Frank Zappa

El Vikicitaro
Frank Zappa
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Frank Vincent ZAPPA (naskiĝinta la 21-an de decembro 1940, Baltimore, Maryland, Usono – mortinta la 4-an de decembro 1993, Laurel Canyon, Kalifornio, Usono) estis usona gitaristo, kantisto kaj muzika komponisto.

Citaĵoj kun fontindiko[redakti]

Citaĵo
« Sen devio progreso ne eblas. » « Without deviation (from the norm), ´progress` is not possible »
— Frank Zappa/Peter Occhiogrosso: The Real Frank Zappa Book, 2. [1]
Citaĵo
« Mi ĉiam diras ke politiko estas la distra branĉo de industrio. » « What I always say is that politics is the entertainment branch of industry. »
— RockHEAD, Vol. 14, No. 4, Summer 1990
Citaĵo
« La rokmuzika ĵurnalismo temas pri homoj kiuj ne scipovas skribi, kiuj intervjuas homojn kiuj ne scipovas paroli, por provizi artikolojn por homoj kiuj ne scipovas legi. » « Rock journalism is people who can't write, interviewing people who can't talk, in order to provide articles for people who can't read. »
— Ben Watson interviews Frank Zappa (trad. Vikicitaro), Octobre 1993, Mojo Magazine
Citaĵo
« Ni ne estu tro severa pri nia propra nesciemo, estas tio kiu faras usonon grandioza. » « Let's not be too rough on our own ignorance, it's what makes America great! »
— The Tonight Show, NBC, 29 junio 1988
Citaĵo
« La plej grava minaco al Usono hodiaŭ ne estas komunismo. Ĝi estas la moviĝo de Usono al faŝisma teokratio, kaj ĉio, kio okazis dum la administrado de Reagan, gvidas nin rekte tra tiu kondukilo ... Mi ja pensas tion. ... Kiam oni havas registaron, kiu preferas iun moralan kodekson derivitan de iu religio, kaj tiu morala kodekso iĝas leĝaro por konformi al unu religia vidpunkto, kaj se okazas, ke tiu kodekso estas tre, tre dekstra, preskaŭ ĝis Attila la Huno... » « The biggest threat to America today is not communism. It's moving America toward a fascist theocracy, and everything that's happened during the Reagan administration is steering us right down that pipe … I really think that. … When you have a government that prefers a certain moral code derived from a certain religion and that moral code turns into legislation to suit one certain religious point of view, and if that code happens to be very, very right wing, almost toward Attila the Hun... »
— Crossfire, 1986

Citaĵoj sen fontindiko[redakti]

Citaĵo
« Se vi volas amori, iru al universitato. Se vi deziras edukon, iru al biblioteko» « If you want to get laid, go to college. If you want an education, go to the library. »

Referencoj

  1. Edition, Touchstone, New York 2002, ISBN 0-671-63870-X, Page 185
Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: