Pastro D-ro Martin Luther KING, en esperanto Marteno Luter-Kingo (naskiĝis la 15-an de januaro 1929 - mortis la 4-an de aprilo 1968) estis Nobel-premiito, baptisma pastro kaj afrika usona aktivulo en kampo de civilaj rajtoj uzante pacajn rimedojn de civila malobeo bazitajn sur siaj kristanaj kredoj. Oni konsideras lin unu el la plej grandaj estroj kaj herooj en usona historio, kaj en la moderna historio de malperforto.
« Mi ĵus ricevis leteron de blankula frato en Teksaso. Li skribas: "Ĉiuj kristanoj scias, ke la neblankuloj finfine ricevos egalajn rajtojn, sed eblas, ke vi tro rapidas religie.[...]" Tia sinteno radikas en tragedia miskoncepto pri tempo, en la strange neracia nocio, laŭ kiu estas io en la fluo de tempo mem, kiu neeviteble riparos ĉiujn difektojn. Fakte, tempo mem estas neŭtrala; ĝi povas esti uzata aŭ detrue aŭ konstrue. Pli kaj pli mi sentas min, ke la homoj malbonvolaj uzis tempon multe pli efike ol la homoj bonvolaj. Ni devos penti en ĉi tiu generacio ne nur pro la malamaj vortoj kaj agoj de la malbonaj homoj sed pro la terura silento de la bonaj homoj. La homa progreso neniam enruliĝas per radoj de neevitebleco. »
« I have just received a letter from a white brother in Texas. He writes: ‘All Christians know that the colored people will receive equal rights eventually, but it is possible that you are in too great a religious hurry.[…]’ Such an attitude stems from a tragic misconception of time, from the strangely irrational notion that there is something in the very flow of time that will inevitably cure all ills. Actually, time itself is neutral; it can be used either destructively or constructively. More and more I feel that the people of ill will have used time much more effectively than have the people of good will. We will have to repent in this generation not merely for the hateful words and actions of the bad people but for the appalling silence of the good people. Human progress never rolls in on wheels of inevitability. »
« Bedaŭrinde mi preskaŭ finkonkludis, ke la plej granda stumbligilo de la negro en lia marŝo al libereco ne estas la blankula civitana konsiliano aŭ la Kukluksklan-ano sed la blankula moderisto, kiu pli dediĉas sin al "ordo" ol justeco; kiu preferas negativan pacon, kiu estas la foresto de konflikto, ol pozitivan pacon, kiu estas la ĉeesto de justeco; kiu konstante diradas: "Mi konsentas kun via celo sed ne povas konsenti kun viaj metodoj de rekta agado"; kiu paternalisme kredas, ke li rajtas decidi la horplanon de la libereco de alia viro; kiu vivas laŭ mita koncepto de tempo kaj kiu konstante konsilas al la negro ke li atendu "pli konvenan sezonon." Malprofunda kompreno fare de homoj bonvolaj estas pli frustra ol absoluta miskompreno fare de homoj malbonvolaj. Nefervora akcepto estas multe pli konfuza ol evidenta malakcepto. »
« I have almost reached the regrettable conclusion that the Negro’s great stumbling block in his stride toward freedom is not the White Citizen’s Council-er or the Ku Klux Klanner, but the white moderate, who is more devoted to “order” than to justice; who prefers a negative peace which is the absence of tension to a positive peace which is the presence of justice; who constantly says: “I agree with you in the goal you seek, but I cannot agree with your methods of direct action”; who paternalistically believes he can set the timetable for another man’s freedom; who lives by a mythical concept of time and who constantly advises the Negro to wait for a “more convenient season.” Shallow understanding from people of good will is more frustrating than absolute misunderstanding from people of ill will. Lukewarm acceptance is much more bewildering than outright rejection. »
— Letero el Birmingama prizono
« Ĉu oni nomas tion demokratio aŭ demokratia socialismo, devas okazi pli bona distribuo de riĉeco en ĉi tiu lando por ĉiuj el la infanoj de Dio. »
« Call it democracy, or call it democratic socialism, but there must be a better distribution of wealth within this country for all God’s children. »
— Parolo al la negra usona laborkoncilio (majo 1965), citita en From Civil Rights to Human Rights : Martin Luther King, Jr., and the Struggle for Economic Justice (2009), de Thomas F. Jackson, pĝ. 230
« Dum mi parolis inter la senesperaj, malakceptitaj kaj koleraj junaj viroj, mi diris al ili, ke brulboteloj kaj fusiloj ne solvos iliajn problemojn. Mi klopodis oferti al ili mian plej profundan kompaton dum mi bontenadis mian konvinkon, ke socia ŝanĝo plej senchave okazas per senperforta agado. Sed ili demandis — kaj ĝuste tiel — pri la vjetnama milito. Ili demandis, ĉu nia propra nacio ne uzadas amasajn kvantojn da perforto por solvi siajn problemojn, por okazigi la ŝanĝojn, kiujn ĝi volas. Iliaj demandoj ekhavis sencon, kaj mi eksciis, ke mi neniam denove povos paroli kontraŭ la perforto de la subprematoj en la getoj sen unue klare paroli al la plej granda liveranto de perforto en la mondo hodiaŭa — mia propra registaro. »
« As I have walked among the desperate, rejected and angry young men I have told them that Molotov cocktails and rifles would not solve their problems. I have tried to offer them my deepest compassion while maintaining my conviction that social change comes most meaningfully through nonviolent action. But they asked — and rightly so — what about Vietnam? They asked if our own nation wasn't using massive doses of violence to solve its problems, to bring about the changes it wanted. Their questions hit home, and I knew that I could never again raise my voice against the violence of the oppressed in the ghettos without having first spoken clearly to the greatest purveyor of violence in the world today — my own government. »
— Beyond Vietnam: A Time to Break Silence
« La malbonoj de kapitalismo estas same realaj kiel la malbonoj de militismo kaj malbonoj de rasismo. »
« The evils of capitalism are as real as the evils of militarism and evils of racism. »
— –Parolo al SCLC-estraro la 30-an de marto 1967
« Ni devas nun vidi, ke la malbonoj rasismo, ekonomia ekspluato kaj militismo ĉiuj estas ligitaj... oni ne vere povas forigi unu sen forigi la aliajn... la tuta strukturo de la usona vivo devas ŝanĝiĝi. »
« We must see now that the evils of racism, economic exploitation and militarism are all tied together… you can’t really get rid of one without getting rid of the others… the whole structure of American life must be changed. »
— Raporto al SCLC-estraro en majo 1967
« La ladurboj estas la metio de malvirta sistemo de la blankula socio; negroj vivas en ili sed ne faras ilin, samkiel prizonano ne faras prizonon. Ni diru kuraĝe, ke se oni kalkulus la malobservojn de la leĝo fare de la blankulo en la ladurboj tra la jaroj, kaj komparus ilin kontraŭ la leĝomalobservoj de kelkaj tagoj da tumulto, la hardita krimulo estus la blankulo. Tiuj estas aferoj ofte malfacile diri, sed mi ekvidis pli kaj pli, ke necesas diri la veron por trakti la grandajn problemojn, kiujn ni alfrontas en nia socio. »
« The slums are the handiwork of a vicious system of the white society; Negroes live in them but do not make them any more than a prisoner makes a prison. Let us say boldly that if the violations of law by the white man in the slums over the years were calculated and compared with the law-breaking of a few days of riots, the hardened criminal would be the white man. These are often difficult things to say but I have come to see more and more that it is necessary to utter the truth in order to deal with the great problems that we face in our society. »
— The Role of the Behavioral Scientist in the Civil Rights Movement
« (angle) Man must evolve for all human conflict a method which rejects revenge, aggression and retaliation. The foundation of such a method is love. »
— Martin Luther King, Jr.
« Niaj vivoj komencas finiĝi la tagon, kiam ni silentas pri gravaj aferoj. »
« (angle) Our lives begin to end the day we become silent about things that matter. »
— Martin Luther King, Jr.
« Viroj, de jaroj parolas pri milito kaj paco. Sed nun ili ne plu povas paroli pri tio. Ĝi ne plu estas elekto inter perforto kaj malperforto en ĉi tiu mondo; ĝi estas elekto inter neperforto aŭ neekzisto. »
« (angle) Men, for years now, have been talking about war and peace. But now, no longer can they just talk about it. It is no longer a choice between violence and nonviolence in this world; it's nonviolence or nonexistence. »
«Mi havas revon, ke iun tagon ĉi tiu nacio leviĝos kaj vivos laŭ la vera signifo de sia kredo: "Ni taksas ĉi tiujn veraĵojn memevidentaj: ke ĉiuj homoj estas kreitaj egalaj."»
« (angle) I have a dream that one day this nation will rise up and live out the true meaning of its creed: "We hold these truths to be self-evident: that all men are created equal. »
«Mi havas revon, ke miaj kvar malgrandaj infanoj iam vivos en nacio, kie ili ne estu juĝataj laŭ la koloro de sia haŭto, sed laŭ la enhavo de sia karaktero.[1]»
« (angle) I have a dream that my four little children will one day live in a nation where they will not be judged by the color of their skin but by the content of their character. »
— Martin Luther King, Jr.
Referencoj
↑Unua "Citaĵo de la Tago" ĉe la anglalingva Vikicitaro