Hunter S. Thompson

El Vikicitaro
Hunter S. Thompson
Aliaj projektoj
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Hunter S. Thompson (1937-2005) estas usona ĵurnalisto.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Usono simple estas nacio de du cent milionoj da aŭtomobilaj brokantistoj kun ĉiom da mono, kiom ni bezonas por aĉeti pafilojn, kaj neniujn konscidubojn pri mortigo de kiu ajn provas malkomfortigi nin. »
— Fear and Loathing on the Campaign Trail
Citaĵo
« La limon de prudento ne ekzistas honesta maniero esprimi, ĉar la solaj personoj, kiuj vere scias, kie ĝi estas, estas tiuj, kiuj jam falis de ĝi. »
Citaĵo
« Ni fariĝis nazia monstro laŭ la okuloj de la tuta mondo: nacio de subpremantaj bastardoj, kiuj pli ŝatus mortigi ol vivi pace. Ni estas putinoj por potenco kaj petrolo kun malamo kaj timo en la koro. Ni estas fihomaĉoj, kaj tiel historio juĝos nin. Mankas al ni ia savanta socia valoro; ni estas simple putinoj. Moviĝu aŭ ni mortigos nin. »