Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzezinski
Aŭtoro: pluraj aŭtoroj
Aliaj projektoj
Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzezinski (angle: Zbig: The Strategy and Statecraft of Zbigniew Brzezinski) estas kolekto de eseoj pri la usonapolitikologo, geopolitikistoZbigniew Brzeziński, aperinta en 2016.
« Post malsukcesa provo fare de la Ŝtata Departemento mi sendis al Deng XiaopingZbig por ke li rekte prezentu al li mian vidpunkton pri la afero. Lia vizito sukcesis. »
« Speciale grave damaĝis mian reputacion kontraktoj pri la Panama kanalo, sed ni estis tute pravaj insistante pri ilia subskribo kaj fine ili faris bonan servon al Usono kaj landoj de Latinameriko. »
« [pri Zbigniew Brzeziński] Kun specife profesora orgojlo li akuzas la ĉeestantojn ke ili ne lernis geografion, ĉar en plejparto de lernejoj ĝi ne estas inter nepraj studobjektoj. Tamen aŭskultantoj akceptas lin bone. Aplaŭdoj okazas ne nur pro ĝentileco, ili estas tute sinceraj. Kiam en 2008 Brzeziński parolis dum granda politika manifestacio en Vaŝingtono, post li sur podion supreniris senatano Joe Biden, estonta vic-prezidanto. Kutime Biden ne bezonas serĉi la vortojn, sed ĉi-foje li dum kelkaj sekundoj malkomforte silentis kaj poste sin turnis al organizantoj kaj plendis: “Vi ja ne diris, ke mi devos paroli tuj post Zbig, ĉu?” La ĉeestintoj ekridis kaj aplaŭdis. »
« Same kiel multaj (se ne ĉiuj) liaj antaŭuloj, Jimmy Carter ankaŭ elreviĝis pri kvalito de politikaj rekomendoj de la Ŝtata Departemento kaj pri ĝia malrapidemo. »
« Iusence deklaroj de sovetia estraro pri “plano” de liberigo de Pollando de komunistaregado estis ĝustaj, ĉar malantaŭ fermitaj pordoj efektive okazis laboro pro koordinado de diversaj grupoj kaj apartaj personoj. »
« Dume post la kulisoj vic-prezidento Richard Nixon meze de 1956 nomis supozitan sovetian invadon al Orienta Eŭropo (simile al interveno al Hungario poste samjare) “ne tro granda malbono”, ĉar ĝi servus kiel bona preteksto por la okcidenta propagando. »
« [...] en la Okcidento oni tiel ŝerce traktis la sovetian koncepton de paca kunekzistado: “Kio estas mia — estas mia, kio estas via — pri tio ni ankoraŭ povas marĉandi”. »
« [...] grava specifaĵo de la postmilitaj jardekoj: apero de vasta “griza zono” inter la akademiaj studoj kaj praktika politiko en la sfero de la internaciaj rilatoj — la tuta mondo de “pensofabrikoj”, magazinoj, amaskomunikiloj kaj politikaj organizoj [...] En la 1960-aj kaj 1970-aj anoncis sin “pensofabrikoj”, kiuj kompare al universitataj esplorejoj estis unu paŝon pli proksimaj al la vera politiko. »
«Henry Kissinger kaj Zbigniew Brzeziński simbolis distanciĝon de la la tradicia elitularo, sed ili neniam komplete aliĝis ankaŭ al la nova profesia elito, nek iĝis ĝia parto. »
« [pri Zbigniew Brzeziński] [...] li atentis kiel estas traktataj aferoj, prezentantaj por li specialan intereson, kiel la sorto kaj financado de Radio Libera Eŭropo — tio estis objekto de lia aparta zorgo dum la Malvarma milito. »
«Raymond A. Bauer kaj aliaj gvidantoj de enketa projekto, kiel antropologoClyde Kluckholn kaj sociologoAlex Inkeles, en libro “Kiel funkcias sovetia sistemo” [1956] insistis ke Sovetunio de la vidpunkto de socia organizado “similas al [...] grandskala industria socio de la Okcidento”. Konstatinte “grandan elreviĝon”, ili tamen agnoskis ankaŭ ĉeeston de “tre eta malkontento kaj eĉ malpli grava aktiva popozicio”. »
« [ Barrington Moore Pli Juna en 1956] [...] asertis ke Sovetunio tute certe ekiris la vojon de teknika racieco [...] la teknikan raciecon Moore traktis kiel internan bezonon, ne kiel kontraŭstaron al la plu ekzistanta regado de la partio. Prioritatoj de la partia elito povas ŝanĝiĝi, sed la partio mem neniukaze rezignos je la potenco. »
« [en la 1960-aj jaroj] Brzeziński prognozis “komencon de sterila burokrata fazo”, tio estas de stagnado. Same kiel en siaj fruaj verkoj, Brzeziński ligis malboniĝantan kvaliton de la sovetia estraro kun malboniĝo de perspektivoj de la ŝtato kiun ĝi gvidas. »
« Fine de la 1960-aj jarojBrzeziński [...] insistis ke iuj ajn socia-ekonomiaj ŝanĝoj nur kontribuos al malkonstruado, do al malaltiĝo de efikeco kaj al disfalo de la sovetia politika sistemo, ne al ĝia transformado. »
