 | | « Senmorta Afrodita de la brodita trono, filino de Zeŭso, teksantino de ĉarmoj, mi pregas, ne frakasu mian spiriton per ĝeno kaj ĉagreno, ho reĝino. Sed venu, se iam ajn antaŭe vi aŭdis mian voĉon fore, kaj aŭskultis, kaj lasante l'oran domon de via patro venis kun ĉaro jugite, kaj belaj rapidaj paseroj tiris vin, flugante rapide ĉirkaŭ la obskura tero, de paradizo al la meza ĉielo; rapide alvenis ili, kaj vi, benita, via senmorta vizaĝo ridetante, demandis kio alvenis al mi, kaj kiel mi vokis nun, kaj kion mia freneza koro plej deziras vidi. "Kiun belecon vi logus al vi nun por ami vin? Kiu domaĝas vin, Sapfo? Ĉar se ŝi fuĝas ŝi baldaŭ sekvos, kaj se ŝi rifuzas donacojn ŝi baldaŭ donacos, kaj ŝe ŝi ne amas ŝi baldaŭ amos, kiom ajn ŝi malemas." Venu, mi pregas, nun ankaŭ, kaj ellasu min de kruelaj ĉagrenoj, kaj ĉion kion mia koro volas fari, faru vi, kaj estu mia aliancano. » | | — SAPFO, ero 1 |
|