Aliseksemo

El Vikicitaro
Aliseksemo
Aliseksemo
Aliseksemo
Aliaj projektoj
Aliseksemo en Vikipedio
Aliseksemo en Komuneja kategorio
Aliseksemo en Vikivortaro

Aliseksemo estas sento esti sekse allogata de individuoj de la alia sekso.

Thomas Szasz[redakti]

Citaĵo
« En la nuna Usono strebo esti agnoskita kiel normala aliseksemulo estas same forta kiel en Hispanio en la epoko de Renesanco strebo esti akceptita kiel bona katoliko»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« …samseksemulo estas rigardata kiel neplenvalora estaĵo, kiel homo “trafita” de malsano, pri kiu li havas ne pli da rajtoj ol aliseksemulo pri malsaniĝo je pesto»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« [komparo de Usono en la 20-a jarcento kun Hispanio en la 15-a jarcento] Homo de judisma kredo estis konsiderata ne plene homo, ĉar li ne estis kristano. Ĝuste same samseksemulo ne estas konsiderata plene homo, ĉar li ne estas aliseksema. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Viroj ne reprezentas du apartajn populaciojn, aliseksemulajn kaj samseksemulajn. La mondo ne dividiĝas inter ŝafoj kaj kaproj. Ne ĉio estas nigra, ne ĉio estas blanka» « (angle) Males do not represent two discrete populations, heterosexual and homosexual. The world is not to be divided into sheep and goats. Not all things are black nor all things white. »
— Alfred Kinsey
Citaĵo
« Ni ne diras al virinoj, 'ĉu vere vi triope seksumis kun du inoj kaj viro kaj vi iom manĝis ŝian piĉon? Vi devas esti lesbanino.' Sed ni diras al viroj, 'ĉu vere vi tuŝis kacon? Vi devas esti gejaĉo.'... Malgeja vira sekseco ĉiel temas pri la paranojo: ĉu mi estas ineca, ĉu mi estas geja? Do la viro, kiu permesas al si fari ion perceptata kiel ineca aŭ gejaĉa ne plu estas viro. » « (angle) We don't say to women, 'what do you mean you had a three way with two girls and a guy and you ate her pussy a little bit. You must be a lesbian.' But we say to guys, 'you mean you [touched a dick]. You must be a fag.'… Straight male sexuality is all about this paranoia about am I feminine or am I gay. So the man who allows himself to do something perceived as womanly or faggoty is not a man anymore. »
— Dan Savage, Intervjuo el 1998 fare de James Crotty de la gazeto Monk

Vidu ankaŭ[redakti]