« Kiun ajn utilecan rolon ludus idea modelo de totalismo en analizo de diktaturo de Stalino, tiu modelo montris sin malkonvena dum esplorado de la post-Stalina epoko. »
« [Zbigniew Brzeziński skribis en 1969] Bolŝevistoj kaptis la potencon kun ideologio, prognozanta morton de la ŝtato, sed efektive la sovetia reĝimo ekde siaj fruaj tagoj ekkonstruis komplikan burokratan sistemon. »
« [Zbigniew Brzeziński skribis en 1969] Laŭ lia opinio, unikeco de Sovetunio konsistis en tio ke ĝin regis “burokrata estraro ekde la supro ĝis la pleja malsupro”, kio manifestiĝis en “tro centralizita kaj strikte ĥirerarĥia burokrata organizado”, kiu “ĉiam pli ŝtoniĝis, spertis politikan korupton dum la jaroj de monopola regado kaj aspektis oble pli fermita ol tio estas kutime, sekvante doktrineman tradicion, paŝon post paŝo transformiĝanta je rito”. »
« [Zbigniew Brzeziński skribis en 1969] [...] inter “ŝlosilaj grupoj” de Sovetunio, kies “kreskanta sinvalorigo” prezentis longdaŭran minacon al la reĝimo, estis “nerusaj etnoj”. »
«Zbigniew Brzeziński agnoskis “unikan atingon” de KPSU ke ĝi “transformis la plej revolucian doktrinon de nia epoko je teda ortdoksa socia-politika instruo”. »
« Priskribinte la plej gravajn problemojn de Sovetunio, Zbigniew Brzeziński listigis kvin “alternativajn vojojn” aŭ “variantojn de evoluo” de Sovetunio: 1. Oligarĥia ŝtoniĝo; 2. Plurisma evoluo. 3. Teknologia adaptado. 4. Militema fundamentismo. 5. Politika disfalo [...] Brzeziński asertis ke “sovetia estraro ekstrebos al ekvilibro inter la unua kaj dua variantoj, do Politburoo de KPSU provos konservi status quo ĝenerale, sed provos starigi ĉe ŝlosilaj postenoj en la partia aparato teknikajn ekspertojn, kreante tiel “novan tipon de “teknikeca komunismo”. »
« En sia frua verko [“Sovetia bloko”, 1960], kiu restas klasikaĵo jam pli ol duonjarcenton, Zbigniew Brzeziński esploris ŝoviĝon de la relative monolita sovetia bloko al ĉiam pli diverseca konstante splitiĝanta mondo de socialismaj landoj. »
« Malkaŝe separismajmovadoj efektive frue manifestiĝis en Baltio (ili jam estis rimarkindaj, kiam Brzeziński verkis la libron [“La granda fiasko”, 1989], sed lia prognozo ke en la unuaj vicoj de postulantoj de sendependeco estos ankaŭ sovetiaj islamanoj, montriĝis malĝusta. Neniuj gravaj separismaj movadoj en la centraziaj sovetiaj respublikoj montriĝis iam ajn kaj ili preferis resti en Sovetunio ĝis la fino. »
« Dum neoficiala renkontiĝo kun sovetia estraro fine de 1988 Henry Kissinger delikate sugestis eblecon de interkonsento inter la superpotencoj pri neŭtraligo de Orienta Eŭropo, kompreniginte ke pri tio povas interesiĝi administracio de la estonta prezidanto George W. Bush. (Gorbaĉov cetere rifuzis tiun proponon). »
« Malgraŭ la fakto ke komunismo en plejparto de la regionoj estis senkreditigita, ĝi plu ekzistas en kvin landoj, en kiuj loĝas proksimume kvarono de la monda loĝantaro — do en ili loĝas oble pli da homoj ol en multnombraj landoj, kies komunistaj reĝimoj falis en 1989-1991. »
« Kiam Brzeziński nur ekstudis Sovetunion komence de la 1950-aj jaroj, ŝajnis ke la sovetia reĝimo estas eterna. Danke al sia venko super Germanio en la Dua mondmilito Sovetunio havis grandan aŭtoritaton en la mondo [...] Ĝenerale Sovetunio laŭ sia povo estis konsiderata konkuranto egala al Usono. »
« En nia tempoBrzeziński estas konata ĉefe danke al sia ŝtata servo kaj publikaj komentoj pri la internacia politiko de Usono; liaj pritaksoj de la sovetia politika sistemo fine de la 1960-aj kaj komence de la 1970-aj jaroj estas grandparte forgesitaj. »
« En 1973 Brzeziński rekomendis Jimmy Carter kiel potencialan membron de la grupo [ Triflanka Komisiono ], vidinte en li promesplenan, altprofesian politikiston, interesitan pri vastigo de siaj horizontoj kaj profundigo de siaj konoj en la sfero de internacia politiko. Carter, al kiu Brzeziński helpis membriĝi en la komisiono, impresis lin kiel leviĝanta stelulo. »
« [Prezidenta] Kampanjo de Jimmy Carter iĝis mejloŝtono en la usona interna kaj ekstera politikoj, kieel tion promesis li mem, Brzeziński kaj aliaj membroj de lia administracio. »
« [pri Jimmy Carter] Tio estis nekonata kandidato, diferencanta de plejparto de profesiaj politikistoj, evidente profunde religiema kristano de la Sudo, instruinta en dimanĉa lernejo. Do li estis honorinda kaj honesta, foje eĉ tro. »
