Monda Banko estas financa frato de la Internacia Mona Fonduso, per kiuj la riĉaj landoj direktas la ekonomian politikon en malfortaj landoj.
« Krome necesas konsideri kiel parton de la usona sistemo la tutmondan sistemon de specialiĝintaj organizaĵoj, speciale la “internaciajn” financajn instituciojn. La Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Banko, oni povas diri, reprezentas tutmondajn interesojn kaj ilia kliento povas esti nomata la tuta mondo. Tamen efektive en ili dominas la usonanoj… »