Thomas Szasz

El Vikicitaro
Thomas Szasz
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Thomas Szasz (1920-2012) estis usona psikiatro, aktivulo de la kontraŭpsikiatria movado.

Citaĵoj[redakti]

La fabriko de frenezo [1970][redakti]

Citaĵo
« Dum modiĝintaj ĉe ni kulturaj militoj ni donis al la virinoj kaj seksaj minoritatoj moralan superecon de “viktimoj”, samtempe malaltigante la fumantojn kaj aliajn homojn, kies vivmaniero estis haste deklarita malvirta, ĝis morala neniaĵo de “konsumantaj por sia malbono” (iam en pasinteco tiun ĉi niĉon estis okupantaj masturbantoj). »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« …ni sisteme trompas nin mem, konsiderante oftan ŝanĝon de la modo pri pekokaproj kiel sciencan kaj moralan progreson, kion konfirmas ankaŭ la nuntempa politiko kaj psikiatrio»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Ĝis 1990 por la eksterlandanoj, kiuj malkaŝe anoncis sian samseksemon, enmigraj leĝoj malpermesis eniri la teritorion de Usono»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Unuafoje mi uzis la terminon terapeŭta ŝtato en 1963… »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Vane insistas novproklamita “frenezulo” je sia sano. La malkapablo mem de la paciento “rekoni” fakton de malsano estas deklarata ĝia simptomo. Vane rifuzas li kuracadon kaj enhospitaliĝon, konsiderante ilin specoj de torturoj kaj malliberigo. Lia rifuzo subiĝi al aŭtoritato de psikiatro aspektas kiel eĉ pli profunda simptomo de la malsano. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Kiom ajn sociologoj insistu je tio, ke la vorto “devianta” ne malgrandigas dignon de homogrupo, kiujn oni alkalkulis al tiu ĉi kategorio, al tiu vorto propras humiliga nuanco. Sociologoj ne estas tiom naivaj: ili inkluzivas en la nombron de “deviantoj” narkotikulojn kaj samseksemulojn kaj neniam — olimpikajn ĉampionojn kaj laŭreatojn de la Nobel-premio»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« En la 17-a jarcento laŭgrade de malkresko de la povo de la eklezio kaj religia mondkoncepto la komplekso “inkvizitorosorĉistino” malaperis kaj sur ĝia loko estis konstruita la komplekso “psikiatrofrenezulo”. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« …nur relative antaŭnelonge psikiatrio agnoskis, ke la homo devas “suferi” pro “mensa malsano”, tia ekzemple kiel maljunula senilecoskizofrenio, por ke lia malliberigo estu pravigita. En la antaŭa tempo sufiĉis esti senlabora junulo, prostituino, forlasita maljunulo. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Dum pli ol dudek jaroj da laboro kiel psikiatro mi eĉ ne unu fojon aŭdis ke klinika psikologo sciigus surbaze de projekcia testo ke esplorito estas “normala, mensa sana persono”. Iuj sorĉistinoj povis postvivi elprovon per akvo, tamen eĉ ne unu “frenezulo” restos sana post psikologia testado. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« …ne ekzistas homa konduto, kiun nuntempa psikiatro ne povus laŭ sia plaĉo marki kiel nenormalecon aŭ “malsanon”. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Kiam oni diras al ni ke paciento, kiu venis al psikiatro antaŭ destinita tempo, estas nervoza, malfruiĝinta — malamika kaj veninta ĝustatempe — kompulsiva, ni ridas, ĉar ni opinias ke tio estas ŝerco. Sed ĉi-kaze oni diras al ni nome tion kaj tute serioze. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Necesas tamen memori, ke psikiatria serĉado aŭ diagnozado de mensmalsanuloj ne celas helpi al individuoj, kiujn oni konsideras mense malsanaj; tuta tiu ĉi agado celas helpi al tiuj, kiujn oni ne konsideras mensmalsanuloj. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Por fervora psikiatro ĉiuj homoj estas frenezuloj, same kiel por fervora teologo ĉiuj estas pekuloj»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Eĉ se ne konsideri nombron de homoj, kiujn oni malliberigas surbaze de ilia intelekta postresteco, nombro de usonanoj, kiuj perdas liberecon pro mensa malsano, pli ol duoble superas nombron de usonanoj, kiujn oni malliberigas pro krimoj»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Historiaj registraĵoj montras, ke la eklezio timis bonan sorĉistinon eĉ pli ol tiun malican. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« …la nuntempa kuracisto, kaj speciale psikiatro, sisteme neas ligon al siaj mezepokaj antaŭuloj — humiligitaj kaj misfamigitaj resanigistino kaj sorĉistino. Li preferas spuri sian originon senpere de malnovgrekaj lernantoj de Hipokrato, ignorante per malkomforta silento la Mezepokon… Liaj prauloj, deklaras li, estis edzoj de Dio. Efektive ili estis edzinoj de Satano»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« …psikiatroj, psikologoj kaj advokatoj malofte okazas subgarde en psikiatriaj malsanulejoj. Senhavuloj kaj sensignifuloj trafas ilin oble pli ofte. Sendube tio klarigas ankaŭ, kial en la ŝtataj psikiatriaj institucioj tiom multas aĝuloj. Maljunuloj, speciale malriĉaj, okupas en nia socio pozicion, tre similan al la pozicio de virino en la Mezepoko. Ili plej malmulte kapablas defendi sin de ofendaj medicinaj etikedoj. Se ili estas maldezirindaj, facilas agnoski ilin suferantaj je “maljunula senileco” aŭ iu alia speco de frenezo kaj meti en frenezulejon por “prizorgado” kaj “kuracado” de ilia “malsano”. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Kie finiĝas religia herezo, tie komenciĝas herezo psikiatria, kaj kie finiĝas persekutado de sorĉistino, komenciĝas persekutado de frenezulo»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Ideo pri speciala danĝero de la judoj por la socio evoluas kune kun historiaj ŝanĝoj en la sferoj, kiujn aprezas tiu socio. En la Mezepoko la judo estis perfidulo de kristanismo: oni opiniis ke liaj prauloj murdis Jesuon kaj li plu neas la veran kredon kaj povon de la eklezio. En la nuntempa mondo la judo estas perfidulo de la patrujo kaj de dominanta politika ideologio. Dreyfus simbolas la judon kiel perfidulon de la nacio. Ekde la tempo de la rusa revolucio la judo estas prototipo de la malamiko de komunismo kaj kapitalismo. En la Okcidento la komunisman ideologion oni konsideras kreaĵo de judoj kaj Markso kaj Trockij servas tie kiel ĝiaj ŝlosilaj simboloj. En la Oriento la kapitalisman ideologion oni konsideras kreaĵo de judoj kaj Rotschild kaj aliaj “judaj bankistoj” estas konsiderataj ĝiaj simboloj. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Dum jarmiloj al la viroj ŝajnis komforte kredi ke la virinoj estas malsupraj, duonhomaj estaĵoj, bezonantaj gvidadon kaj prizorgadon. Preskaŭ same longe raciaj homoj simile traktis la frenezulojn»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« La Mezepoko havis siajn idealajn tipojn por la bono kaj la malbono, sed ankaŭ ni ilin havas. Por ĝi tio estis armita kavaliro kaj nigra sorĉistino. Por ni tio estas homoj en blankaj ĥalatoj kaj malica psikopato»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« [pri Benjamin Rush] Liaj okuloj traktis ĉion ĉirkaŭe en la difinoj de sano kaj malsano. Opozicion al la revolucio li klasifikis kiel malsanon, subtenon — kiel terapion. Usonanoj, lojalaj al la brita krono, “estis trafitaj de malsano, kiun Rush nomis revolutiona… [dum] virinoj, kiuj favoris la revolucian aferon, resaniĝis je histerio”. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« La forpasinta senatano Joseph McCarthy egaligis socialan pekon de komunismo kun seksa peko de samseksemo kaj uzis ambaŭ terminojn tiel, kvazaŭ ili estus sinonimoj. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« En la nuna Usono strebo esti agnoskita kiel normala aliseksemulo estas same forta kiel en Hispanio en la epoko de Renesanco strebo esti akceptita kiel bona katoliko»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Naturo sentas al malpleno nek amon, nek malamon, tamen homoj sendube ne eltenas fenomenojn, al kiuj mankas klarigoj kaj problemojn al kiuj mankas solvoj. Pro tio magio kaj religio estas la veraj prauloj de raciismo kaj scienco»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Nocio de frenezo perfekte konvenis por anstataŭigi nocion de sorĉado. Tamen same kiel sorĉado devis havi kialon kaj kiel tiu estis prezentata kontrakto kun diablo, same frenezo devis havi sian kialon. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Masturba hipotezo estas nura tradicia kristana etiko, tradukita al la lingvaĵo de la nuntempa medicino»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Nuna tendenco, ekzistanta en Okcidenta Germanio — klarigi antisemitismon kaj naziismon per mensa malsano — tre malmulte diferenciĝas de antaŭa tendenco klarigi kapitalismon kaj komunismon per la judoj»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Nia laika socio sentas je samseksemo la saman teruron, kian teologiaj socioj de niaj prauloj sentis je herezo. Kvaliton kaj gradon de tiu abomeno ilustras la fakto, ke samseksemo estas rigardata samtempe kiel krimo kaj kiel malsano. Laŭ jura difino ĉiu samseksema ago estas “seksa krimo”. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Ekzemple en Masaĉuseco individuo estas konsiderata konvena por deviga enhospitaligo se li kondutas “en maniero, kiu evidente rompas ekzistantajn leĝojn, kutimojn, interkonsentojn kaj moralon de la socio”. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Laŭ ĝenerale akceptitaj pritaksoj almenaŭ 10 procentoj de la usonaj viroj kaj virinoj estas samseksemaj»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« …samseksemulo estas rigardata kiel neplenvalora estaĵo, kiel homo “trafita” de malsano, pri kiu li havas ne pli da rajtoj ol aliseksemulo pri malsaniĝo je pesto»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« [komparo de Usono en la 20-a jarcento kun Hispanio en la 15-a jarcento] Homo de judisma kredo estis konsiderata ne plene homo, ĉar li ne estis kristano. Ĝuste same samseksemulo ne estas konsiderata plene homo, ĉar li ne estas aliseksema»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« …samseksemo hodiaŭ estas speco de laika (seksa) herezo»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« [pri persekutado de judoj, nigruloj kaj herezuloj] En ĉiuj ĉi situacioj viktimo estis persekutata ne pro tio, ke ĝi estis danĝera aŭ aĉa. Pli verŝajne persekutanto deklaris ĝin danĝera aŭ aĉa por pravigi sian agreson per neceso de memdefendo. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Historio de inkvizicio kaj organizita antisemitismo ne lasas dubojn pri tio, ke oficialaj pekokaproj de la socio estas persekutataj ne pro tio, ke ili faras malpermesitajn agojn kaj eĉ ne pro tio, ke ili povus fari ilin, sed pro tio ke ili estas rigardataj kiel “interna malamiko”. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Persekutantoj foje indulgeme traktas pentantan kaj superplenan je kulposento viktimon, kiu humiliĝas antaŭ ili. Sed ili ne povas pardoni senriproĉan kaj virtan viktimon, kies senkulpeco mem estas neeltenebla ofendo por la turmentantoj. Nome pro tio ili devas senkompate ekstermi ĝin. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Nome maniero en kiu nacio uzas sian suverenan rajton difini, kiu eniros nombron de ĝiaj anoj, plej bone montras moralan kaj politikan karakteron de tiu nacio. Ekzemple kiam estis fondita Usona Respubliko, la nacio sin detenis je donado de sia civitaneco al ĝiaj nigrohaŭtaj kaj rughaŭtaj loĝantoj kaj akceptis kiel la usonanojn la unuajn en 1865 kaj la duajn — nur en 1924. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« [legendo pri Jesuo] Tiu imago pri bona homo, suferanta por la malbonaj, kvankam havas altajn celojn, apenaŭ alportis multe da bono al la homaro, tamen faris grandan damaĝon. Estas senutile alvoki la homojn kaj postuli de ili sinoferon. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« …kristanismo postulas de la homo pli ol li povas elteni. Malmultajn ĝi instigas al sankteco, en multaj ja ĝi provokas maltoleremon… Ne kapablaj esti sanktuloj, ne povantaj elteni tiujn ĉi terurajn imagojn, ofte pro siaspeca psikologia sindefendo, oni identigas sin kun la agresanto»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Ĝis lastaj jardekoj plejparto de la medicina praktiko estis serio da magiaj agoj kaj en psikiatrio eĉ pli. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« En Mezepoko dio de la eŭropano estis kristana kaj lia diablo estis la judo. En la nuntempa socio fonto de grupa sekureco ŝoviĝis de dio kaj papo al la nacio kaj gvidanto, de religio — al scienco. Rolo de simboloj de danĝero transiris de sorĉistino kaj judo al perfidulo kaj frenezulo. La judo restas pekokapro ne pro tio ke li estas Antikristo, sed pro tio ke oni antaŭdifinis lin kiel perfidulon (kiel kaze de la franca antisemitismo en la epoko de la Dreyfus-afero) aŭ alskribis al li higienan minacon (kiel kaze de la nuntempa germana antisemtimismo). Same kiel antaŭe, heroece batalante kontraŭ la Aliulo kiel Simbola Krimulo, la virtulo konsideras sin la Bonkorulo. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« [pri mensa malsano en psikiatrio] Efektive diagnozo estas nura semantika rimedo por pravigi elradikigon de la (supozata) malsano»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Dum jarcentoj homo konsideris la malsanon kiel pekon kaj klopodis liberiĝi de malsano, zorgante pri sia morala konduto. Hodiaŭ li konsideras la pekon kiel malsanon kaj klopodas liberiĝi de malbono, zorgante pri sia sano»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Eble cionismon necesas trakti, same kiel multajn aliajn movadojn, kiel kolektivan neadon fare de la judoj de ilia rolo de pekokapro, simile al tio kiel konvertiĝo al kristanismo povis esti ĝia individua neado. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Motivoj de la homa kaj besta oferoj estas la samaj. Homoj, kiuj praktikas tion, montras la saman malkapablon aŭ maldeziron toleri ekzistadon de morala respondeco pri sia konduto. Do psikologia signifo de transiro de la homaj oferoj al tiuj bestaj estas kutime supertaksata. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« …perforton, kiun oni atendas de frenezulo, oni plej bone komprenu kiel projekcion sur la viktimon de efektiva perforto fare de persekutanto»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Estas evidente ke potenciala perforto de malmultaj ne pravigas efektivan perforton de plimulto. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Sen sekvado al reguloj ne povas esti socia vivo, sed sen rompado de reguloj ne povas esti individueco»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Al devige enhospitaligita paciento oni ne ebligas sciigi ion krom agnosko de si kiel mensa malsanulo. Homa dialogo inter hospitala psikiatro kaj lia enhospitaligita paciento ne ekzistas. Anstataŭe la paciento elbuŝigas “klinikan materialon”. La mensmalsanulo estas viva kadavro. La vortoj, kiujn li elparolas estas semantikaj eksudoj de lia malsano, destinitaj por esplorado, sed ne por perceptado. Psikiatroj referencas al parolo de la paciento kiel al “produktoj” kvazaŭ liaj vortoj estus sputaĵo. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Ami Aliulon tiel kiel vi amas vin mem estas origina peko, nepardonebla krimo en la socio, en kiu dominas genta etiko. Vi povas ami nur grupon, ĉionampleksan kolektivon»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Emo (eble indus nomi ĝin “reflekso”) oferi pekokapron por savi grupon de disfalo kaj sin mem — de pereo evidente konsistigas bazon de socia naturo de la homo»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Mi eĉ opinias ke en rifuzo de la pekokapra principo konsistas la plej granda morala defio direktita al la nuntempa homo. De ĝia solvo povas dependi la sorto de nia specio. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« …niaj prauloj estis simplaj kanibaloj kaj ni restas kanibaloj ekzistadajspiritaj. Kutime ni vivas per vivosenco de aliaj, taksante sian homecon per senvalorigo de la aliaj. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Kutime ni konfirmas nian lojalecon al grupo, pruvante nelojalecon de aliaj (ene de la grupo aŭ ekster ĝi); tiel ni aĉetas por ni aniĝon en la socio, ekskludante el ĝi aliajn. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Kanibalo voras sian viktimon por ekhavi ĝian dignon, ni forpelas niajn viktimojn por forpreni ilian senkulpecon… Sendube en tio konsistas unu el kialoj, pro kiuj kreivaj homoj kiel artistosciencisto, efektive kreantaj novajn aferojn, estas alte taksataj kaj ĝuas admiron; superante simbolan kanibalismon, tia homo lernas memstare krei sencon de sia vivo, ne senigante la aliajn je ilia propra. Li “kreas” pli da senco ol li “konsumas”. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Vidu ankaŭ[redakti]