Novaĵo

El Vikicitaro
Novaĵo
Novaĵo
Novaĵo
Aliaj projektoj
Novaĵo en Vikipedio
Novaĵo en Komuneja kategorio
Novaĵo en Vikivortaro

Novaĵo estas io ĵus okazinta kaj/aŭ freŝe sciigita

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Marshall McLuhan[redakti]

Citaĵo
« Eĉ en sia elekto de konvenaj materialoj por novaĵoj la gazetaro preferas homojn, jam certagrade famiĝintajn danke al kino, radio, televido kaj teatro. Tiun fakton ni povas uzi kiel lakmuspaperon dum esplorado de naturo de ilo kiel la gazetaro, ĉar se iu aperas nur en gazeto, tio estas plia pruvo de tio, ke li estas ordinara civitano. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …ekde komenco gazeto inklinis al ne libra, sed al la mozaika aŭ partoprena formo. Post rapidiĝo de eldonado kaj kolektado de novaĵoj tiu mozaika formo iĝis dominanta aspekto de la homa asociiĝo; ja la mozaika formo signifas ne senpasian “vidpunkton”, sed partoprenon en la procezo. Pro tio la gazetaro estas ne apartigebla de la demokratia procezo, sed komplete senvalora de la literatura aŭ libra vidpunkto. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La novaĵoj persiste forpremadis la vidpunktojn kiel faktoron de formiĝo de sociaj normoj… »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La veraj novaĵoj ĉiam estas malbonaj novaĵoj: malbonaj novaĵoj pri iu aŭ malbonaj novaĵoj por iu. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Por kreado de reklama afiŝo estas uzataj pli da peno kaj penso, inteligento kaj arto ol por kreado de iu ajn teksta elemento de gazeto aŭ revuo. Anoncoj estas novaĵoj. Kio estas fuŝa en ili estas ke ili estas ĉiam bonaj novaĵoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Tuj post kiam la gazetaro komprenis, ke prezentado de la novaĵoj estas tute ne rakontado pri okazaĵoj kaj sciigoj, sed rekta kaŭzo de la eventoj, okazaĵoj tuj multiĝis. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Vidu ankaŭ[redakti]