« Unu el temoj de la [prezidenta] kampanjo de Jimmy Carter iĝis proklamo de sia malsameco kompare al Gerald Ford kaj Richard Nixon, kaj tiujn grandparte malsamajn homojn ligis Henry Kissinger. Dum la kampanjo li malkaŝe kondamnis diplomation de “solula ranger” de la antaŭa administracio. Kiel li estis eksplicite diranta: “Rilate la eksteran politikon, prezidanto de tiu ĉi lando estis s-ro Kissinger”. »
« [pri akuzoj kontraŭ la registaro en 1978] Kaj kvankam ĉiuj akuzoj evidentiĝis falsaj, tiu kampanjo montris kaj ĝis nun montras, kiom malpura povas esti usona politiko, skandaloj en kiu komenciĝis ankoraŭ en la tempo de Alexander Hamilton, Thomas Jefferson kaj aliaj membroj de la vaŝingtona administracio. Ĉiu generacio asertas ke en ĝia tempo situacio estis pli bona kaj revas pri “honesteco kaj civiliziteco” de la pasintaj jaroj. Sed neniuj “honesteco kaj civiliziteco” en pasinteco ekzistis. Kiel diris al mi unu el eksaj altranguloj en la administracio de Carter: “Ludmono por tiuj kiuj ludas honeste, estas tro granda, speciale se ili havas neniujn aliajn meritojn”. »
« Malgraŭ skeptikismo de Cyrus Vance, en julio 1980 Jimmy Carter subskribis prezidentan direktivon “Politiko de uzado de la nukleaj armiloj”, en kiu estis ŝanĝita koncepto de uzado de la nukleaj armiloj kaj kreskis nombro de la celoj de ilia uzado kompare al politiko de administracio de Richard Nixon (de 25 000 ĝis 40 000 potencialaj celoj). »
« Intertraktoj [pri limigo de strategiaj armiloj en 1979] de Cyrus Vance kaj Leonid Breĵnev estis pasantaj tre malbone. Vance sentis sin malcerta, malsame ol lia antaŭulo Kissinger, kiu sciis improvizi, fari decidojn laŭvoje kaj pritrakti diversajn alternativojn por transigi la diskuton al konstrua vojo. »
« Sed la plej granda kaj plej konata sukceso de la Carter-epoko estis tiu, pro kiu oni plej ofte rememoras lin — la tridektaga intertrakta maratono en la eksterurba rezidejo Camp David en Marilando. »
« [pri la Irana revolucio] Komence Carter ne povis decidi, ĉu sekvi sugeston de Brzeziński, kiu insistis subteni la ŝaĥon en subpremado de la revolucio (aŭ, se la ŝaĥo ne kapablos fari tion, subteni la militan diktaturon) aŭ al sugesto de la pli singarda Cyrus Vance, kiu sugestis al la administracio starigi kontaktojn kun la opozicio por priordigi la neeviteblan transiron al la nova registaro. »
« [pri la kapto de usonaj ostaĝoj en Irano La 5-an de novembro [1979] Brzeziński aranĝis la unuan kunsidon de la Speciala Koordina Komitato, dediĉitan al liberigo de la ostaĝoj. Poste tiaj kunsidoj okazis ĉiumatene, foje ĉiujn sep tagojn semajne. »
« [pri la kapto de usonaj ostaĝoj en Irano Brzeziński proponis esprimi vualitan minacon al la publika sekureco aŭ minacon bombi Ĥomon aŭ iranajn naftominejojn kaze de murdo de ostaĝoj. Carter ne estis tiom certa pri efikeco de tiaj minacoj: “Ili komplete kaptis nin ĉe la kolo”. »
« [pri reago de Usono al la sovetia interveno en Afganio] Post la sovetia invado la Konsilio pri Nacia Sekureco pritraktis diversajn variantojn kaj la prezidanto fine entreprenis kelkajn politike malpopularajn agojn. Inter ili estis embargo pri liverado de la greno, kio malplaĉis al la farmistoj en la ŝlosila ŝtato Iovao, kie okazis pluraj partiaj antaŭbalotaj kunsidoj dum la preparado al la prezidenta kampanjo en 1980. Inter aliaj Carter-on defiis senatano Edward Kennedy. Ankaŭ nepopulara inter kelkaj grupoj iĝis decido bojkoti la Olimpikon en Moskvo. Krome, fine de 1979 Carter decidis ne plu forlasi la Blankan Domon por koncentriĝi je la ostaĝa krizo (kaj ne aspekti sensenta politikisto, celanta nur propran profiton). Nuntempe multaj konsideras tiun decidon kialo de lia definitiva malvenko en 1980. »
« [pri la kapto de usonaj ostaĝoj en Irano Post longaj intertraktoj Irano fine formale akceptis la postulojn de Usono. La intertraktoj finiĝis la 19-an de januaro 1980, tuj antaŭ la inaŭguro de la sekva prezidanto de Usono Ronald Reagan. Warren Christopher ordonis ĝiri 7,97 miliardojn da dolaroj (suma enspezo de la frostigitaj aktivoj) al banko de Anglio, poste al la Centra Banko de Alĝerio kaj fine al Teherano — eble tio estis la plej granda privata ĝiro en la historio. »
« [pri Zbigniew Brzeziński Eĉ pli, li konsilis al la usonanoj ne esperi pri disfalo de la [ĉina-sovetia] bloko. “Malkonsenta, sed solula Ĉinio” ene de sovetia orbito estas preferinda ol la sendependa Ĉinio, deziranta ekgvidi pli militeman alon de la komunista movado. »
« [pri Zbigniew Brzeziński Li malaprobis la ideon ke Usono devas fari ion ajn por fortigi sovetian ŝtatestron Nikita Ĥruŝĉov en lia kontraŭstaro al Mao kaj insistis ke Sovetunio restas la ĉefa minaco. Eĉ pli, cedoj al Ĥruŝĉov povus radikaligi Mao, kiu traktos ilin kiel signon de malforteco kaj maldecidemo de la okcidentaj gvidantoj. Ĥruŝĉov ja pro tiaj cedoj povus iĝi pli konfliktema kaj neprognozebla en lukto kontraŭ Mao. »
« Laŭe al la ĝenerala opinio de la usonaj analizistoj post la Kuba krizo, Brzeziński traktis Ĉinion kiel pli danĝeran minacon al la paco en pli fora perspektivo kompare al Sovetunio. Laŭ lia opinio necesis daŭrigi politikon de izolado de Ĉina Popola Respubliko. »
« Ĝis 1968 Brzeziński kontraŭis paŝojn direkte al Ĉinio. Li ne traktis serioze supozojn ke post la morto de Mao Ĉinio ŝanĝiĝos kaj transiros al pli “evolua” politiko simila al la Ĥruŝĉov-“reviziismo”. Sed lian opinion kontraŭis opinio de la usona elito, esprimita dum kunsidoj de la Komitato pri internaciaj aferoj en la Senato en 1966 dum kiuj lia kolego laŭ la Universitato Kolumbio kaj ĉefa fakulo pri la nuntempa Ĉinio A. Doak Barnett plendis pri ĉesigo de ĉiuj provoj izoli Ĉinion. Barnett alvokis al kurso kiun oni povus nomi “detenado sen izolado”. »
« Laŭ ĵurnalistino kaj verkistino Elizabeth Becker, Brzeziński fanfaronis ke li kvazaŭ kuraĝis peti la ĉinojn subteni Pol Pot, kion Brzeziński kategorie neadis. »
« [pri la unua renkontiĝo de Deng Xiaoping kaj Zbigniew Brzeziński] Deng Xiaoping tuj donis sinceran kaj rektan respondon: se Usono estas preta fari paŝon, ĝi devas rezigni je subteno de Tajvano. Tiukaze ankaŭ Ĉinio estos preta fari paŝon. »
« Estis evidente ke Chiang Ching-kuo kaj lia registaro obstine ne deziras rimarki iujn ajn signojn de la okazantaj aferoj kaj rifuzas kredi ke usonanoj distanciĝas de ili. Richard Holbrooke deziris informi Chiang unu tagon antaŭ oficiala decido, sed Brzeziński kaj Oksenberg rifuzis tion. Holbrooke diris ke ili “intence trompis” Chiang kaj per tio donis al la kongresanoj subtenintaj Tajvanon pretekston diri ke administracio de Carter ponardis Chiang ĉe la dorso. »
«Brzeziński ellaboris formulon, kiu, kiel evidentiĝis poste, estis efika: Usono kritikas militagojn de Ĉinio kaj samtempe kondamnas okupadon de Kamboĝo fare de Vjetnamio — kaj postulas ke ambaŭ landoj forigu siajn trupojn. Li sciis ke vjetnamoj rifuzos plenumi tian postulon kaj per tio ili donos al Ĉinio siaspecan diplomatian ŝirmon, kio ebligos al Usono “iom kliniĝi” favore al la ĉinoj. Gvidantojn de Sovetunio li ordonis averti ke iu ajn milita respondo iliaflanke puŝos Usonon eĉ pli proksime al Ĉinio. Brzeziński nomis tian aliron “formale kritikanta, sed fakte helpanta” — tio estis signalo al la ĉinoj, ke ili trovis fidindan amikon. »
« [pri Zbigniew Brzeziński en administracio de Jimmy Carter] Li sukcesis interkonsenti pri vendado al ĉinoj de aparataro de duobla destino, nealirebla por Sovetunio. Post kiam Sovetunio donis al li neatenditan “helpon” forme de interveno al Afganio, li senprobleme konvinkis la Ŝtatan Departementon liberaligi regulojn pri eksportado al Ĉinio, inkluziviginte en la liston punktojn kiel rimedoj de radioelektronika defendo kaj radarojn de kontraŭaviada defendo, kiuj havis klare militan destinon. »
« Fine de sia oficperiodo en administracio de CarterBrzeziński estis ĉiam pli ofte atakata de amaskomunikiloj, ĉefe rilate aferojn pri kiuj li havis malsaman opinion ol Vance. »
« Dum la prezidenta oficperiodo de Bill Clinton, Brzeziński denove komencis rekte paroli pri neceso fortigi rilatojn kun Ĉinio, speciale kiam li estis komparanta Ĉinion kaj Rusion. Li asertis ke Ĉinio, la ĉefa milita kaj ekonomia potenco, pli ol Rusio meritas esti inkluzivigita en la Granda Sepopo”. »
« En 1999 Brzeziński kritikis “teorion de du ŝtatoj” de la prezidanto de TajvanoLee Teng-hui kiel provon laŭleĝigi konstantan dispartigon de Ĉinio. Li neniam rezignis je sia opinio, laŭ kiu interesoj de Tajvano havas duarangan signifon kompare al bezono de Usono je bonaj rilatoj kun Ĉinio. »
«Jimmy Carter kreis protektan mekanismon, kiu garantiis honestecon de la procezo. Li insistis ke en dokumentoj liverataj al li ĉiam estis indikita vidpunkto de la Ŝtata Departemento kaj de aliaj interesitaj agentejoj, kaj kiam okazis kontraŭdiroj, li ĉiam persone telefonis al Cyrus Vance aŭ estroj de respektivaj departementoj. Do grado de fido de Carter al Brzeziński dependis de tio, kiom honeste Brzeziński prezentadis vidpunktojn de la aliaj. Esploristoj de la arĥivoj trovis neniujn pruvojn de tio ke Brzeziński misuzis sian postenon kaj misprezentis opinion de Vance konforme al siaj celoj. »
« [pri la dua “Kuba krizo” en 1979] [...] artefarita krizo post “malkovro” de sovetia brigado en Kubo en septembro 1979. La krizo estis artefarita, ĉar la brigado troviĝis en Kubo ankoraŭ ekde la Karibia krizo en 1962 kaj prezentis minacon nur eble al la supozata neŭtrala statuso de Kubo. Sed antaŭ ol administracio klarigis tiun aferon, informo likis al gazetaro kaj senatanoj Frank Church kaj Henry M. “Scoop” Jackson, reprezentantaj spektron de la Demokratia parto, deklaris ke la traktato pri limigo de strategiaj armiloj ne estos ratifikita ĝis la brigado forlasos Kubon. Kompreneble Sovetunio ne planis forigi siajn militistojn, kiuj troviĝis tie 17 jarojn, do la administracio trafis kaptilon [...] Sovetunio, decidinte ke la traktato en iu ajn kazo ne estos ratifikita, eksentis ke nenio malhelpas al ĝi realigi intervenon en Afganio. Nome tiu ĉi epizodo kiel nenio alia kaŭzis akutiĝon de la Malvarma milito. »
« Ŝajnas al mi ke mi ne damaĝos la veron, se mi diros ke israela ĉefministro Menaĥem Begin opiniis ke ni preparas por li en Camp David siaspecan kaptilon. En iu ajn kazo li aŭdis multe da negativaj rakontoj pri Brzeziński kaj mi. »
« [...] Zbig unuavice aprezis en la homotalenton, sendepende de tio kiun postenon li estis okupanta, ĉu en la registaro aŭ ekster ĝi, li ne toleris malklerecon kaj stultulojn kaj strebis ĉirkaŭigi sin per talentuloj. »
« Kompare al tiu teamo ĉiuj postaj teamoj de la Konsilio pri Nacia Sekureco ŝajnas al mi sufiĉe palaj. Kaj vere, kompari ĝin eblus nur kun teamo de Kissinger — same malgranda, konsistinta el profesiuloj agorditaj laborhumore kaj celitaj al longdaŭraj strategiaj solvoj. »
« Estas grave ke Brzeziński estimis opiniojn de la aliaj homoj, ofte devigitaj defendi sian opinion sub hajlo de liaj akraj, ofte krudaj rimarkoj kaj demandoj. »
« [pri Zbigniew Brzeziński] Li estis ankaŭ subtenanta konfidencajn rilatojn kun papo, ankaŭ polo, kaj li eĉ konis privatan telefonnumeron de Lia Sankta Moŝto en Vatikano. »
« [pri sia dungo ĉe la Nacia Konsilio pri Sekureco de Usono en 1977] Tiam estis alia tempo. Antaŭ ol dungi min neniu kontrolis mian partian apartenon kaj ŝajnis ke tio zorgigis neniun — almenaŭ en la Nacia Konsilio pri Sekureco. »
« La cerbo de Zbig havis mirindan kapablon pritrakti enorman kvanton de skribitaj informoj. Ĉiuj membroj de la Konsilio [Nacia Konsilio pri Sekureco de Usono] (kaj ili nombris 30 kaj iom) ĉiuvespere sendis al li raportojn, kiuj revenadis matene kun rimarkoj kaj foje kun demandoj aŭ proponoj telefoni lin aŭ renkontiĝi kun li. Poste, kiam mi mem ekestris grandan teamon, mi komprenis kiom gravan rolon en lia sistemo de administrado ludis la vesperajn raportojn. »
« [pri Zbigniew Brzeziński] Li estis bonege komprenanta, ke la plej grava en laboro de la estro estas nomumi homojn kaj transdoni al ili plenpovojn. Sed reciproke li atendas ĝustatempan informadon. Se la subuloj regule informas sian estron (kiel mi faris tion per la vesperaj raportoj), la kolektivo plenumas sian parton de la kontrakto. Parto de la estro estas subteni kaj defendi siajn subulojn en iu ajn situacio. »
« [pri vizito de Jimmy Carter al Pollando en 1978] La prezidanto metis florkronon ĉe la tombo de nekonata soldato kaj ĉe la monumento al la Pola Enlanda Armeo, vizitinte tiel la du objektojn de la nacia fiero de la poloj. Estis klaraj signoj ke junaj poloj konsideras la usonan prezidanton kiel simbolon de lukto pri homaj rajtoj. Unu el grupoj traropmis policajn ĉenojn, kriante: “Carter! Carter! Savu nin!” »
« En junio 1979 okazis triumfa reveno de la papo al Pollando. Milionoj da poloj venis por vidi lin propraokule kaj eĉ pli multaj aŭskultis lian paroladon per radio. Tiu vizito estis “psikologia tertremo”. »
«Brzeziński estis subtenanta striktan pozicion de Ronald Reagan, sed li ankaŭ rimarkigis ke krom altigo de militelspezoj necesas io alia. “Mi ne pensas ke ili havas iun strategian planon, — diris li pri la nova administracio. — Ne sufiĉas simple kriadi kontraŭsovetiajn sloganojn. Necesas havi politikon”. »
« Konante multajn gvidantojn de la pola komunista elito, Brzeziński rimarkis ke Wojciech Jaruzelski diferencas de la aliaj. Li naskiĝis en nobeldevena familio kaj ricevis jezuitanedukon. Lia vivo draste ŝanĝiĝis post invado de la Ruĝa Armeo al Pollando en 1939. La familio estis ekzilita al Siberio kaj tie Wojciech iĝis adepto de la komunistaj idealoj kaj aliĝis al la kreita en Sovetunio pola infanteria divizio. Sovetunion li konsideris nova tipo de civilizacio — pova laika forto, kiu alportas industriigon kaj socian justecon en la postrestintan kaj feŭdan Pollandon. »
« [pri Zbigniew Brzeziński fine de la 1980-aj] Kun ĉiama atento li legadis plej gravajn artikolojn en la sovetia gazetaro, tradukitajn kaj publikigitajn de la Informa Servo de Eksterlanda Elsendado ĉe la usona registaro. »
« [pri 1989] Dum lastaj kvar jaroj okcidentaj ekspertoj diskutadis inter si kio estas la reformoj de Gorbaĉov — ĉu truko, celanta krei ĉe la Okcidento falsan senton de sekureco, aŭ sincera provo rekonstrui la totalisman sistemon, kreitan de Lenino kaj Stalino. »
« [parolado de Georgij Ŝaĥnazarov dum renkontiĝo kun Zbigniew Brzeziński aŭtune 1989 en Moskvo] Entuziasmiĝinte pro la temo, Ŝaĥnazarov komencis aserti ke ŝanĝojn en rilatoj inter Orienta Eŭropo kaj Sovetunio devus akompani paralela transformado de la rilatoj inter NATO kaj la Organizo de la Varsovia Traktato [...] Aludante al ambiciaj planoj de la registaro de Gorbaĉov, li aldonis: “Tiu tasko estas tute realigebla, des pli ke ni mem ŝanĝiĝas. La ideo estas ke ne nur Orienta Eŭropo, sed ankaŭ Sovetunio aliĝos al Eŭropo”. »
« [parolado de Georgij Ŝaĥnazarov dum renkontiĝo kun Zbigniew Brzeziński aŭtune 1989 en Moskvo] Provante defendi sian pozicion, Ŝaĥnazarov estis deklaranta ke la pola ĉefministro kvazaŭ komprenigis ke Sovetunio ĝis nun estas necesa kiel “la ĉefa garantianto” de la sendependeco de Pollando kaj ke tia stato daŭros ankoraŭ 10-15 jarojn ĝis la rilatoj inter la Oriento kaj la Okcidento perdos karakteron de kontraŭstaro. »
« [Zbigniew Brzeziński dum renkontiĝo kun sovetia estraro aŭtune 1989 en Moskvo] Post aŭskulti la sovetian flankon, Brzeziński ŝerceme demandis: “Sed kia estos via reago se poloj komencos pendumi komunistojn sur lanternoj?” La ĉefo de la sovetia delegacio Oleg Bogomolov sen duboj respondis: “Tio estas internaj aferoj de la poloj kaj ili mem decidu tion” [...] Post iom pripensi Brzeziński kun ruza rideto rimarkigis: “Nu restas nur esperi ke la poloj ne aŭdos tion, ĉar ili povus komenci tuj se ili komprenos ke tio restos senpune”. La sovetia delegacio reagis per malkomforta rido. »
« [Zbigniew Brzeziński dum renkontiĝo kun sovetia estraro aŭtune 1989 en Moskvo] Brzeziński klopodis kontesti rigardon tra rozkoloraj okulvitroj al la estonta rolo de Sovetunio en Eŭropo. Interalie li ekdubis ke “malfortiĝo de konflikto en Eŭropo egale influos rilatojn de la eŭropaj landoj al ambaŭ superpotencoj”. Oble pli probabla estas ke Usono ne nur konservos, sed eĉ fortigos sian ĉeeston dum Sovetunio estos forpuŝita vojranden. “La aktuala situacio estas bazita sur divido de Eŭropo kaj milita ĉeesto de la superpotencoj estas ŝlosila faktoro je difinado de iliaj respektivaj pozicioj. Post malfortiĝo de la kontraŭstaro en Eŭropo graveco de la militaj fortoj malkreskos. Rezulte de tio kreskos rolo de aliaj faktoroj kiel ideologio, kulturo, komunikado, politiko kaj ekonomio. En ĉiuj ĉi sferoj Usono havas avantaĝon — kaj kreskantan — kompare al Sovetunio”. Poste li komparis poziciojn de ambaŭ superpotencoj en la nemilitaj influsferoj kaj venis al klara konkludo: “La demando konsistas en tio, ĉu Sovetunio entute konservos sian ĉeeston en Eŭropo”. Resumante rezultojn de sia rezonado, li diris: “La sola espero por via lando tiurilate estas efektivigo de radikalaj internaj reformoj, kiuj ebligos al vi partopreni tiujn ĉi grandskalajn procezojn”. »
« [dum renkontiĝo kun sovetia estraro aŭtune 1989 en Moskvo] En konversacio dum matenmanĝo Brzeziński revenis al temo, ke por sukceso de perestrojkoGorbaĉov devas pli strikte kaj klare difini kiun konkrete sistemon li intencas krei. »
« [pri renkontiĝo kun sovetia estraro aŭtune 1989 en Moskvo] [...] estis evidente ke la reformoj forsendas Sovetunion al nekonataj akvaĵoj; certaj pri neceso de radikalaj ŝanĝoj, la reformistoj sen kompreni tion estis vekantaj nekontroleblajn fortojn kaj lanĉis procezojn kun neprognozebla rezulto. »
« Ekde 2002 li estis rezolute kondamnanta militon de George W. Bush en Irako. Kondamni la militagojn li komencis pli frue kaj pli forte ol la aliaj demokratoj, multaj el kiuj ekhavis iun certan pozicion nur kelkajn jarojn post la komenco de la milito. »
« En 1980 en ĉiujara alparolo al la kongreso “Pri situacio de la lando” prezidanto Jimmy Carter ripetis principojn nomitajn “Doktrino de Carter”, vortumitajn por li de Brzeziński: ĉiuj provoj de eksteraj fortoj ekregi la Persan golfon “estos konsiderataj rompo de vive gravaj interesoj de Usono kaj tia rompo estos haltigita per ĉiuj necesaj rimedoj, inkluzive de milita forto”. »
« En sia artikolo en 1987 li [Zbigniew Brzeziński] insistis ke Usono devas transloki tien [al la Persa golfo] 100 mil soldatojn el Okcidenta Eŭropo — mirinda propono por la lando kun eŭropaj historiaj radikoj kaj delonge deklaranta pri siaj interesoj en Eŭropo. »
« [opinio de Zbigniew Brzeziński pri la Golfa milito] Elpeli la irakajn trupojn el Kuvajto “estus dezirinde, sed tio ne estas tiom grava”. Li opiniis ke arabaj ŝtatoj povus trovi kompromison — ekzemple atingi foriron de la irakaj trupoj el Kuvajto, “sed ĉe tio interkonsenti pri dono al Irako de aliro al certaj kuvajtaj aktivoj kaj kompanioj”. Aŭtune de la sama jaro en artikolo, publikigita en The New York Times, li proponis rekonsideri financajn kaj teritoriajn reklamaciojn de Irako al Kuvajto, kaŭzintajn la invadon, asertinte ke “ne ĉiuj ili estis senbazaj”. »
« [pri la Golfa milito] Laŭ liaj pritaksoj, longa milito kostos al la usonaj impostpagantoj po ĝis 1 miliardo da dolaroj tage — proksimume tiom kostis la milito dum oficperiodo de George W. Bush, sed ne en 1991. »
« Ses semajnojn post la invado de la usonaj trupoj en Irako, George W. Bush deklaris finon de la grandskala operaco kaj la faktan venkon, starante sub slogano kun la vortoj “La misio estas plenumita”. Sed post kelkaj semajnoj evidentiĝis ke la tasko, servinta kiel preteksto por la invado, difininta humoron de ĉiuj antaŭmilitaj debatoj, tamen ne estis plenumita. La usonaj trupoj trovis en Irako neniujn amasdetruajn armilojn de iu ajn tipo. »
« En Zbigniew Brzeziński ĉiam estis forta sento de kontraŭdiro — lia batalema trajto pro kiu li ŝajnas trovis plezuron en diskutoj, speciale se defendante malpopularan vidpunkton. »
« En 1973 unu monaton post la milito de Jom Kippur li [Zbigniew Brzeziński] skribis en redakcia kolumno de The Washington Post ke “la venkintoj en la milito de Jom Kippur iĝis araboj kaj Sovetoj”. La araboj, laŭ lia opinio, venkis politike, evitinte plian grandan malvenkon, dum Sovetunio akiris poentojn perante pafĉesigon. »
«Zbigniew Brzeziński inter la unuaj usonaj intelektuloj akceptis la ideon ke plej bona vojo eniri el la araba-israela sakstrato estas kreado de palestina ŝtato. Li proponis tiun argumenton en januaro 1974 kadre de pacpropono publikigita en magazino New Leader. En ĝi li skribis pri kreado de aŭtonoma palestina ŝtato en Cisjordanio, kadre de federacio kun Jordanio, pri hibrida statuso de Jerusalemo, kiu ebligus al ĝi iĝi samtempe ĉefurbo de Palestino kaj Israelo. »
« Vizito de israela ĉefministro Jicĥak Rabin al la Blanka Domo en marto [1977] okazis malsukcese, Rabin eĉ rifuzis proponon de Jimmy Carter ekrigardi lian dormantan en sia ĉambro filinon Amy. Kolera reago de Rabin evidente pruvis kiom persista estis Carter [...] Vizito de prezidanto de EgiptioAnŭar al-Sadat al la Blanka Domo en aprilo inverse pasis “bonege”, kreinte humoron por la paca reguligado dum sekvaj du jaroj. »
« Sed radikale ŝanĝis la pacprocezon ne skemo de intertraktoj kun perado de la superpotencoj, ellaborita de Zbigniew Brzeziński, sed la revo de Anŭar al-Sadat liberiĝi de sovetia aŭspicio kaj revenigi Sinajon danke al propra diplomatio. »
«Anŭar al-Sadat efektivigis sian kuraĝan planon kaj vizitis Jerusalemon la 20-an de novembro 1977, tiele detruinte la tutan planon de Zbigniew Brzeziński rilate grandajn intertraktojn. »
« La intertraktoj [en Camp David] spegulis interesan dinamikon: Anŭar al-Sadat en sia rondo estis la sola kiu vere deziris pacon kun Israelo; Begin inverse evidente sincere dubis pri neceso subskribi packontrakton kun la araba ŝtato. En la centro troviĝis Jimmy Carter, ludante rolon de siaspecia svatisto, edifisto kaj diplomatia peranto. »
«Zbigniew Brzeziński estis prava, asertante ke sen palestina komponanto la egipta-israelaj interkonsentoj ne akcelos, sed frostigos la ĝeneralan pacprocezon; li klare vidis tiun ĉi problemon, sed ne povis ŝanĝi logikon de la intertraktoj en Campd David aŭ admoni Jimmy Carter ne fari kontrakton tiom efektan kaj laŭdatan — sed, kiel estis komprenanta Brzeziński, sufiĉe limigitan kaj iusence eĉ kontraŭproduktivan. »
« Por definitiva karakterizo de la diplomatio de Brzeziński en la Blanka Domo oni povas mencii vortojn de Hamilton Jordan, eble la plej proksima konsilisto de Jimmy Carter, kiu en siaj rememoroj skribis ke Brzeziński ludis tenison same kiel li okupiĝis pri la politiko. Kiam Brzeziński bonanime respondis ke tio verŝajne signifas ke li klare kaj pure respondas al ĉiu bato, Jordan respondis, ke tio signifas ke la konsilisto pri nacia sekureco batas tutforte ĉiun pilkon, sed iuj el ili ne atingas la reton. »
« Statuson de Brzeziński difinis la okazo: se oni laŭ formalaj kaŭzoj ne rifuzus al li britan stipendion, li povus trafi la Ministerion pri eksteraj aferoj de Kanado aŭ, kiel civitano de la lando membro de la Komunumo de Nacioj, eble eĉ la Ministerion pri eksteraj aferoj de Britio. En tiuj ĉi landoj kun strukturo de potenco pli malfermita al la enmigrintoj, li povus longe labori en iu nerimarkinda posteno en relativa nekonateco, malgraŭ ĉiuj siaj talentoj. »
« Dum la 95-jara jubileo de Robert Strausz-Hupé en la filadelfia Union Leage iu damo demandis la jubileulon, eks-ambasadoron kaj honoran profesoron: “Sinjoro, per kiuj ecoj vi klarigas vian longan kaj aktivan vivon?” Strausz-Hupé sen iuj ajn hezitoj respondis: “Kara, mi ŝuldas mian longan kaj eble aktivan vivon al la fakto ke mi ankoraŭ ne mortis”. »
« [...] kiel diris Owen Harris, problemo de la usonanoj konsistas en tio ke al ili mankas instinkta sento de danĝero kaj atendado de tragedio, kiu ekzemple ĉe la polaj, belgaj, judaj aŭ koreaj infanoj aperas preskaŭ de naskiĝo. La usonanoj tro longe vivis sen ekstera minaco, kun nefortikigitaj limoj, sen invadoj kaj sen atakoj dum preskaŭ du jarcentoj, en kondiĉoj de konstanta kresko de sia senegala influo. »
« [pri Zbigniew Brzeziński] Li plurfoje diris ke li preferas realajn manierojn atingi idealajn celojn kaj tiuj celoj, laŭ lia imago, certe supozigis fortan rolon de Usono en la mondo, en tiu grado en kiu usona socio meritis tion. »
« [pri Zbigniew Brzeziński] Li ĉiam insistis ke geopolitiko eksmodiĝos neniam. Kaj tio perfekte koincidas kun la plej “ne-usona” trajto de Brzeziński — lia kapablo imagi tragedion. »
« Laŭ Zbigniew Brzeziński la epoko annus mirabilis (“jaro de mirakloj” laŭ esprimo de angla poetoJohn Dryden) devos veni “post 2024”, do 360 jarojn post tiu priskribita de Dryden; tio estas ne iom fora estonteco por ŝajni fantasto, sed ne tiom proksima por ŝajni neserioza. »
« [pri Laŭ Zbigniew Brzeziński] Multaj ne-akademiuloj kun miro ekscias ke en la ŝtata servo li pasigis nur ses jarojn kaj la tutan alian tempon en akademio aŭ en “pensofabrikoj”. »
« Kiel ĉiam, Harvardo estis superplena je talentuloj kaj en la fako de ŝtata administrado estis brilantaj steluloj kiel Zbigniew Brzeziński, Henry Kissinger, Samuel P. Huntington kaj Stanleey Hoffmann. La universitato estis malbonfama pro sia rifuzo doni postenon de honora profesoro al multaj talentaj esploristoj, pro kio ili faris brilan karieron en aliaj lokoj; estus nur eta troigo aserti ke la plej bona afero kiu povus okazi al esperdona sciencisto estas ricevi rifuzon en Harvardo. Tio certe efikis kaze de Brzeziński (kaj ankaŭ de Huntington). »