵoj

Irano estas lando en Mezoriento.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Kontraŭdiroj inter Usono kaj la eŭropaj landoj pri Irano kaj Irako estas traktataj de Usono ne kiel diskuto inter egalrajtaj partneroj, sed kiel malobeemo. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Potenciale la plej danĝera scenaro de evoluo de la eventoj povus esti kreado de “kontraŭhegemonia” koalicio kun partopreno de Ĉinio, Rusio kaj eble Irano, kiujn unuigos ne ideologio, sed interligantaj ilin ofendiĝoj. Tia evoluo de la eventoj povos memorigi per sia skalo kaj grandeco problemon, kiun foje kreis jam la ĉino-sovetia bloko, kvankam ĉi-foje Ĉinio, plej verŝajne, estos gvidanto kaj Rusio gvidato. Por preventi kreadon de tiu ĉi bloko, kiom ajn malverŝajne tio estu, Usono devos montri geopolitikan lertecon samtempe en la okcidenta, orienta kaj suda limoj de Eŭrazio»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« …koalicio de Rusio samtempe kun Ĉinio kaj Irano povas aperi nur en tiu kazo, se Usono estos tiom mallongvida, ke kaŭzos antagonismon kun Ĉinio kaj Irano samtempe. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« En nord-okcidento de Irano loĝas duoble pli da azeroj (laŭ iuj pritaksoj ĉirkaŭ 20 milionoj) ol en la teritorio de Azerbajĝano mem. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Eldirinte komence de 2002 siajn famajn vortojn pri la “akso de malbono”, la prezidanto [ George W. Bush ] retorike miksis sendependajn problemojn, iniciitajn de Nord-Koreio por stabileco en Nord-Orienta Azio, de Irano kun ĝiaj grandskalaj ambicioj en la Persa golfo, kaj ankaŭ tiujn restintajn post la nefinita kampanjo de 1991 kontraŭ la iraka reganto Saddam Hussein»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Ankoraŭ ne klaras, kia estos plua evoluo de Irano, sed la tagoj de la fundamentisma teokratio en tiu ĉi lando estas kalkulitaj. Ĝi jam eniris la “termidoran fazon”. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« [pri kion li dirus al prezidanto George W. Bush en ties lasta tago en prezidanta ofico] Se tio efektive okazus en la lasta tago, espereble mi povus diri: “Dankon al vi jam pro tio, sinjoro prezidanto, ke vi ne komencis militon en Irano”. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Azeroj en Irano kaj aliaj lokoj ĉiam pli ofte rigardos norden kaj finfine ili demandos sin mem: “Ĉu ni iĝu civianoj de Azerbajĝano?” »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Ĉe ni formiĝis impreso ke la virinoj en Irano estas komplete subpremitaj. Tio malkongruas al la vero. Nun en Irano postenon de vic-prezidanto okupas virino. Kaj estas bone se almenaŭ unu procento de la usonanoj scias tiun fakton. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« [pri Proksima Oriento] Usono kapablas memstare garantii nuklean ŝirmilon por tiu ĉi regiono, tamen ĝi ne devas engaĝiĝi je unuflankaj (aŭ sole kun Israelo) militagojn kontraŭ Irano, ĉar tiukaze ĝi dronos en pli grandskala, sed denove unuflanka kaj pereiga por ĝi konflikto. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Samuel P. Huntington[redakti]

Citaĵo
« Krom Japanio ankaŭ Singapuro, Tajvano, Sauda Arabio kaj malpli grande Irano iĝis modernaj sen iĝi okcidentaj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Socie mobilizitaj socioj estas pli fortaj socioj. En 1953, kiam malpli ol 15% irananoj estis alfabetaj kaj malpli ol 17% loĝis en urboj, Kermit Roosevelt kaj kelkaj agentoj de CIA sufiĉe facile subpremis ribelon kaj revenigis al la ŝaĥo lian tronon. En 1979, kiam 50% de la irananoj estis alfabetaj kaj 47% loĝis en urboj, neniu apliko de usona milita povo jam povintus deteni la tronon sub la ŝaĥo. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Aliflanke post la revolucio en Irano la potencon prenis unu el plej demokratiaj reĝimoj en la islama mondo, kaj malfermitaj balotoj en multaj arabaj landoj, inkluzive de Sauda Arabio kaj Egiption, preskaŭ tutcerte venigos al potenco registarojn oble malpli simpatiajn de la vidpunkto de la Okcidento ol iliaj nedemokratiaj antaŭuloj. Tutnacie elektita registaro en Ĉinio povus esti ekstreme naciisma. Dum okcidentaj gvidantoj komencas kompreni ke demokratiaj procezoj en neokcidentaj socioj ofte venigas al potenco neamikajn al la Okcidento registarojn, ili unue klopodas influi tiujn ĉi balotojn, due, kun malpli granda entuziasmo luktas por demokratio en tiuj landoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Laŭ sia esenco sufiĉe proksimaj restis rilatoj inter Pakistano, Irano kaj Ĉinio, kiuj kristaliĝis komence de la 1990-aj jaroj post vizitoj de preizdanto Yang Shangkun al Irano kaj Pakistano kaj de prezidanto Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani al Pakistano kaj Ĉinio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« [pri la Golfa milito] Tiu milito komencigis la repaciĝon de Irako kaj Irano. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« [pri helpo de Irano al Bosnio dum la Bosnia milito] Parto de la militaj kargoj estis direktita per aviado rekte al Bosnio, sed plejparto de la liverado okazis per Kroatio: per aviado al Zagrebo kaj plu surtere aŭ mare tra Splito aŭ aliaj kroataj havenoj kaj plu surtere. Permeson por tia transporta itinero kroatoj donis ne senprofite — laŭ raportoj, trionon de ĉiuj kargoj ili lasis por si kaj, memorante ke estonte eble ili mem devos militi kontraŭ Bosnio, ili malpermesis transportadon de tankoj kaj peza artilerio tra sia teritorio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Estis ankaŭ la alia kaŭzo, pro kiu la moskeoj havis relativan liberecon. Ĉiuj usonanoj, gvidantaj la ŝahon (el kio por la monarko sekvos nur malfeliĉoj, ĉar ili ne konis Iranon kaj ne komprenis ĝis la fino, kio okazas tie), opiniadis, ke unu sola malamiko de Mohamed Rezo estas la komunistoj el la partio Tudeh. Do, kontraŭ ĉiuj komunistoj sin turnis la persekutado de Savak. Kaj ili ne trovis multajn komunistojn tiutempe, ili estis amase forbuĉitaj, pereis aŭ vivis eksterlande. La reĝimo okupiĝis pri la persekutado de la realaj kaj imagitaj komunistoj tiel fervore, ke ĝi ne vidis potencon, kiu elkreskis aliloke kaj sub aliaj sloganoj, kiu faligos la diktatoran regadon. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho

Vidu ankaŭ[redakti]