Triflanka Komisiono

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Triflanka Komisiono
Triflanka Komisiono
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Triflanka Komisiono en Vikipedio
Commons-logo.svg Triflanka Komisiono en Komuneja kategorio

Triflanka Komisiono estas neregistara internacia organizo, konsistanta el reprezentantoj de elitoj de Nordameriko, Okcidenta Europo kaj Azio (Sud-Koreio kaj Japanio), kies celo estas pridiskitado de mondaj problemoj.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Nova realo speguliĝas ankaŭ en vastigo kaj fortigo de personaj rilatoj de eksterlandaj politikistoj kaj komercistoj kun Usono. Multaj el ili studis en usonaj universitatoj… Aranĝoj de plej influaj organizaĵoj kiel la Triflanka Komisiono (kunveno de elituloj de neregistaraj organizaĵoj de Nordameriko, Orienta Azio kaj Eŭropo) ĉiam pli similas al renkontiĝoj de eksaj studentoj de kolegioj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado
Citaĵo
« En 1972 David Rockefeller kaj Zbigniew Brzeziński kune kun Robert R. Bowie, Henry D. Owen, McGeorge Bandy kaj aliaj, interkonsentis pri la fondo de la Triflanka Komisiono — privata organizo de reprezentantoj de la elitoj de Eŭropo, Nordameriko kaj Japanio por pridiskutado kaj serĉado de solvoj de la mondaj problemoj, kaŭzitaj de kreskanta dependeco de la ŝtatoj unu de alia. »
— Justin Vaïsse, Zbig, Henry kaj nova eksterpolitika elito de Usono // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« [pri Zbigniew Brzeziński] Ĝuste danke al la Triflanka Komisiono li interkonatiĝis kun guberniestro de Georgio Jimmy Carter»
— Justin Vaïsse, Zbig, Henry kaj nova eksterpolitika elito de Usono // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« En 1973 Brzeziński rekomendis Jimmy Carter kiel potencialan membron de la grupo [Triflanka Komisiono], vidinte en li promesplenan, altprofesian politikiston, interesitan pri vastigo de siaj horizontoj kaj profundigo de siaj konoj en la sfero de internacia politiko. Carter, al kiu Brzeziński helpis membriĝi en la komisiono, impresis lin kiel leviĝanta stelulo. »
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭ[redakti]