« [pri aserto de Dick Cheney ke Saddam Hussein posedas amasdetruajn armilojn] La vic-prezidanto fakte diras jenon: ni ne scias ĉu li havas la armilojn, al kiu tipo ĝi apartenas, ni ne scias kie ĝi estas kaj ni neniam trovos ĝin — sed ni planas invadi tien kaj neniigi ĝin. Tio estas ne tre logike. »
— Zbigniew Brzeziński, Intervjuo al This Week with Sam Donaldson and Cokie Roberts, ABS News [la 1-an de septembro 2002]
« Efektive antaŭ la okupacio de Irako fare de Usono en 2003, sekve de kiu ŝijaismajteokratiaj streboj akiris fortan impulson, la fundamentisma fenomeno troviĝis ĉefe en estingiĝanta stato. »
« …se Eŭropo iĝos ekonomia giganto kaj granda militforto samtempe, la sfero de la dominado de Usono verŝajne limiĝos ĉefe je la Pacifika regiono… Tamen nuntempe al la eŭropanoj mankas motivado kaj unueco, necesaj por kreado de pova milita ŝtatego… Tamen, memorante pri reciprokaj ofendoj, kaŭzitaj de transatlantikaj kvereloj ĉirkaŭ Irako, por la usonanoj estus verŝajne pli racie malpli riproĉi Eŭropon pri “nesufiĉo” de ĝiaj militaj klopodoj. »
« …la invado je Irako [en 2003], finiĝinta per milita sukceso, sed kaŭzinta kontraŭdiran internacian reagon, estigis perpleksigan paradokson: la milita aŭtoritato de Usono neniam estis tiom alta dum ĝia politika aŭtoritato neniam estis tiom malalta. »
« Humoro en la Blanka Domo estis triumfa. La entuziasmiĝinta prezidanto George W. Bush demandis guberniestron de la okupita Irako: “Ĉu vi deziras fari la samon en Irano?” »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« …komuna opinio pri neceso de la militago fakte formiĝis jam komence de 2002. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« Milito en Irako nekompareble kun iu ajn alia milito en la usona historio kreis vastegan bibliografion de informriĉaj kaj klarigantaj esencon de la afero libroj. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« En 2006 iĝis klare ke prezo, jam pagita en la milito oble superas ĝian solan pozitivan rezulton — elpostenigon de Saddam Hussein, kiu jam sen tio transformiĝis je senpova figuro. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« Plej gravas ke tiu milito senkreditigis la tutmondan gvidantecon de Usono. La lando evidentiĝis ne kapabla unuigi la mondon por difinita tasko, nek atingi definitivan venkon per armiloj. Ĝia agoj dividis ĝiajn aliancanojn, unuigis la malamikojn kaj malfavorantojn. La islama mondo estis ekscitita kaj furiozigita. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« Dum nombro de mortigitaj usonanoj proksimiĝis al 3000 kaj nombro de kripligitaj kaj vunditaj superis 20 mil kaj tiuj ĉi perdoj estas skrupule registrataj, nombro de mortigitaj irakanoj intence ne estas kalkulata. Estas klare ke temas pri pluraj miloj da homoj, sen paroli pri vunditoj, kaj parencoj de la pereintoj kulpigas pri siaj suferoj Usonon. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« Detruo de Irako forigis el regiona potencoludo la solan araban ŝtaton, kiu kapablis kontraŭstari Iranon, per tio feliĉiginte la plej ferocan malamikon de Usono en la regiono. De geopolitika vidpunkto la milito iĝis malvenko, kiun Usono faris al si mem, kaj rekta profito por Irano. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« Aŭtune 2003 dum opinisondo en islamaj landoj oni demandis respondantojn, ĉu ili bedaŭras pri tio ke milita rezistado de Irako ekde komenco estis malmultefika — fakte oni demandis, ĉu ili bedaŭras ke ne estis mortigitaj pli multaj usonanoj. Nombro de bedaŭrintaj en Maroko konsistigis 93% de la demanditoj, en Jordanio 91%, en Libano 82%, en Turkio 82%, en Indonezio 82%, Palestino 81% kaj en Pakistano 74%. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« Militaj problemoj de administracio realiganta militon, kiu ne havas historian perspektivon, eĉ pli komplikiĝas pro tio ke psikologie kaj eĉ simple laŭaspekte usona konduto estas identigata kun tiu israela. Scenoj sur ekranoj de televidiloj, en kiuj armitaj de la kapo ĝis piedoj kaj protektitaj de kirasveŝtoj usonaj soldatoj elbatas pordojn en irakaj domoj, invadas timigitajn familiojn kaj forkondukas virojn en mankatenoj kaj kun ŝirmitaj okuloj, tro similas al la agoj de israelaj trupoj en la okupita Palestino. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« Iraka milito en ĉiuj siaj aspektoj transformiĝis je plago — kaj en tio kiel estis farita la decido pri ĝia komenco, kaj en tio kiun eksteran subtenon ĝi ricevis kaj kiel ĝi okazis. Ĝi jam atestis la prezidentan oficon de George W. Bush kiel historian malsukceson. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« [pri Condoleezza Rice] Dirinte pli frue ke responde al malsufiĉa internacia subteno de sia riska entrepreno en IrakoUsono devos “puni Francion, ignori Germanion kaj pardoni Rusion”, la plej proksima konsilisto de prezidanto pri ekstera politiko per tio esprimis malestimon al sistemeco de la ekstera politiko kaj al sistemo de kolektiva decidofarado de la aliancanoj. Tiu ĉi vidpunkto estis dominanta dum la unua prezidenta oficperiodo de George W. Bush. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« [dum la regado de George W. Bush] La ĉefa tasko de usona diplomatio iĝis garantiado de internacia milita subteno de kampanjo en Irako, inkluzive la plej forajn landojn, preskaŭ je simbola nivelo, eĉ se nur forme de unu plotono. Kreado de “propravola koalicio” — plejparte fantazia — postulis energion, respektivan mekanismon kaj financajn stimulojn. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« Min plej multe zorgigis nepravigeble hasta decidofarado… eĉ se Saddam havus nuklean programon, ĝis armiloj estis ankoraŭ tre for kaj ni havis sufiĉe da tempo por sovi tiun problemon. La dua demando estas rilato de Saddam al Al-Kaido kaj Usama bin Laden. Akuzoj ke Saddam ilin subtenas ŝajnis al mi absurdaj. Usama bin Laden estis religia fanatikulo dum Saddam estis kontraŭklerikulo. Partio Baazo, kiom mi scias, estis malamata de bin Laden. Do mi opiniis ke necesas unue bone kompreni ĉion en tiu afero. Fakte mi havis la saman opinion kiel en 1991: eniri Irakon estas simple, sed post kiam ni eniros tien… La lando estas tre maltrankvila, en ĝi mankas iuj ajn premisoj por ekiri la vojon de demokratio. Kaj se ni eniros tien, la problemoj abundegos. »
« Mi tamen asertus ke solvadon de nia problemo, ligita al nia ĉeesto en Irako — kiu evidentiĝis tro multekosta por ni kaj fakte detrua por Irako — necesas komenci de agnosko ke unu el kialoj de tiu ĉi problemo estas la fakto de nia ĉeesto. Oni ne sukcesos unuigi Irakon se ni konservos en la lando nian ĉeeston kun espero ke nia okupado faros Irakon pli stabila kaj kapabla al memregado… la prezidanto devas fari sia celo finon de la usona ĉeesto… necesas tempo por kreado de politika kunteksto de la foriro de la trupoj. 16 monatoj, laŭ mia opinio, estas sufiĉa tempo. »
«Irakanoj plejparte ne opinias ke ni venis tien laŭ ilia invito kaj apenaŭ ili deziras ke ni senfine troviĝu tie, simbolante nian ĉeeston per giganta fortikaĵo, konstruita de ni en la centro de Bagdado, kaj per fortikigitaj bazoj tra la tuta lando. »
« Siajn agojn la prezidanto de Usono [ George W. Bush ] pravigis per senbazaj suspektoj, kiuj post kelkaj monatoj malaperis senspure, ĉar ĉeesto de la armiloj de amasa detruado en la okupita de la usonaj trupoj Irako neniam estis konfirmita. »
« Ĉe tio la Afgana kaj la Iraka konfliktoj — same kiel siatempe iamaj ekspediciaj militoj de la Okcidento — praktike ne influis la internan vivon de Usono (se ne konsideri la militistojn kaj iliajn familiojn). Kaj kvankam ambaŭ militoj eltiris miliardojn da dolaroj el la usona buĝeto, postulante pli altajn elspezojn ol ĉiuj antaŭaj militoj krom la Dua mondmilito, elspezoj en procentoj de la usona Malneta Enlanda Produkto estis malaltaj — pro nekredebla kresko de la usona ekonomio. »
«Demagogio, nutrata de timoj, estas pova armilo, rapide donanta fruktojn, sed ĉe tio kapabla kaŭzi gravajn internajn kaj eksterajn problemojn en longdaŭra perspektivo. Kiel ekzemplo de ĝia detrua influo povas servi la plej famaj kazoj de misuzoj de irakaj militkaptitoj, inkluzive iujn superajn oficirojn. Tio estas flankefikoj de perceptado de malamiko kiel enkorpigo de la malbono, al kiu do rajte aplikeblas kruelaj rimedoj. »
« Unuavice, la milito en Irako estis nenecesa kaj oni devis eviti ĝin… Due, jam antaŭe Usono ne de devis lasi senatente Afganion post foriro de tie de la sovetiaj trupoj. La lando laŭvorte estis ruinigita, despere bezonis ekonomian helpon por stabiligi situacion almenaŭ minimume. Tamen kaj George H. W. Bush kaj Clinton montris pasivan indiferentecon. La kreiĝintan vakuon en la 1990-aj jaroj plenigis la taliboj, malantaŭ kiuj staris Pakistano, strebinta tiamaniere okupi geostrategie valorajn poziciojn rilate Baraton. Baldaŭ Talibano prenis sub sian aŭspicion Al-Kaidon — la sekvintaj eventoj estas konataj al ĉiuj. »
« Ekde 2002 li estis rezolute kondamnanta militon de George W. Bush en Irako. Kondamni la militagojn li komencis pli frue kaj pli forte ol la aliaj demokratoj, multaj el kiuj ekhavis iun certan pozicion nur kelkajn jarojn post la komenco de la milito. »
« Ses semajnojn post la invado de la usonaj trupoj en Irako, George W. Bush deklaris finon de la grandskala operaco kaj la faktan venkon, starante sub slogano kun la vortoj “La misio estas plenumita”. Sed post kelkaj semajnoj evidentiĝis ke la tasko, servinta kiel preteksto por la invado, difininta humoron de ĉiuj antaŭmilitaj debatoj, tamen ne estis plenumita. La usonaj trupoj trovis en Irako neniujn amasdetruajn armilojn de iu ajn tipo. »
«Novkonservativuloj havis ideon ke Irako estas ideala loko por kreado de demokratio en la regiono, kaj estos avangarda tereno de kiu ĝi disvastiĝos tra Proksima Oriento… Grupo de novkonservativuloj kun tiu strategia koncepto estis la centra. »
« Ni ne povas atingi ke loka politika potenco ĉiam sekvu niajn ordonojn. La irakanoj nenion ŝuldas al ni, ili ne invitis nin al si. Ili havis siajn internajn konfliktojn kaj ili plu havos ilin. »
« Eĉ antaŭ la invado al Irako estis Afganio, kiam NATO unuafoje en sia historio referencis al la kvina artikolo de sia ĉarto. Fakte eŭropanoj diris al ni: “Ni estas kun vi”. Nia respondo estis: “Dankon. Se ni bezonos vin, ni telefonos al vi. Vi mem ne telefonu al ni”. »
« Tuj post kiam registaro de Saddam Hussein estis likvidita, ni starigis en Irako usonan administranton. Por kiu li laboris? Bone, unue por la ministerio pri defendo. Poste por la Konsilio pri Nacia Sekureco. Poste li laboris… ne eblas kompreni por kiu. Kaj en Afganio tute mankis la ĉefo kiu regus ĉiujn. »
« [komparo de Usono kaj la Romia imperio] La mondŝtategoj, ne havantaj egalajn al si, konsistigas apartan klason. Ili neniun konsideras al si egala kaj tre facile alkalkulas siajn subtenantojn al siaj amikoj — amicus populi Romani [amiko de la Romia popolo]. Al ili mankas malamikoj, ekzistas nur ribeluloj, teroristoj kaj ŝtatoj-parioj. Ili jam ne militas, sed nur punas. Ili sincere indignas, kiam vasaloj rifuzas konduti kiel tio decas al la vasaloj.
[komento de Zbigniew Brzeziński] Tiuj ĉi vortoj estis skribitaj de la aŭtoro antaŭ la 11-a de septembro, sed ili mirinde precize esprimis pozicion de iuj [usonaj politikistoj, kun kiu ili insistis dum la diskuto en la Unuiĝintaj Nacioj en 2003 pri la decido pri la milito kontraŭ Irako. »
— Bender P., America: the New Roman Empire? // Orbis. 2003. Winter. p. 155.
« Li ekde komenco estis kontraŭ milito en Irako […] Brzeziński estis indignita de mensogo per kiu oni klopodis raciigi la militon [...] »
« Lastaj grandaj teroraj atakoj en Eŭropo okazis en Hispanio en 2004 kaj en Londono en 2005. Neniu Islama Ŝtato tiam ekzistis, mankis kontraŭ kiu militi, la terorajn atakojn organizis ĉelo de Al-Kaido en Jemeno. Kontraŭ Jemeno neniu militis, sed teroraj atakoj ne okazis 10 jarojn. La 11-a de septembro ankaŭ estas kulpo de ne Islama Ŝtato, kontraŭe — la Islama Ŝtato elkreskis el milito kontraŭ Irako (kiu havis nenian rilaton al la eventoj de la 11-a de septembro). »
« Последние крупные теракты в Европе были в Испании в 2004 году и в Лондоне в 2005-м. Никакого ИГИЛ тогда не было, войну было вести не с кем, организовала теракты ячейка «Аль-Каиды» в Йемене. С Йеменом никто не воевал, но терактов не было 10 лет. 11 сентября — тоже не на совести ИГИЛ, напротив — ИГИЛ вырос из войны с Ираком (который к событиям 11 сентября был непричастен). »
— Andrej Movĉan, Terorismo. Ni kaj ili [la 15-a de novembro 2015]