William Randolph Hearst

El Vikicitaro
William Randolph Hearst
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

William Randolph HEARST (naskiĝis la 29-an de aprilo 1863 en San-Francisko - mortis la 14-an de aŭgusto 1951 en Beverly Hills) estis ĵurnalisto, eldonisto, reklamisto, entreprenisto, investisto, politikisto kaj magnato de la usonaj amaskomunikiloj, kiu iĝis unu el la plej potencaj figuroj de la politika kaj entreprena sceno de tiu lando.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Ĉio prava povas esti atingita per la nerezistebla potenco de vekita kaj informita publika opinio. Nia celo, do, ne estas demandi ĉu afero povas esti farita, sed ĉu ĝi devas esti farita, por tiel praktiki la fortojn de diskonigo, tiel ke publika opinio devigos ĝin fari. » « (angle) Whatever is right can be achieved through the irresistible power of awakened and informed public opinion. Our object, therefore, is not to enquire whether a thing can be done, but whether it ought to be done, to so exert the forces of publicity that public opinion will compel it be done. »
— William Randolph Hearst

Pri la aŭtoro[redakti]

Citaĵo
« Kaj jen grandaj kaj malgrandaj Hearst-oj konvinkas siajn legantojn, ke la usonanoj estas naturoj specifaj, ke "revolucio estas la formo de regado ebla nur eksterlande". Kaj al voĉdonanto estas trudataj politikaj ideoj, kies nivelo ne superas nivelon de averaĝa Holivuda filmo. Kaj tiaj ideoj havas kolosan sukceson. » « И вот большие и маленькие Херсты убеждают своих читателей, что американцы — натуры особенные, что «революция — это форма правления, возможная только за границей». А избирателю навязываются политические идеи, уровень которых не превышает уровня средней голливудской картины. И такие идеи имеют колоссальный успех. »
— Ilja Ilf, Eŭgeno Petrov, Unuetaĝa Usono