Esprimo

El Vikicitaro
Esprimo
Aliaj projektoj
Esprimo en Vikipedio

Esprimo estas la "ago esprimi" sentojn, pensojn, artojn, ideojn; la deklaro de io por komprenigi ĝin, kun aŭ sen vortoj, aŭ la manifestiĝo de korinklinoj kaj emocioj per gestoj.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« La historio de poezio ne povas esti alia ol la studo kaj esprimo de imagaj eraoj. » « (hispane) La historia de la poesía no puede ser otra cosa que el estudio y la expresión de las eras imaginarias. »
— José Lezama Lima
Citaĵo
« Enuo estas la supera esprimo de indiferenteco» « (hispane) El aburrimiento es la suprema expresión de la indiferencia. »
— Ricardo León y Román
Citaĵo
« La misio de arto ne estas kopii naturon, sed esprimi ĝin. »
— Honoré de Balzac
Citaĵo
« Nenio esprimas nian malĝojon pli bone ol diri nenion. »
— Richard Crashaw
Citaĵo
« Granda literaturo, pasinta aŭ nuna, estas la esprimo de granda kono de la homa koro; granda arto estas la esprimo de solvo de la konflikto inter la postuloj de la mondo ekstere kaj tiu interne. » « (angle) Great literature, past or present, is the expression of great knowledge of the human heart; great art is the expression of a solution of the conflict between the demands of the world without and that within. »
— Edith Hamilton
Citaĵo
« Dum mi estas urbestro de tiu ĉi urbo la grandaj industrioj estas sekuraj. Ni aŭdas pri konstituciaj rajtoj, libera esprimado kaj la libera gazetaro. Ĉiufoje, kiam mi aŭdas tiujn ĉi vortojn, mi diras al mi: 'Tiu viro estas Ruĝa, tiu viro estas Komunisto.' Vi neniam aŭdas veran usonan paroladon tia. » « (angle) As long as I am mayor of this city the great industries are secure. We hear about constitutional rights, free speech and the free press. Every time I hear these words I say to myself, 'That man is a Red, that man is a Communist.' You never hear a real American talk like that. »
— Frank Hague
Citaĵo
« Kiam mi aŭskultas amon, mi aŭskultas mian veran naturon. Kiam mi esprimas amon, mi esprimas mian veran naturon. Ni ĉiuj amas. Ni ĉiuj faras tion pli kaj pli perfekte. La pasinteco portis al ni kaj cindrojn kaj diamantojn. En la nuntempo ni trovas la florojn de tio, kion ni plantis kaj la semojn de tio, kio ni fariĝas. Mi plantas la semojn de amo en mia koro. Mi plantas la semojn de amo en la koroj de aliaj. » « (angle) When I listen to love, I am listening to my true nature. When I express love, I am expressing my true nature. All of us love. All of us do it more and more perfectly. The past has brought us both ashes and diamonds. In the present we find the flowers of what we've planted and the seeds of what we are becoming. I plant the seeds of love in my heart. I plant the seeds of love in the hearts of others. »
— Julia Cameron
Citaĵo
« Arto havas duoblan vizaĝon, de esprimo kaj iluzio, same kiel scienco havas duoblan vizaĝon: la realeco de eraro kaj la fantomo de vero. »
— René Daumal
Citaĵo
« Mi pasigis pli ol duonan vivon provante esprimi la tragikan momenton»
— Marcel Marceau

Albert Einstein[redakti]

Citaĵo
« Arto estas la esprimo de la plej profundaj pensoj per la plej simpla vojo. »
— Albert Einstein
Citaĵo
« Mi tre konscias pri tio, ke niaj sentoj kaj streboj ofte kontraŭdiras kaj obskuras kaj ke ili ne povas esti esprimitaj per facilaj kaj simplaj formuloj. » « (angle) I am very conscious of the fact that our feelings and strivings are often contradictory and obscure and that they cannot be expressed in easy and simple formulas. »
— Albert Einstein, Kial Socialismo? (1949)

Eksteraj ligiloj[redakti]

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: